Homoj

Beda kaj Koloseo

La 26-a de majo estas la datreveno de la morto (en 735) de la angla benediktana monaĥo kaj historiisto Beda (673-735), tradicie konata kiel “Beda Venerabilis” en latino (“the Venerable Bede” en la angla, “Beda il Venerabile” aŭ “il Venerabile Beda” en la itala, “Bedo la Respektinda” aŭ “Beda la Honorinda” en Esperanto), kvankam formale nur la 13-an de novembro 1899 Papo Leono la 13-a dekretis la liturgian feston de Sankta Beda la Respektinda, kun la titolo “Doctor Ecclesiae” (Doktoro de la Eklezio).
eo.wikipedia.org/wiki/Bede_la_Honorinda
Lia liturgia festo estas solenata la 25-an de majo en la tuta mondo, krom en Romo (kie oni festas la 27-an de majo) kaj en la Diocezo de Milano (kie oni festas la 23-an de majo); entute, bela konfuzo.
Beda okupas gravan lokon en la historioscienco, kiel aŭtoro de la verko en latino “Historia ecclesiastica gentis Anglorum” (Eklezia historio de la popolo de la Angloj), en 5 libroj, kiuj, en ĉirkaŭ 400 paĝoj, rakontas la historion de Anglio (ne nur el la eklezia, sed ankaŭ el la politika vidpunkto) de la tempo de Julio Cezaro ĝis la jaro 731.
Li verkis ankaŭ pri multaj aliaj temoj: biblia traduko kaj eksegezo, gramatiko, poezio, muziko, naturaj sciencoj (interalie, li intuiciis, ke “la Tero estas ronda kiel pilko”, kaj estis unu el la unuaj, kiu adoptis por datado la sistemon deiri de la supozita naskiĝjaro de Kristo).
Dante Alighieri citas lin en la Dia Komedio (Paradizo, 10, 130-132):

Vedi oltre fiammeggiar l’ardente spiro
d’Isidoro, di Beda e di Riccardo,
che a considerar fu più che viro.

Flamiĝas transe, jen, brulanta spiro
de Isidor’, de Beda, de Rikkardo,
kiu ĉiam meditis supervire.
(trad. Giovanni Peterlongo)

Post tiu flamas la ardanta spiro
de Izidoro, Bedo kaj Rikardo,
estinta en kontemplo pli ol viro.
(trad. Enrico Dondi)

Entute, elstara persono; en Italio, tamen, Beda la Respektinda estas fama precipe kiel supozata aŭtoro de “profetaĵo” en latino (reale, pli frua ol Beda, kaj en rilato ne kun la Amfiteatro, sed kun la kolosa statuo de Nerono, ne plu ekzistanta, kiu havigis la nomon al la apuda konstruaĵo) pri la fino de Romo kaj de la mondo, ligita kun la fino de Koloseo:
«Quamdiu stabit Colyseus
stabit et Roma;
quando cadet Colyseus
cadet et Roma;
quando cadet Roma
cadet et mundus»

(«Kiom longe staros Koloseo
staros ankaŭ Romo;
kiam falos Koloseo
falos ankaŭ Romo;
kiam falos Romo
falos ankaŭ la mondo»)

Kuriozaĵo: la latina moto en la emblemo de Papo Francisko, “Miserando atque eligendo”,
w2.vatican.va/content/francesco/it/elezione/stemma-papa-francesco.html
(rigardante kun ama sento kaj elektante) estas tirita el ero de la Homilioj de Respektinda Beda (Hom. 21; CCL 122, 149-151), kiel komento al la Evangelio de Mateo 9, 9.
Mi transskribas (en roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto) soneton de la dialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kaj aldonas malnovan vidaĵon de Koloseo, gravuritan de Marco Sadeler (1614-1660).


1621. RIFRESSIONE IMMORALE SUR CULISEO

St’arcate rotte c’oggi li pittori
viengheno a diseggnà co li pennelli,
tra l’arberetti, le croce, li fiori,
le farfalle e li canti de l’ucelli,

a tempo de l’antichi imperatori
ereno un fiteatro, indove quelli
curreveno a vedé li gradiatori
sfracassasse le coste e li cervelli.

Qua lòro se pijaveno piacere
de sentì l’urli de tanti cristiani
carpestati e sbramati da le fiere.

Allora tante stragge e tanto lutto,
e adesso tanta pace! Oh avventi umani!
Cos’è sto monno! Come cammia tutto!

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

MORALAJ PRIPENSOJ PRI LA KOLOSEO

Pentristoj venas nun per siaj farboj
penike fari bildojn de l’ arkaroj,
inter krucoj, floretoj, belaj arboj,
papilioj kaj kantoj de birdaroj,

Dum l’ imperi’ antikva la rigardoj
de la spektantoj iris al la faroj
de la luktistoj, kiuj per la armoj
al si frakasis cerbojn kaj ostarojn.

Oni ĉi tie gustumis je la festoj
la kriadon de tiom da kristanoj
tretataj kaj vorataj de la bestoj.

Tiam estis buĉad’ kaj sangebrio,
dum nune estas paco ĉe l’ Romanoj!
Daŭre ŝanĝiĝas en la mondo ĉio!

Giuseppe Gioachino Belli,
trad. Umberto Broccatelli

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *