Homoj

Enzo Jannacci

La 3-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1935) de la itala (milana) kantaŭtoro kaj muzikisto Vincenzo Jannacci, konata kiel Enzo Jannacci (1935-2013).
eo.wikipedia.org/wiki/Enzo_Jannacci
Kuracisto kun internacia sperto (Sudafriko kaj Usono) je alta nivelo (li apartenis al la teamo de la fama korkirurgo Christian Barnard), sed samtempe diplomito ce la Konservatorio de Milano pri harmonio, komponado kaj direktado de orkestro, li fariĝis konata (malgraŭ grakanta voco, aŭ eble ĝuste danke al ĝi) ĉefe pro tri kanzonoj de socia denunco:
– unu en milana dialekto, “El portava i scarp del tennis” (Li surmetis tenisajn ŝuojn),

rakonto pri la mizera vivo de senhejmulo, tiom malriĉa, ke li ne povis permesi al si normalajn ŝuojn (la esprimo fariĝis proverbeca, naskante dirmanieron por priskribi la surstratan vivon);
– en la itala, “Sfiorisci bel fiore” (Velku bela floro)

pri la mortoj en minejo;
– en la itala, “Vengo anch’io? No, tu no!” (Ĉu mi venu? Ne, vi ne!),

kun teksto ŝajne ludema kaj preskaŭ freneza, kiu kontraŭe kaŝas la dramon de tiu, kiu estas marĝenigita, kaj kiu estas ekskludita el la kunularo sen kialo kaj sen klarigo, kion ajn li diras.
Mi transskribas “Vengo anch’io? No, tu no!”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, kaj aldonas (en rilato kun la unua verso) ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1981 pro la 50-a datreveno de la bestoĝardeno de Prago.
Kuriozaĵo: la kanzono “Vengo anch’io? No, tu no!” havis du pliajn strofojn, kiuj tamen estis cenzuritaj, ĉar ili aludis la tragediajn okazintaĵojn en Demokrata Respubliko Kongolando (iama Belga Kongolando, Zairo) je la epoko de Mobutu, kaj la minejan katastrofon de Marcinelle en Belgio:

Marcinelle

(sekvas traduko al Esperanto):
Si potrebbe andare tutti insieme nei mercenari
vengo anch’io? No tu no
giù nel Congo da Mobutu a farci arruolare
poi sparare contro i negri col mitragliatore
ogni testa danno un soldo per la civiltà.

Si potrebbe andare tutti in Belgio nelle miniere
Vengo anch’io? No tu no
a provare che succede se scoppia il grisù
venir fuori bei cadaveri con gli ascensori
fatti su nella bandiera del tricolor.

(laŭvorta traduko):
Oni povus iri ĉiuj kune en la dungosoldatojn
Ĉu venu ankaŭ mi? Ne vi ne
sube en Kongolandon al Mobutu por rekrutigi
poste pafi kontraŭ la negroj per mitralilo
por ĉiu kapo oni donas unu groŝon por la civilizo.

Oni povus iri ĉiuj en Belgion en la minejojn
Ĉu venu ankaŭ mi? Ne vi ne
provi, kio okazas se eksplodas grisuo
elvenas belaj kadavroj per liftoj
faritaj en la itala trikolora flago.


VENGO ANCH’IO? NO, TU NO
Enzo Jannacci

Si potrebbe andare tutti quanti allo zoo comunale
Vengo anch’io? No tu no
Per vedere come stanno le bestie feroci
e gridare “Aiuto aiuto è scappato il leone”
e vedere di nascosto l’effetto che fa

Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Ma perché? Perché no

Si potrebbe andare tutti quanti ora che è primavera
Vengo anch’io? No tu no
Con la bella sottobraccio a parlare d’amore
e scoprire che va sempre a finire che piove
e vedere di nascosto l’effetto che fa

Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Ma perché? Perché no

Si potrebbe poi sperare tutti in un mondo migliore
Vengo anch’io? No tu no
Dove ognuno sia già pronto a tagliarti una mano
un bel mondo sol con l’odio ma senza l’amore
e vedere di nascosto l’effetto che fa

Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Ma perché? Perché no

Si potrebbe andare tutti quanti al tuo funerale
Vengo anch’io? No tu no
per vedere se la gente poi piange davvero
e scoprire che è per tutti una cosa normale
e vedere di nascosto l’effetto che fa

Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Vengo anch’io? No tu no
Ma perché? Perché no

°°°°°

ĈU MI VENU? NE, VI NE
Enzo Jannacci, trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/jannacci.html#CXU%20MI%20VENU?%20NE,%20VI%20NE

Oni povus iri kune al bestoĝardeno
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
por rigardi kiel fartas la bestoj sovaĝaj
kaj kriegi “Helpu! Helpu! Forfuĝis leono!”
kaj kontroli la rezulton de l’ eksperiment’.

– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Kial ne? – Ĉar vi ne.

Oni povus iri nun ke alvenis printempo
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
kun knabino brak-en-bake paroli pri amo,
kaj malkovri kiel ĉiam ke ekas pluvegi
kaj kontroli la rezulton de l’ eksperiment’.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Kial ne? – Ĉar vi ne.

Oni povus eĉ esperi je mondo pli bona,
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
nova mondo, nova solvo de l’ lingva problemo:
la silento, jen la vera plej taŭga sistemo;
kaj kontroli la rezulton de l’ eksperiment’.

– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Kial ne? – Ĉar vi ne.

Oni povus iri kune al via funebro
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
por certiĝi ĉu la homoj bedaŭras kaj ploras,
kaj malkovri ke pri vi ili eĉ ne memoras
kaj kontroli la rezulton de l’ eksperiment’.

– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Ĉu mi venu? – Ne, vi ne.
– Kial ne? – Ĉar vi ne.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *