Lokoj · Objektoj

Fervojo Romo-Frascati

Estas konate, ke la unua fervoja streko en itala teritorio, inaŭgurita la 3-an de oktobro 1839, estis tiu Napolo-Portici: pli precize, Portici-Napolo, ĉar la stacidomo de Napolo (“Napoli Bayard” aŭ “Napoli al Carmine”) ankoraŭ ne estis preta, kaj do la reĝa vagonaro (tirita de la lokomotivo “Vesuvio”, laŭ angla fabrikado) parade forveturis de Portici (kien Reĝo Ferdinando la dua iris en kaleŝo), laŭirante 7.411 metrojn en 11 minutoj, je la rapido (eksterordinara, tiuepoke) de pli ol 40 km/h.
Al la servo de la fervojo (kaj de la pluaj strekoj poste inaŭguritaj), en 1843 la granda milita industria instalaĵo de Napolo Pietrarsa, pli frue utiligita por la fabrikado de kanonoj kaj kugloj, estis transformita al civila establaĵo por la la produktado kaj la prizorgo de fervoja rulmaterialo, tiom avangarda, ke la rusa Caro Nikolao la 1-a kopiis ĝin por la industria tutaĵo de Kronštadt (Sankta Petersburgo).
Pro la forfalo de la vapora trakcio, la Uzino estas nun transformita al fervoja Muzeo.
www.museopietrarsa.it/
La 23-an de septembro 1849, Papo Pio la 9-a, ankoraŭ forkurinto en Napolo malgraŭ la falo de la Roma Respubliko, vizitis la Uzinon de Pietrarsa; evidente li estis tiel trafita, ke, post sia reveno al Romo la 12-an de aprilo 1850, li denove stimulis la realigon de fervojo ankaŭ en la Papa Regno, antaŭvidita jam ekde la 25-a de novembro 1848, sed haltinta pro la militaj kaj politikaj okazaĵoj.
Samkiel en la Regno de Du Sicilioj la Reĝo zorgis kunligi Napolon antaŭ ĉio kun sia restadejo de Granatello de Portici, tiel Pio la 9-a decidis kunligi Romon kun Frascati, sidejo de nobelaj vilaoj (Aldobrandini, Lancellotti, ktp), kaj somerumejo ŝatata de la papa aristokrataro.
La forvetura stacio estis lokita en Romo en la zono de “Porta Maggiore”, dum tiu de alveno (pro la situo de Frascati sur altaĵo) estis lokita en la ebenaĵa zono “Campitelli”, je tri kilometroj de la urbocentro.
La inaŭguro okazis la 7-an de julio 1856; la kvar ĉefaj lokomotivoj nomiĝis laŭ Sanktaj Pio, Petro, Paŭlo kaj Johano.
Mi aldonas foton (de la Italaj Ŝtatfervojoj/ FS, publikigitan en “Espero katolika” 1978-4, p. 68) kun Pio la 9-a benanta el unu el la unuaj fervojaj vagonoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *