Lokoj

Siksta Kapelo

La 31-an de majo 2019 la Vatikana Poŝto eldonis filatelan folieton, kies bildon mi aldonas, por memorigi la 25-an datrevenon de la fino de la restaŭraj laboroj de la Siksta Kapelo.
Mi parolis pri tiuj laboroj la 25-an de majo 2018,

La memportreto de Mikelanĝelo


en la datreveno de la morto (en 1958) de la itala (kalabria) kuracisto kaj klerulo Francesco La Cava (1877-1958)
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_La_Cava#Il_volto_di_Michelangelo_scoperto_nel_Giudizio_Finale
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
kiu en 1925 atentigis, ke, se oni bone rigardas la vizaĝon de la elŝirita haŭto de Sankta Bartolomeo en la “Lasta Juĝo”, oni klare vidas la memportreton de Mikelanĝelo Buonarroti.
Tiun rekonon mencias la porokaza anoncilo de la Vatikana Poŝto.

°°°°°
Pri la restaŭro de la freskoj de la Siksta Kapelo, bela artikolo en Esperanto, kun bildoj, estas publikigita en “Espero katolika” 1984-11/12, p. 194-196
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_1112.htm#5

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *