Homoj

Lajos Tüköry

La 6-a de junio estas la datreveno de la morto (en Palermo, en 1860, je apenaŭ 30 jaroj) de la hungara patrioto kaj militisto Lajos Tüköry (1830-1860),
eo.wikipedia.org/wiki/Lajos_T%C3%BCk%C3%B6ry
falinta dum li batalis kun la Milo de Giuseppe Garibaldi por la konkero de Palermo.
Honore al li, en Palermo unu el la ĉefaj stratoj kaj kazerno havas lian nomon; kaj en multaj italaj urboj estas stratoj kaj monumentoj dediĉitaj al li (ofte kun la italigita antaŭnomo “Luigi”, ekzemple en Bolonjo).
En 1960, Hungario eldonis poŝtmarkon por memorigi lian partoprenon en la ekspedicio de la Milo.
Mi transskribas (en la itala, kaj en mia traduko al Esperanto) eron de la memorlibro de Giuseppe Cesare Abba “Da Quarto al Volturno” (De Quarto ĝis Volturno)

Giuseppe Cesare Abba


en kiu estas menciita la “Hungara legio”.
Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la hungaraj poŝtmarkoj de 1960 honore al Giuseppe Garibaldi, Lajos Tüköry kaj István Türr.


Napoli, 3 novembre.

Il giorno dei Santi, poi quello dei Morti, poi quello delle medaglie a noi, terza festa nella malinconia della stagione.
Là in faccia alla reggia, dove tutto dice che i Borboni non torneranno più, la piazza di San Francesco di Paola era parata di bandiere. In mezzo, un seggio, delle dame, dei generali, dei grandi intorno al Dittatore che ancora aveva il cappello di Marsala. Vidi il Carini, ora generale, balioso, ringiovanito, col braccio al collo, pareva felice. La legione ungherese faceva scorta d’onore, e vi erano i Granatieri schierati che facevano scorta anch’essi. Noi davamo le spalle alla Reggia, aspettando. A un certo Punto il Dittatore si alzò, e venne verso noi dicendo con la sua voce limpida ed alta: – Soldati della indipendenza italiana, Veterani benché giovani dell’esercito liberatore, vi consegno le medaglie che il Municipio di Palermo, decretò per voi. Comincieremo dai morti, i nostri morti…
E allora un ufficiale cominciò a chiamare a nome i morti che rispondevano in noi, con l’improvviso ritorno della loro visione. Ma passato questo giorno non saranno ricordati solennemente mai più? Furono da cento nomi d’umili ignoti o d’illustri, e a ogni nome un fremito correva tutta la nostra fila. Meglio morti o vivi? Si diffondeva una malinconia cupa che pur pareva entusiasmo.
Quando toccò a noi, si andò chiamati ad uno ad uno dinanzi al seggio, dove una giovinetta, alzandosi sulla punta dei piedi, ci metteva la medaglia sul petto, e intanto guardava di sotto in su con due grandi occhi gioiosi. Chi fosse non so, né chiesi di lei. Che giova il nome? Udii il Generale che volgendosi a una dama vicino a lui, diceva: – Vede? Quelle facce le conosco tutte, le vedrò finché vivrò.
Intanto le bande suonavano, e quella dei Granatieri pareva dicesse: Basta, ora basta, andate!
Giuseppe Cesare Abba, “Da Quarto al Volturno”
°°°°°
El De Quarto ĝis Volturno

Napolo, la 3an de novembro.
La festotago de Ĉiuj Sanktuloj, poste la tago de la Mortintoj, poste la tago de la medaloj al ni, tria festo en la melankolio de la sezono.
Tie alvizaĝe al la Reĝejo, kie ĉio diras ke Burbonoj neniam plu revenos, la placo de Sankta Francisko el Paola estis plenornamita per flagoj. En la mezo, unu seĝo, iuj damoj, iuj generaloj, iuj granduloj ĉirkaŭ la Diktatoro kiu ankoraŭ surhavis la ĉapelon uzitan en la batalo de Marsalo. Mi vidis Carini-n, nun generalon, fortikan, rejuniĝintan, kun brako je la kolo, li ŝajnis feliĉa. La hungara legio deĵoris honoreskorte, kaj estis la Grenadistoj vicigitaj kiuj ankaŭ deĵoris eskorte. Ni turnis la dorson al la Reĝejo, atendante. Iumomente la Diktatoro leviĝis, kaj venis al ni dirante per sia voĉo klara kaj laŭta: – Soldatoj de la itala sendependeco, Veteranoj kvankan junuloj de la liberiganta armeo, mi transdonas al vi la medalojn, kiujn la Urbestraro de Palermo dekretis por vi. Ni komencos de la mortintoj, de niaj mortintoj…
Kaj tiam iu oficiro komencis voki laŭnome la mortintojn kiuj respondis en ni, per la subita reveno de ilia vido. Sed ĉu post forpaso de ĉi tiu tago ili neniam plu estos solene memorigataj? Ili estis cento da nomoj de humilaj nekonatoj aŭ de famuloj, kaj je ĉiu nomo tremvibro trakuris nian tutan vicon. Ĉu prefere mortintaj ol vivantaj? Disvastiĝadis morna melankolio kiu tamen ŝajnis entuziasmo.
Kiam estis nia vico, ni iris vokate unuope antaŭ la seĝon, kie junulino, leviĝante sur la piedpintoj, alfiksis la medalon al nia brusto, kaj dume rigardadis de sube al supre per du grandaj ĝojplenaj okuloj. Mi ne scias, kiu ŝi estis, nek mi demandis pri ŝi. Al kio utilas la nomo? Mi aŭdis la Generalon kiu, sin turnante al iu damo apude al si, diris: – Ĉu vi vidas? Tiujn vizaĝojn mi ĉiujn konas, mi ilin vidos dum mi vivos.
Intertempe la muzikbandoj ludadis, kaj tiu de la Grenadistoj ŝajnis diri: Sufiĉe, nun sufiĉe, vi iru!
Giuseppe Cesare Abba, “Da Quarto al Volturno” (De Quarto ĝis Volturno)
trad. Antonio De Salvo
(en: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”,
EVA, Venafro, 2013, p. 11)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *