Lokoj

Lidice

La 10-an de junio estas la datreveno de la detruo (en 1942) de la bohema vilaĝo Lidice (en la germana: Liditz), kiu dum la dua mondmilito apartenis al la Protektorato de Bohemio kaj Moravio de la Tria Regno, kaj estis tute detruita kiel reprezalio pro la partizana atenco, en kiu estis mortigita la “Regna Protektanto” Reinhard Heydrich (1904-1942):
eo.wikipedia.org/wiki/Lidice
192 viroj pli ol 15-jaraĝaj estis pafmortigitaj, dum la virinoj estis deportitaj al la koncentrejoj Ravensbrück kaj Auschwitz, kaj la 99 infanoj estis portitaj al la areo de la teksaĵa fabriko de Łódź; el ili, 17 estis juĝitaj taŭgaj por “germanigo” kaj konfiditaj al germanaj familioj, dum la ceteraj 82 estis portitaj al la ekstermejo Chełmno kaj gasmortigitaj.
Mi aldonas la kovrilon de “Espero katolika” 1947-382 (septembro 1947), kun la bildo de la monumento en Prago “al la nekonataj infanoj 1939-1945”.
En alia okazo mi parolos pri la tiama Ĉefepiskopo de Prago Josef Beran (1888-1969), persekutita de naziistoj kaj de komunistoj, kiu finis sian vivon ekzile en Romo, kiel Kardinalo, kaj kiun mi havis la privilegion ekkoni pro liaj rilatoj kun Esperanto.
La 23-an de novembro 2018, parolante pri Klement Gottwald (1896-1953),

Klement Gottwald


mi menciis, ke post la falo de komunismo en Ĉeĥoslovakio la bronzaj statuoj de Gottwald en Písek kaj el Prachatice estis disfanditaj, kaj uzitaj kiel materialo por monumento al la infanoj de Lidice.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *