Homoj

Sankta Johano la Baptisto

La festo de Sankta Johano la Baptisto (la 24-a de junio) estas malnova festo, riĉa je simbolaj signifoj, ne nur kaj ne tiom religiaj: jam antaŭ kristanismo, la periodo inter la 19-a kaj la 25-a de junio, kiam la suno atingas sian maksimuman pozitivan deklinacion kompare kun la ĉiela ekvatoro, estis konsiderata sankta tempo. Cetere, la tago 24-a estis fiksita en rilato kun Kristnasko: post kiam oni starigis (en la roma kalendaro) la naskiĝon de Kristo je la 25-a de decembro, oni faris retrokalkulon, kaj oni atingis la 25-an de marto por la Anunciacio; kaj ĉar la Anĝelo diras al Maria, ke ŝia kuzino Elisabeta estas graveda je ses monatoj, oni kalkulis, ke Johano naskiĝis, ĝuste, la 24-an de junio.
La ligo kun la maksimuma deklinacio de la suno (post kiu, la lumohoroj komencas malkreski) estas bone videbla en la fajroj, kiujn, en multaj Landoj, oni ekbruligas en “nokto de Sankta Johano” (inter la 23-a kaj la 24-a de junio), por magie forpeli la “malbonajn spiritojn” kaj la “sorĉistinojn”.
En Romo, estas popola legendo, laŭ kiu, en la nokto de Sankta Johano, la sorĉistinoj irantaj al sia jara kunveno apud la juglandarbo de Benevento, superflugas per siaj balailoj la zonon antaŭ la roma baziliko de Sankta Johano ĉe Laterano; pri tiu legendo restis frandinda memoraĵo en kanzono de Alipio Calzelli, lanĉita en 1891 okaze de la unua festivalo de la romdialekta kanzono, en epoko, en kiu en la nokto de Sankta Johano oni kunvenis por manĝi helikojn (kies disaj antenoj simbolis la repaciĝon post malkonkordoj), kaj abunde trinki, inter serenadoj kaj improvizitaj poeziaĵoj.
Mi transskribas la kanzonon, kiu ĵonglas per dusencaj vortludoj (la bastono, la funkcio, la ekrajdo, la balaado/ fikado); mi eĉ provas fari el ĝi laŭvortan tradukon al Esperanto, kvankam mi konscias, ke estas neeble reprodukti en taŭga maniero ĉiujn vortludojn de la originalo (en kiu, ekzemple, estas la vorto “fallo”, interpretebla kiel imperativo de “fari” plus la pronomo signifanta “ĝin”, do “faru ĝin”, sed ankaŭ, substantive, kiel “vira organo, peniso”).
Mi aldonas spritaĵon pri modernaj balailoj de sorĉistinoj, el “La settimana enigmistica”; la skribaĵo diras: “Bah, non mi dicono niente questi nuovi modelli a propulsione ibrida” ( = Nu, neniel allogas min ĉi tiuj novaj modeloj je miksa pelado).


LE STREGHE
(Alipio Calzelli)

M’hanno detto che le streghe
so’ vecchiacce brutte assai;
nun capisco come mai
nun so’ belle come te.

Perché tu sei un angioletto
che dar celo sei cascato,
e pe’ questo m’ hai stregato,
nu’ me fai connette più.

Si tutte le streghe so come sei te,
non ho più paura: le voglio vedè.

M’hanno detto ch’a la strega
se je metti su la porta
una scopa, è mezza morta
o la pija e nun torna più.

Ma si tu trovi anniscosta
una scopa a casa mia,
ciai paura e scappi via
e te metti a spazzolà.

Si tutte le streghe so come sei te,
non ho più paura: le voglio vedè.

M’hanno detto che le streghe
quanno vanno alla funzione
s’accavallano un bastone
e cominceno a volà.

Perché allora eh boiettaccia
nun me fai montà a cavallo?
strega bella fallo fallo
e poi porteme a sposà.

Si tutte le streghe so come sei te,
non ho più paura: le voglio vedè.

°°°°°

(provo de laŭvorta traduko):

LA SORĈISTINOJ

Oni diris al mi, ke sorĉistinoj
estas tre malbelaj oldulinaĉoj;
mi ne komprenas, kial do
ili ne estas belaj kiel vi.

Ĉar vi estas anĝeleto,
kiu el ĉielo falis,
kaj tial vi sorĉis min,
igas min ne plu rezoni.

Se ĉiuj sorĉistinoj estas kiaj estas vi,
mi ne plu timas: mi volas ilin vidi.

Oni diris al mi, ke se al sorĉistino
vi metas sur la pordon
balailon, ŝi duonmortas
aŭ ĝin prenas kaj ne revenas plu.

Sed se vi trovas kaŝita
balailon en mia domo,
vi ektimas kaj forkuras,
kaj komencas balai.

Se ĉiuj sorĉistinoj estas kiaj estas vi,
mi ne plu havas timon: mi volas ilin vidi.

Oni diris al mi, ke sorĉistinoj,
kiam ili iras al la funkcio,
ekrajdas bastonon
kaj komencas flugi.

Kial do, ho kanajleto,
vi ne igas min ekrajdi?
Bela sorĉistino, penis’ penis,
kaj poste edzigu min.

Se ĉiuj sorĉistinoj estas kiaj estas vi,
mi ne plu havas timon: mi volas ilin vidi.

Alipio Calzelli, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *