Homoj

Anne Frank

La 12-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1929) de la juna germanino laŭ juda deveno Annelies Marie Frank, konata kiel Anne Frank;
eo.wikipedia.org/wiki/Anne_Frank
pri ŝia mortodato oni konas precize nur la jaron, 1945, ĉar ŝi, rifuĝinte kun la familio al Amsterdamo kaj fariĝinte sennacia, dum la germana okupado de Nederlando estis arestita sekve de anonima denunco, kaj deportita al la koncentrejo Bergen-Belsen, kie ŝi mortis en februaro aŭ marto 1945 (sur la poŝtmarko eldonita memore al ŝi de Federacia Respubliko Germanio estas skribite “31-a de marto 1945”, lasta ebla dato).
Anne Frank estas fama pro “Taglibro” (“Het Dagboek van Anne Frank”), kiun ŝi verkis dum la du jaroj en kiuj, por eskapi de la naziistoj, ŝi estis kaŝita kun sia familio en Amsterdamo en tiel dirita “postdomo” (Achterhuis en la nederlanda) en Prinsengracht 263, domo situanta malantaŭ ĉefa domo, kaj tial malpli rimarkebla.
La libro estis tradukita al multegaj lingvoj (al Esperanto, dufoje: v. sube), kaj fariĝis simbolo de la “Ŝoaho” (Ekstermo de la judoj).
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de recenzo (de ruso migrinta al Usono) pri la pli ĵusa el la du versioj al Esperanto, kaj aldonas la germanan poŝtmarkon de 1979 memore al Anne Frank.


(segue traduzione in italiano)
LA PLEJ FAMA TAGLIBRO
Tiu ĉi libro estas ligita kun ĉeno da mirakloj. Ĝin verkis dum du jaroj en kaŝejo sub konstanta minaco de aresto juda knabino el Nederlando. Ĝi aperis ĉiulande kaj ĉiulingve, eĉ en Sovetio, kiu sisteme prisilentis suferojn de la juda popolo dum la dua mondmilito.
Unu el la fruaj tradukoj estis tiu en Esperanto de Degenkamp. La nunan, pli ampleksan, tradukon faris Nora Bartels, kiu, pro sia blindeco, devis manipuli ne nur la nederlandan kaj esperantan, sed ankaŭ brajlajn variantojn de la teksto. Kaj fine la libron eldonis mirinde bele kaj zorge la japana eldonejo Libroteko Tokio.
Eble, ne ĉiuj legis tiun verkon, sed evidente ĉiuj scias, ke temas pri sincera taglibro verkita dum la germana okupado; taglibro verkita de ĉarma knabino, kiu ne estis anĝelo, sed reala knabino kun siaj justaj kaj maljustaj juĝoj, kun siaj amoj kaj malamoj – knabino, kiu estis transformiĝanta en virinon kaj kiu estis pereigita en faŝista koncentrejo. Same estis pereigitaj ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof. Same estis pereigitaj ses milionoj da aliaj homoj. Ilia sola “kulpo” estis aparteno al la juda nacio. Estas nekredeble, ke tio okazis en la “civilizita” Eŭropo en la “civilizita” 20a jarcento. Niaj posteuloj apenaŭ povos imagi kaj kompreni tiun barbarecon.
Kontraŭhomaj reĝimoj kaj iliaj subtenantoj ne malaperis. La taglibro de la knabino el Nederlando estas ne nur tre interesa legaĵo, sed ĝi ankaŭ restas memorigo pri la minaco, kiu plu pendas super nia planedo.
Boris Kolker, “Monato”, 1998-2, p. 16
°°°°°
(traduzione):
IL DIARIO PIÙ FAMOSO
Questo libro è legato a una serie di miracoli. Lo scrisse per due anni in un nascondiglio sotto la costante minaccia di arresto una ragazza ebrea dell’Olanda. È apparso in tutti i Paesi e in tutte le lingue, perfino in URSS, che sistematicamente passava sotto silenzio le sofferenze del popolo ebreo durante la seconda guerra mondiale.
Una delle prime traduzioni fu quella in Esperanto di Degenkamp. L’attuale traduzione, più ampia, è stata fatta da Nora Bartels, la quale, a causa della sua cecità, ha dovuto maneggiare non solo il testo in olandese e in Esperanto, ma anche la variante in braille. E infine, il libro è stato edito in modo mirabile ed accurato dalla editrice giapponese “Libroteko” di Tokio.
Forse, non tutti hanno letto quest’opera, ma ovviamente tutti sanno che si tratta di un diario sincero, scritto durante l’occupazione tedesca; un diario scritto da una graziosa ragazzina, che non era un angelo, ma una ragazza reale, con i suoi giudizi giusti e ingiusti, con i suoi amori e i suoi odi, – una ragazzina, che stava trasformandosi in donna e che fu uccisa in un campo di concentramento fascista. Allo stesso modo furono uccisi tutti i figli di Ludovico Zamenhof. Allo stesso modo furono uccisi sei milioni di altre persone. La loro unica “colpa” era l’appartenenza alla nazione ebraica. È incredibile che questo sia accaduto nella “civile” Europa e nel “civile” 20° secolo. I nostri posteri potranno a stento immaginare e capire questa barbarie.
Regimi disumani e loro sostenitori non sono scomparsi. Il diario della ragazzina dei Paesi Bassi non è solo una lettura interessante, è anche un monito della minaccia che tuttora incombe sul nostro pianeta.
Boris Kolker, “Monato”, 1998-2, p. 16
°°°°°
Tradukoj al Esperanto – Traduzioni in Esperanto
– “Taglibro: (la postdomo) de Anne Frank”. trad. G. J. (Gijsbertus Johannes) Degenkamp, Scheveningen, Heroldo de Esperanto, 1959. – 219 p.
eo.wikipedia.org/wiki/La_postdomo_(taglibro)
– “Taglibro de Anne Frank”, trad. Nora Bartels, Libroteko, Tokio, 1997. 299 p.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *