Homoj

Tomaso apostolo

La 3-an de julio la katolika Eklezio memorigas Apostolon Tomason, kies nomo en la aramea signifas “Ĝemelo” (la Evangelio de Johano prezentas lin per la greka kromnomo “Didimo”, kiu same signifas “Ĝemelo”).
eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Tomaso
Tomaso estas respektegata kiel Sanktulo ankaŭ de la ortodoksa kaj de la kopta Eklezioj; kaj al li inspiriĝas la kristanoj de Hindio, aparte tiuj de Keralo, kies evangelizado, laŭ la tradicio, estis iniciatita ĝuste de Tomaso.
La restaĵoj de Sankta Tomaso (aŭ, pli ĝuste, lia opiniataj restaĵoj) troviĝas en Italio, en Ortona (Abruzo), kien ili estis transportitaj en 1258 el la greka insulo Ĥio (Chios); sed laŭ aliaj tradicioj Tomaso mortis kaj estis entombigita en Hindio.
En la okcidenta kulturo, Sankta Tomaso ĉefrolas en dirmaniero:
– “essere come San Tommaso” (esti kiel Sankta Tomaso), en la itala;
– “to be a Doubting Thomas” (esti dubema Tomaso), en la angla;
– “ein ungläubiger Thomas sein” (esti nekredema Tomaso), en la germana;
– “voir pour croire, comme saint Thomas” (vidi por kredi, kiel Sankta Tomaso), en la franca,
– “ser como San Thomas” (esti kiel sankta Tomaso), en la hispana,
nome, esti nekredema kaj dubi sencede, kredi nur tion, kion oni rekte kaj konkrete spertas.
La esprimo referencas eron de la Evangelio de Johano, ĉapitro 20, versikloj 19-29:
19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. 20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. 21 Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. 22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: 23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. 25 La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.
26 Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. 27 Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. 28 Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. 29 Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

En realo, Tommaso estis mistraktita de la popola devoteco, nutrita de netaŭgaj predikoj, kiuj insistas precipe pri la neceso kredi sen pruvoj: li fariĝis la tipa ekzemplero de tiu, kiu ne kredas, eble eĉ pro principaj starpunktoj, kaj cedas (eventuale!) nur antaŭ la evidento, dum la dubo ne estas en si mem malpozitiva fakto, sed stimulilo al konscia serĉado.
Kaj efektive, Tomaso estas la ekzemplo de tiu, kiu spasme serĉas ion por kredi; kiam li diras “Mi ne kredas”, esence li ne manifestas antaŭjuĝan nekredemon, sed deziron kredi malgraŭ la kontraŭa ŝajno, samkiel antaŭ bela neatendita sciigo oni ekkrias: “Mi ne povas ĝin kredi!”, celante ĝuste la malon: “ĝi estas tiel bela, ke nur pene mi ĝin kredas!”.
Kaj Tomaso, ĉi tiu opiniata modelo de “nekredemo”, estas, kontraŭe, ĝuste la Apostolo kiu manifestas fidon sen rezervoj, ekkriante: «Mia Sinjoro kaj mia Dio!»: kaj tio sen bezono meti la fingron en la vundojn de la releviĝinta Kristo (la Evangelio ne diras tion: la “fingro en la vundon” – alia dirmaniero restinta en la itala lingvo – estas elpensaĵo de la artistoj, kiuj bildigis la scenon).
Mi aldonas la bildon de la statuo de Sankta Tomaso, verko de Andrea Verrocchio (1435-1488), ekster la preĝejo de Orsanmichele en Florenco.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *