Homoj

Miroslav Holub

La 14-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1998) de la ĉeĥa biologo kaj poeto Miroslav Holub (1923-1998).
en.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Holub
Holub – malofta ekzemplo de simbiozo inter scienco kaj poezio – estas pli konata en eksterlando (aparte, en la anglalingvaj Landoj, danke al multnombraj tradukoj) ol en patrujo; en Italio, krome, li estas praktike nekonata (ne estas pri li Vikipediaj paĝoj en la itala, samkiel cetere da ili ne estas en la ĉeĥa kaj en Esperanto; kaj nur kun granda peno mi sukcesis trovi en la reto ion en itala lingvo, tamen nerekte akiritan).
caponnetto-poesiaperta.blogspot.it/2012/04/miroslaw-holub-due-poesie.html
Aliflanke, lia internacia populareco estas atestita de la fakto, ke liaj verkoj estas tradukitaj al pli ol 30 lingvoj, inkluzive de Esperanto: la revuo “Esperanto de UEA” publikigis la version (de Eduard Felix) de 4 poeziaĵoj:
– en numero 1963-12, p. 211, “Knabino en laboratorio”, “Kapo”, “Kranverŝejo”;
– en numero 1968-1, p. 4, “Diskobolos”.
Mi transskribas la poeziaĵon “Discobolus” (Diskobolos/ Discobolo), en la versioj al Esperanto kaj (pere de ĝi) al la itala: temas pri subtila satiro pri la malhelpoj kaj pri la maljustaj favoraĵoj praktikataj de la blindaj lakeoj de diktatorecaj reĝimoj (en ĉi tiu aparta kazo, de la tiu stalinisma en Ĉeĥoslovakio), kiuj bremsas la liberan plenumiĝon de la personeco, kaj lasas lokon al la trompemaj sekvantoj de la reganta partio.
Tiu poeziaĵo estas ankaŭ satiro pri la gravafekta maniero, en kiu kelkaj kritikistoj prezentas kaj interpretas la artverkojn, serĉante kaj trovante en ili signifojn kaj “mesaĝojn”, kiujn ili kontraŭe ne havas.
Mi aldonas la bildon de la itala poŝtmarko de 1960 (laŭ skizo de Tranquillo Marangoni), en la serio dediĉita al la Olimpikaj Ludoj de Romo, kun la “Diskobolo (Diskoĵetanto) Lancellotti” (unu el la multnombraj marmoraj kopioj, de la kvina jarcento a. K., de la bronza greka originalo de Mirono/ Μύρων), Romo, Nacia Roma Muzeo de Palaco Massimo.


(segue traduzione in italiano)

 

DISKOBOLOS (DISKO-ĴETANTO)

 

Sed

antaŭ la lasta turniĝo

iu flustris en lian orelon

de post lia dorso:

Momenton,

ankoraŭ ni tion pritraktos,

pure formale,

vi ne konas la situacion,

kamarado,

principe ni bonvenigas

vian iniciaton,

sed vi devas kompreni,

oni nepre devas insisti

je principa

interkonsentiĝo

pri ĉiu ĵeto.

Li sentis kiel

delikata sudana kano

ĉirkaŭvolvas lian pojnon,

li volis ekkrii,

sed

en la buŝo

subite li havis

dolcan vaton de la ĉielruĝo,

liaj muskoloj ŝvelis

kvazaŭ tesalia granito,

sed.

propre ne estis kialo.

Antaŭen,

iu diris,

bonvolu fari lokon,

nun ĵetos

Demosteno.

Kaj Demosteno,

elpreninte sablograinon el sub la lango,

lerte, fingropinte

flugigis gin

en lian okulon.

Hura, denove

unu mondrekordo,

oni kriis ĉirkaŭe,

la malespera furioza sennoma

Diskobolos

denove ĵetpretiĝis

ek el profundo de la genuoj,

sed tiam li jam estis

ŝtoniĝinta

kaj vidis nenion,

nur unu solan

gigantan sablograjnon

de horizonto ĝis horizonto.

Tiel li staris.

Kaj post la angulo jam

estis venantaj

la unuaj lernejekskursoj

gvidataj

de la plej bonaj pedagogoj,

atentigantaj ĉefe

pri tiu laboro de la ŝultroj,

pri la kuraĝa homa koro

kaj la fiera elpaŝo

en direkto

al la eterno.

 

Miroslav Holub, trad. Eduard Felix

(“Esperanto de UEA” 1968-1, p. 4)

 

°°°°°

DISCOBOLO

 

Ma

prima dell’ultimo giro

uno gli sussurrò all’orecchio

da dietro le spalle:

Un attimo,

dobbiamo parlarne ancora,

per pura formalità,

non conosci la situazione,

compagno,

in via di principio

la tua iniziativa è benvenuta,

ma devi capire,

bisogna assolutamente insistere

per un accordo

di principio

su ogni lancio.

Sentì come

se una delicata canna del sud

avvolgesse il suo polso,

voleva gridare,

ma

nella bocca

ebbe all’improvviso

la dolce ovatta del crepuscolo,

i suoi muscoli si gonfiarono

quasi granito di Tessaglia,

ma

propriamente non ce n’era motivo.

Avanti,

uno disse,

fai spazio,

adesso lancerà

Demostene.

E Demostene,

preso un granello di sabbia da sotto la lingua,

abilmente, con la punta delle dita,

glielo fece volare

nell’occhio.

Urrah, un altro

record del mondo,

gridarono intorno,

il disperato furioso anonimo

Discobolo

di nuovo si apprestò al lancio

dal profondo delle ginocchia,

ma in quel mentre era già

impietrito

e non vide nulla,

un solo

gigantesco granello di sabbia

da un orizzonte all’altro.

Così rimase.

E dietro l’angolo già

erano in arrivo

le prime gite scolastiche

guidate

dai migliori pedagoghi,

che segnalavano soprattutto

quel lavoro delle spalle,

il coraggioso cuore dell’uomo

e il fiero avanzare

in direzione

dell’eternità.

 

Miroslav Holub, trad. Antonio De Salvo

(in base alla versione in Esperanto di Eduard Felix,

Esperanto de UEA” 1968-1, p. 4)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *