Homoj

Robert Koch

La 27-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1910) de la germana medicinisto, bakteriologo kaj mikrobiologo Robert Koch (1843-1910),
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Koch
Nobel-Premiito pri Medicino en 1905, fama precipe ĉar li malkovris la aganton, kiu kaŭzas tuberkulozon (“Mycobacterium tuberculosis”, nomitan ankaŭ “bacilo de Koch”), kaj evoluigis la antigenon (tuberkulinon), kiu utilas por evidentigi la okazintan infekton en gastiganta organismo.
Koch plenumis gravajn esplorojn ankaŭ pri aliaj infektaj malsanoj: antrakso, ĥolero, pesto, egiptaj okulaj infektoj, afrika dormomalsano (tripanosomiazo), tifuso.
Mi transskribas (kun traduko al la itala) la nekrologon publikigitan en “La Revuo” 1909-1910, IV, p. 567-568 (en kiu oni asertas, cetere, ke la morto okazis la 26-an de majo).
Mi aldonas la filatelan folieton de 1982, de Germana Demokrata Respubliko (GDR), pro la jarcenta datreveno de la malkovro de la bacilo de tuberkulozo.


(segue traduzione in italiano)

La 26 de Majo en Baden-Baden, Germanujo, unu el la plej eminentaj bonfarantoj de la homaro mortis, D-ro Robert Koch, la eltrovinto de diversaj baciloj, kaŭzantaj danĝerajn kaj terurajn malsanojn, la elpensinto de efikaj sanigaj metodoj.
Koch estis naskita la 11 de Decembro 1843, li studis en Göttingen la kuracarton kaj fariĝis praktika kuracisto. Dum la jaroj 1872-80 li faris plej mirigajn esploradojn pri bakteriologio.
Sekve de tiuj ĉi laboroj, Koch, en 1880, estis vokita en la Imperiestran Sano-oficon. Tie li daŭrigis siajn esplorojn. Li plene aliformigis la sciencon pri la desinfektado, li estis la enkondukanto de forte fluanta vaporo.
En la jaro 1882, li trovis la bacilon de la tuberkulozo kaj du jarojn poste en Egiptujo kaj Hindujo la kaŭzanton de la azia ĥolero, la komobacilon. Post plej zorgema studado de tiu ĉi danĝerega bacilo li fondis efikajn antaŭrimedojn kontraŭ la ĥolero, kiuj por ĉiam forigis la terurojn de tiu ĉi malsano. Liaj esploroj sekve kaŭzis tute novan reglamentadon de la provizado per trinkakvo. La germana Imperio honoris Koch per honora donaco de 100.000 markoj.
Ne esprimeble granda estis la impreso kaŭzita en la tuta mondo, kiam Koch ĉe la 40-a internacia medicina kongreso ekkonigis sian raporton pri tuberkulino, solvaĵo en glicerino de tuberkulozaj baciloj, ĉar per tio Koch ne nur montris la ekkonon de la tuberkulozo en ĝia primitiva stadio, sed li ankaŭ ebligis la resanigon.
Senhalte nun sekvis la studado de aliaj malsanoj: de la pesto, de la malario, de la egipta okulmalsano kaj de la tifuso. Ne nur unu fojon oni ankaŭ petis la helpon de la fama scienculo kiam malsanoj de bovoj kaj ĉevaloj minacis detrui la eŭropajn koloniojn, al multaj nacioj li donis sian helpon, ili ĉiuj plenkore laŭdegis kaj honoris lin. Kien ajn Koch venis, li estis akceptata kun la plej gravaj honoresprimoj, en Japanujo li estis petita, kiel tre ŝatata gasto, resti kiel eble plej longe, japanaj gazetoj nomis lin la plej amata bonfaranto de la mondo, ili lin komparis kun la plej grandaj savintoj de l’ homaro.
La lastajn jarojn de sia vivo Koch dediĉis al la dormomalsano, 63-jara li veturis sudon, kaj spite la malfacilaĵoj de tropika klimato, sur izola insulo en la Victoria Njansa li studis la econ de dormomalsano, li tiam prilaboris la rimedojn de ĝia kuracado aŭ evitado. Kiam li revenis, pro liaj meritoj koncerne la batalon kontraŭ la dormomalsano, li estis nomita Efektiva Sekreta Konsilano (W. G. R.) kun la titolo ekscelenco.
La bazan regulon de sia batalado kontraŭ la epidemioj Koch jene esprimis: homo, kiu enhavas en si infektaĵon, estas danĝera por siaj ĉirkaŭuloj. Tian homon oni tial izoligu, aŭ oni malebligu la infekton, aŭ oni per medikamento neigu, mortigu la ĝermojn, kiuj efikas la malsanon, en la korpo de la malsanulo mem.
Spite ĉiuj honoresprimoj, Koch ĉiam restis modesta, trankvila viro. Li malŝatis multe paroli, li ne persvadis, li konvinkis. Lia parolmaniero estis simpla, klara kaj logika. Priparolante sciencajn demandojn, liaj okuloj brilis entuziasme. Volonte li donis sciencan konsilon, pli ol ion ajn li ŝatis laboron. En Baden-Baden li serĉis kuracadon de kormalsano, por ke li povu daŭrigi grandan laboron pri nova kuracmetodo de la tuberkulozo, laborante li mortis. Laŭ lia deziro lia korpo estis solene cindrigita sen luksa pompo. La danko de la nacioj estos lia plej bela monumento.
Marie Hankel, La Revuo 1909-1910, IV, p. 567-568

°°°°°
(traduzione):

Il 26 maggio a Baden-Baden, Germania, è scomparso uno dei più eminenti benefattori dell’umanità, il Dott. Robert Koch, lo scopritore di diversi bacilli che provocano pericolose e terribili malattie, l’inventore di efficaci metodi di cura.
Koch era nato l’11 dicembre 1843, studiò medicina a Gottinga, e divenne medico di medicina generale. Negli anni 1872-80 compì le più mirabolanti ricerche di batteriologia.
In seguito a questi lavori, Koch, nel 1880, fu chiamato al Servizio Sanitario Imperiale. Lì continuò le sue ricerche. Trasformò del tutto la scienza della disinfezione, introdusse il vapore a forte pressione.
Nell’anno 1882 trovò il bacillo della tubercolosi, e due anni dopo, in Egitto e in India, l’agente del colera asiatico, il bacillo virgola. Dopo un attentissimo studio di questo pericolosissimo bacillo istituì efficaci rimedi contro il colera, che eliminarono per sempre il terrore di questa malattia. Le sue ricerche portarono poi ad una regolamentazione completamente nuova della provvista di acqua potabile. L’Impero Tedesco onorò Koch con un omaggio di 100.000 marchi.
Non è possibile dire quando sia stata grande l’impressione in tutto il mondo, quando Koch al 40° Congresso internazionale di medicina riferì sulla tubercolina, una soluzione in glicerina di bacilli della tubercolosi, poiché con questo Koch non solo mostrò come riconoscere la tubercolosi allo stadio iniziale, ma anche ne permise la cura.
Senza sosta seguì ora lo studio di altre malattie: la peste, la malaria, l’affezione oculare egiziana, il tifo. Non una sola volta anche si chiese l’aiuto del famoso scienziato quando malattie dei bovini e dei cavalli minacciavano di mandare in rovina le colonie europee, dette aiuto a molte Nazioni, esse tutte lo esaltarono ed onorarono di tutto cuore. Ovunque Koch andasse, era accolto con le massime espressioni di onore, in Giappone gli fu chiesto di rimanere il più a lungo possibile quale ospite graditissimo, i giornali giapponesi lo definirono il più amato benefattore del mondo, lo paragonarono ai più grandi salvatori dell’umanità.
Gli ultimi anni di vita Koch li dedicò alla malattia del sonno, a 63 anni viaggiò a sud, e malgrado le difficoltà del clima tropicale su un’isola sperduta (Victoria Njansa, Africa Orientale tedesca) studiò le caratteristiche della malattia del sonno, allora elaborò i mezzi per curarla o evitarla. Quando tornò, per i suoi meriti nella lotta contro la malattia del sonno fu nominato Consigliere Segreto Effettivo con il titolo di eccellenza.
Koch formulò così la regola fondamentale della sua lotta contro le epidemie: una persona che abbia in sé tale infezione è pericolosa per chi le sta intorno. Questa persona deve essere isolata, oppure si impedisca il contagio, si annullino, si uccidano con medicinali i germi che provocano la malattia nel corpo del malato.
Malgrado tutte le espressioni di onore, Koch, rimase sempre un uomo modesto, tranquillo. Non amava parlare molto, non persuadeva, convinceva. Il suo modo di parlare era semplice, chiaro e logico. Parlando di questioni scientifiche, gli occhi gli brillavano di entusiasmo. Volentieri dava consigli scientifici, amava il lavoro sopra ogni cosa. A Baden-Baden cercava di curare una cardiopatia, per poter continuare un grande lavoro per un nuovo metodo di cura della tubercolosi, morì mentre lavorava. Secondo il suo desiderio, il suo corpo è stato solennemente cremato senza pompa. La gratitudine delle Nazioni sarà il suo più bel monumento.
Marie Hankel, La Revuo 1909-1910, IV, p. 567-568

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *