Homoj

Fernando Pessoa

La 13-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1888) de la portugala poeto kaj verkisto Fernando António Nogueira Pessoa (1888-1935),
eo.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa
konsiderata unu el la plej gravaj poetoj en portugala lingvo.
Pri li oni povas mencii plurajn kuriozaĵojn:
– li naskiĝis en Lisbono, en la festotago de Sankta Antono de Padovo, kiu reale estis Antono de Lisbono:

Sankta Antono el Padovo


– li konis bonege la anglan (li vivis longatempe en Sudafriko), kaj verkis ankaŭ en la angla;
– kiam, en 1903, li eltenis la ekzamenon por la allaso al la Universitato de Bonespera Kabo (Cape High School), li ricevis nebonajn notojn, escepte de la kono de la angla, pri kiu li estis la plej lerta;
– li ŝatis krei al si alinomulojn, alivorte, fikciajn personojn, en kies nomo li verkis (Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis, Bernardo Soares, ktp);
– li estis tre miopa; liaj lastaj vortoj estis: “Dê-me os meus óculos!” (Donu al mi miajn okulvitrojn!);
– la poeziaĵoj aŭ la figuro de Pessoa estas memorigitaj en multaj kanzonoj: “Le lettere d’amore” de Roberto Vecchioni; “Vivosunamela” de Bluvertigo (Morgan); “Demotape” de Bluvertigo; “Song for Pessoa” de Drugstore; “Essere o non essere” de Nomadi; “Malinconia d´ottobre” de Lucio Dalla; “Fado de Pessoa” de João Pedro Pais.
Mi transskribas (en la portugala, la itala kaj Esperanto) la poeziaĵon “O meu olhar é nítido como um girassol” (Il mio sguardo è nitido come un girasole – Mia rigardo estas klara kiel sunfkloro); mi indikas tion, kion de li estis tradukita al Esperanto; kaj aldonas poŝtmarkon (kune portugalan kaj brazilan) de 2012, kun ero de la poeziaĵo de Pessoa “Mensagem” (Mesaĝo).


O MEU OLHAR É NÍTIDO COMO UM GIRASSOL

O meu olhar é nítido como um girassol.
Tenho o costume de andar pelas estradas
olhando para a direita e para a esquerda,
e de vez em quando olhando para trás…
E o que vejo a cada momento
é aquilo que nunca antes eu tinha visto,
e eu sei dar por isso muito bem…
Sei ter o pasmo essencial
que tem uma criança se, ao nascer,
reparasse que nascera deveras…
Sinto-me nascido a cada momento
para a eterna novidade do Mundo…

Creio no Mundo como num malmequer,
porque o vejo. Mas não penso nele
porque pensar é não compreender…
O Mundo não se fez para pensarmos nele
(Pensar é estar doente dos olhos)
mas para olharmos para ele e estarmos de acordo…

Eu não tenho filosofia: tenho sentidos…
Se falo na Natureza não é porque saiba o que ela é,
mas porque a amo, e amo-a por isso,
porque quem ama nunca sabe o que ama
nem sabe porque ama, nem o que é amar…

Amar é a eterna inocência,
e a única inocência é não pensar…

°°°°°

IL MIO SGUARDO È NITIDO COME UN GIRASOLE

II mio sguardo è nitido come un girasole.
Ho l’abitudine di camminare per le strade
guardando a destra e a sinistra,
e talvolta guardando dietro di me…
E ciò che vedo a ogni momento
è ciò che non avevo mai visto prima,
e so accorgermene molto bene…
So avere lo stupore essenziale
che avrebbe un bambino se, nel nascere,
si accorgesse che è nato davvero…
Mi sento nascere a ogni momento
per l’eterna novità del Mondo…

Credo nel mondo come a una margherita,
perché lo vedo. Ma non penso a esso
perché pensare è non capire…
Il Mondo non è stato fatto perché lo si pensi
(pensare è un’infermità degli occhi)
ma perché lo si guardi e si sia d’accordo con esso…

Io non ho filosofie: ho sensi…
Se parlo della Natura non è perché sappia cosa essa è,
ma perché la amo, e la amo per questo,
perché chi ama non sa mai quello che ama
ne sa perché ama, ne cosa sia amare…

Amare è l’eterna innocenza,
e l’unica innocenza è non pensare…

Fernando Pessoa, trad. Rita Testa

°°°°°

MIA RIGARDO ESTAS KLARA KIEL SUNFKLORO

Mia rigardo estas klara kiel sunfkloro.
Mi kutimas iri laŭ la stratoj
rigardante dekstren kaj maldekstren
kaj kelkfoje rigardante malantaŭen…
Kaj tio, kion mi vidas ĉiumomente
estas tio, kion neniam antaŭe mi vidis,
kaj mi scipovas pri ĝi tre bone konscii…
Mi scipovas havi la esencan miron,
kiun havus infano se, ĉe naskiĝo,
li ekscius, ke li vere naskiĝis…
Mi sentas min naskita en ĉiu momento
por la eterna noveco de la Mondo…

Mi kredas en la Mondo kiel al lekanto,
ĉar mi ĝin vidas. Sed mi ne pensas je ĝi
ĉar pensi estas ne kompreni.,,
La Mondo ne estis farita, por ke oni ĝin pensu
(pensi estas malsano de la okuloj)
sed por ke ni rigardu ĝin kaj estu kun ĝi en agordo…

Mi ne havas filozofion: mi havas sensojn…
Se mi parolas pri la Naturo, ne estas, ĉar mi scias, kio ĝi estas,
sed ĉar mi amas ĝin, kaj amas pro tio,
ĉar kiu amas neniam scias, kion li amas,
nek scias, kial li amas, nek kio estas ami…

Ami estas la eterna senkulpeco,
kaj la ununura senkulpeco estas ne pensi…

Fernando Pessoa, trad. Antonio De Salvo

°°°°°
Poeziaĵoj de Pessoa tradukitaj al Esperanto
Poesie di Pessoa tradotte in Esperanto

– “Tabacaria” (La tabakistejo – La tabaccheria), trad. Gonçalo Neves, Fonto, 2000-20 (231), p. 12-17;
– “Tabacaria” (La tabakvendejo – La tabaccheria), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser), 2004.
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/tabakvendejo.html
– “O Guardador de Rebanhos” (La gardisto de gregoj – Il guardiano di greggi), trad. Gonçalo Neves, Fonto, Chapecó, 2015.
– “O meu olhar é nítido como um girassol” (Mia rigardo estas klara kiel sunfkloro – Il mio sguardo è nitido come un girasole), trad. Antonio De Salvo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *