Homoj

Quino

La 17-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1932) de la bildstria humuristo (argentinano laŭ hispana deveno) Joaquín Salvador Lavado Tejón, mondkonata kiel Quino.
eo.wikipedia.org/wiki/Quino
Mi jam parolis pri li la 17-an de julio 2017.

Quino-Mafalda


Quino estas fama precipe ĉar li kreis la rolulinon Mafalda, iun knabineton malgrandaĝan sed grandan laŭ sentoj, naive saĝan, teruran sed amindan kontestulinon; la valoro de ŝiaj rezonadoj estas pruvita, krom de la tutmonda disvastiĝo de ŝiaj bildstrioj, de la fakto ke la unua libro tute dediĉita al ŝi publikigita en Italio (1969) enhavas antaŭparolon de Umberto Eco, kies esencajn erojn mi transskribas en la ital-lingva sekcio de ĉi tiu artikolo.
En ĉi tiu esperant-lingva sekcio, mi transskribas parton de artikolo aperinta en “Literatura Foiro” 2015-273, p. 45.
Estas menciinde, ke la urba konsilantaro de Bonaero (Buenos Aires) deklaris Mafalda-n «persono kun eduka intereso»: la kompleta kolekto de ŝiaj travivaĵoj estu en la bibliotekoj de la elementaj lernejoj de tiu urbo, por ke la infanoj povu ilin legi kaj mediti pri la fundamentaj valoroj, kiujn ili transdonas: graveco de la familio, defendo de la rajtoj de la infanaro, ŝirmado de la medio kaj strebo al paco.
Kuriozaĵo: Mafalda vivis nur naŭ jarojn, de 1964 ĝis 1973, ĉar pli poste Quino ne plu desegnis ŝin (kun unu sola escepto).
Mi aldonas la bildojn de du urugvajaj poŝtmarkoj de 2014.
°°°°°
Mi amas ŝin tre multe, skribis Umberto Eco en sia prefaco al la plej unua itala traduko de Mafalda, persono kreita de la argentina komiksisto Quino en 1964, kaj vivinta naŭ jarojn.
Tio sufiĉis por ke la knabineto fariĝu monde fama, unue per ĵurnaloj kaj rapide per aŭtonomaj libroj, albumoj, kartunoj.
Komence elpensite por reklami firmaon de lavmaŝinoj, Mafalda ricevis la markon de spegulo por la latinamerika meza klaso kaj la progresema junularo, kvankam ĝia aŭtoro (pere de ŝi) priskribis nenion revolucian, trans milda socia kritiko kun lerta kombino de naivo kaj skeptiko. Politika sinteno de Quino manifestiĝis klare nur kiam faŝistoj ekuzis la bildon de lia kreitaĵo, tiel ke li laŭte kondamnis tiun instrumentigon. Sed verŝajne li distanciĝus ankaŭ de aliaj partioj, kun la sola eventuala escepto de la ekologiistoj: ja Quino ne estas politika satiristo.
La sukceso de Mafalda kaj sia amika rondo (same grava kiel sia familio) situas en la kontestema fokuso de iliaj karakteroj, sed precipe en la kapablo de Quino kontrastigi iliajn malsamajn trajtojn. Per tio, kun (ofte amara) rideto li donas humuran, sed pensigan freskon de la latinamerika socio.
“Literatura Foiro” 2015-273, p. 45.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *