Eventoj · Homoj

Milita stato en Pollando

La 25-a de majo estas la datreveno de la morto (en 2014) de la pola eksa generalo (postmorte degradigita la 6-an de marto 2018) kaj politikisto Wojciech Witold Jaruzelski (1923-2014),
eo.wikipedia.org/wiki/Wojciech_Jaruzelski
Ŝtatesto de Pollando, laŭfakte inter1981 kaj 1989, kaj kiel laŭleĝe elektita Prezidanto de 1989 ĝis 1990.
Temas pri tre pridiskutata persono: liaj apogantoj opinias, ke – kvankam perfortante la leĝojn – li savis Pollandon el la invado de la trupoj de la Varsovia Pakto (kiel okazis en 1956 en Hungario kaj en 1968 en Ĉeĥoslovakio), surprenante aŭtoritate la povon kiel Estro de la Registaro, Ministro pri Defendo kaj Ĉefsekretario de la Pola Komunista Partio (POUP), kaj silentigante la popolajn protestojn generitajn de la sindikato “Solidarność” (Solidareco) de Lech Wałęsa; liaj kontraŭuloj, male, akuzas lin, ke li plenumis ŝtatrenverson, per kontraŭkonstitucia deklaro de milita stato (13 dicembre 1981-22 luglio 1983),
eo.wikipedia.org/wiki/Milita_stato_en_Pollando
kun subpremo de la liberoj, senprocesa malliberigo de miloj da aktivuloj, kaj dekoj da mortintoj inter la manifestaciintoj; oni ankaŭ riproĉas al li, ke li agadis kontraŭ la antikomunistaj polaj partizanoj en 1945-1947, partoprenis en 1968 la invadon de Ĉeĥoslovakio, kaj subpremis la laboristajn manifestaciojn de Gdansko en decembro 1970.
En du okazoj mi spertis, nerekte, la “militan staton” deklaritan en Pollando:
1- mi aldonas la koverton de letero de la 8-a de aprilo 1982, adresita al mi, kun okulfrapa stampo de cenzuro;
2- en 1981-1982, Pollando estis ĉe la rando de bankroto; mankis manĝaĵoj kaj medikamentoj.
La Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies Sekretario mi estis, peradis al la italaj politikistoj la urĝajn helpopetojn, kiuj venis el tiu Lando, kaj per ambaŭpartia humaneca iniciato naskiĝis la leĝo 15 luglio 1982, n. 446, kiu antaŭvidis, ke dum kvar monatoj “la poŝtaj pakaĵoj, sendotaj tra surfaca vojo, aldirektitaj al adresatoj loĝantaj en Pollando, estas akceptataj de la poŝtaj oficejoj de la Itala Respubliko libere de iu ajn poŝta kaj dogana pago kaj sen la observo de iu ajn valuta kaj dogana formalaĵo”.
Tiel estis eble sendi al Pollando milojn da donacaj pakaĵoj; memkompreneble, la plimulto el la sendoj okazis zorge de grandaj institucioj (aparte, la katolika bonfara instanco “Caritas” havigis al la polaj Diocezoj 3.840.000 kilogramojn da vivnecesaĵoj), sed ankaŭ la itala sekcio de IKUE ludis sian rolon, kolektante bonaĵojn ĉe la loĝantaroj de pluraj urboj (precipe Rimini), prizorgante ilian plusendon al fidindaj adresoj, kaj agante por ke inter la donacintoj kaj la ricevintoj estiĝu leteraj kontaktoj pere de Esperanto.
Pri ĉi tiu kompleksa agado restis spuro en pluraj artikoloj de la revuo “Espero katolika”, kies Direktoro mi estas, ekzemple:
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1982_07.htm#5
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1982_0809.htm#7

2 pensoj pri “Milita stato en Pollando

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *