Homoj

Sergio Corazzini

La 17-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1907) de la roma poeto Sergio Corazzini (1886-1907)
it.wikipedia.org/wiki/Sergio_Corazzini
mortinta je nuraj 21 jaroj pro tuberkulozo.
Mi jam parolis pri la 17-an de junio 2017
eo.wikipedia.org/wiki/Sergio_Corazzini
Hodiaŭ mi transskribas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) lian plej konatan poeziaĵon, “Desolazione del povero poeta sentimentale” (Afliktiĝo de la povra poeto sentimentala).
Mi aldonas portreton de la juna poeto, laŭ la foto sur lia tombo en la roma Tombejo “Verano”.


DESOLAZIONE DEL POVERO POETA SENTIMENTALE

I
Perché tu mi dici: poeta?
Io non sono un poeta.
Io non sono che un piccolo fanciullo che piange.
Vedi: non ho che le lagrime da offrire al Silenzio.
Perché tu mi dici: poeta?

II
Le mie tristezze sono povere tristezze comuni.
Le mie gioie furono semplici,
semplici così, che se io dovessi confessarle a te
arrossirei.
Oggi io penso a morire.

III
Io voglio morire, solamente, perché sono stanco;
solamente perché i grandi angioli
su le vetrate delle cattedrali
mi fanno tremare d’amore e di angoscia;
solamente perché, io sono, oramai,
rassegnato come uno specchio,
come un povero specchio melanconico.
Vedi che io non sono un poeta:
sono un fanciullo triste che ha voglia di morire.

IV
Oh, non maravigliarti della mia tristezza!
E non domandarmi;
io non saprei dirti che parole così vane,
Dio mio, così vane,
che mi verrebbe di piangere come se fossi per morire.
Le mie lagrime avrebbero l’aria
di sgranare un rosario di tristezza
davanti alla mia anima sette volte dolente
ma io non sarei un poeta;
sarei, semplicemente, un dolce e pensoso fanciullo
cui avvenisse di pregare, così, come canta e come dorme.

V
Io mi comunico del silenzio, cotidianamente, come di Gesù.
E i sacerdoti del silenzio sono i romori,
poi che senza di essi io non avrei cercato e trovato il Dio.

VI
Questa notte ho dormito con le mani in croce.
Mi sembrò di essere un piccolo e dolce fanciullo
dimenticato da tutti gli umani,
povera tenera preda del primo venuto;
e desiderai di essere venduto,
di essere battuto
di essere costretto a digiunare
per potermi mettere a piangere tutto solo,
disperatamente triste,
in un angolo oscuro.

VII
Io amo la vita semplice delle cose.
Quante passioni vidi sfogliarsi, a poco a poco,
per ogni cosa che se ne andava!
Ma tu non mi comprendi e sorridi.
E pensi che io sia malato.

VIII
Oh, io sono, veramente malato!
E muoio, un poco, ogni giorno.
Vedi: come le cose.
Non sono, dunque, un poeta:
io so che per esser detto: poeta, conviene
viver ben altra vita!
Io non so, Dio mio, che morire.
Amen.

Sergio Corazzini
(“Piccolo libro inutile”)

°°°°°

AFLIKTIĜO DE LA POVRA POETO SENTIMENTALA

I
Vi kial min nomas: poeto?
Mi ne estas poeto.
Mi nur estas malgranda knabeto ploranta.
Vidu: mi havas nur larmojn ofere al Silento.
Vi kial min nomas: poeto?

II
Miaj malgajoj estas povraj malgajoj komunaj.
Miaj ĝojoj estas simplaj ja,
simplaj tiom, ke se mi devus ilin konfesi al vi mi ruĝiĝus.
Hodiaŭ mi pensas pri morto.

III
Mi volas ja morti, nur pro tio, ke mi estas laca;
nur pro tio, ke la grandaj anĝeloj
sur la vitraloj de la katedraloj
min igas tremadi pro am’ kaj angoro;
nur pro tio, ke mi estas, finfine,
rezignema kiel spegulo,
kiel povra melankolia spegulo.
Vi vidas, mi ne estas poeto:
mi estas knabo trista kun emo al la morto.

IV
Ho, ne miru pri mia malgajeco!
Kaj min ne demandu;
mi kapablus nur paroli vortojn, tiom vanajn,
Dio mia, tiom vanajn,
ke mi emus al ploro, kvazaŭ mi estus mortonta.
Miaj larmoj aspektus kvazaŭ
ili preĝus malgajan rozarion
antaŭ mia animo sep fojojn doloranta,
sed mi ja ne estus poeto;
mi estus tutsimple ĉarma kaj pensema knabeto,
kiu laŭokaze preĝas, samkiel li kantas kaj dormas.

V
Mi komuniiĝas per silento, ĉiutage, kiel per Jesuo.
Kaj la sacerdotoj de l’ silento estas la bruoj,
tial ke sen ili mi ne estus serrĉinta kaj trovinta la Dion.

VI
Tiun ĉi nokton mi dormis kun krucitaj manoj.
Al mi ŝajnis esti malgranda kaj ĉarma knabeto
de ĉiuj homaj estaĵoj forgesita
povra tenera kaptaĵo de l’ unua alveninto;
kaj mi deziris esti vendita
kaj esti batita
kaj esti devigita al fasto
por povi komenci plori tute sola,
senespere trista,
en angulo malluma.

VII
Mi amas la vivon simplan de la aĵoj.
Kiom mi vidis da pasioj velki, iom post iom,
por ĉiu aĵo, kiu forpasis!
Sed vi ne min komprenas, kaj ridetas.
Vi pensas ke mi estas malsana.

VIII
Ho, mi estas, ja vere malsana!
Kaj mortas, iome, ĉiutage.
Vidu: kiel la aĵoj.
Mi, do, ne estas poeto;
mi scias, ke por esti nomata poeto, necesas
vivi ja alian vivon!
Mi kapablas, mia Dio, nur morti.
Amen.

Sergio Corazzzini, “Piccolo libro inutile”(Eta libro senutila)
trad. Carlo Minnaja
(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p 32-33)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *