Homoj

Giuseppe Parini

La 23-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1729) de la itala poeto kaj klerulo (lombarda, naskiĝinta kiam Lombardio apartenis al la Aŭstria Imperio) Giuseppe Parini (1729-1799),
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Parini
unu el la ĉefaj elstaruloj en Italio de Klerismo, de kiu li kundividis multajn ideojn (la egalecon de la homoj; la homaranismon; la socian solidarecon; la kritikon de la hipokrita religiemo; la kondamnon de la militoj pro religio kaj de la metodoj de la Inkvizicio), dum malakceptis aliajn (aparte: materiismon, libertinismon, ateismon).
Parini (kiu aliĝis al la pastra vivo ne tiom pro religia vokiĝo kiom por trovi ekonomian sekurecon kaj socian pozicion) estis fama, dumvive, precipe kiel prelegisto, universitata profesoro pri elokvento (literaturo) kaj belarto, Kortega poeto kaj lingvisto (li pledis por natura kaj simpla lingvaĵo, kaj pasie defendis la dignon de dialekto, kiel senpera esprimilo de la sentoj), dum estis akceptitaj kun malkonkordaj kritikoj la unuaj du partoj (“Il Mattino” – La Mateno” kaj “Il mezzogiorno” – La Tagmezo) de la poemo (“Il giorno” – La Tago), kiu, post pli-malpli kompleta postmorta publikigo, havigis al li nepereeman famon, kiel ironie kritika prezento de la frivola vivo de la jam kaduka aristoktararo. Alifkanke, la morala sindevigo kaŭzis al Parini malamikecojn kaj dignoplenan malriĉecon (kiel aperas en la Odo “La caduta” – La Falo).
Mi diris “pli-malpli kompleta”, ĉar la nevoj de Parini, laŭtestamentaj heredintoj de ĉiuj havaĵoj de la onklo, senprokraste aŭkciigis tiujn manuskriptojn, kiujn ili ne forbruligis: tial, nur en 1801-1804 estis ebla eldono de la verkoj en ses volumoj, danke al la fidela disĉiplo Francesco Reina, kiu pene sukcesis aĉeti parton el la manuskriptoj (nun konservitaj en la Biblioteko “Ambrosiana” de Milano).
Estas daŭre pridiskutata (malgraŭ ĵusa kritika eldono) la preciza konsisto de la poemeto “Il Giorno”, ĉar la pluraj eldonoj, kiuj sinsekvis en pli ol du jarcentoj, ofte kunmetis erojn el la diversaj manuskriptoj, kaj do ekzistas pluraj versioj de la teksto, neniu el kiuj estas kun certeco tiu elpensita de la aŭtoro.
En la itala kulturo, Giuseppe Parini okupas gravan lokon ankaŭ pro kialo fremda al lia poezio.
Kiam li mortis, ja, laŭ lia testamenta dispozicio la funebra ceremonio estis tre sobra (li postlasis skribite: “Voglio, ordino e comando che le spese funebri mi siano fatte nel più semplice e mero necessario, ed all’uso che si costuma per il più infimo dei cittadini”; tio estas: Mi volas, ordonas kaj preskribas, ke la funebraj elspezoj estu farataj al mi laŭ la plej simpla kaj nura neceso, kaj kiel oni kutimas por la malplej valora el la civitanoj).
Krome, surbaze de la novaj tombejaj dispozicioj, la entombigo ne povis okazi en preĝejo, sed plenumiĝis en normala tombejo (tiu de “Porta Comacina” en Milano); tre baldaŭ la tombo estis forgesita, kaj liaj ostoj disperdiĝis, estigante la koleron de poeto Ugo Foscolo en la poemo “De’ Sepolcri” (Pri la Tomboj):

Ugo Foscolo – Pri la tomboj

Pur nuova legge impone oggi i sepolcri
fuor de’ guardi pietosi, e il nome a’ morti
contende. E senza tomba giace il tuo
sacerdote, o Talia, che a te cantando
nel suo povero tetto educò un lauro
con lungo amore, e t’appendea corone;
e tu gli ornavi del tuo riso i canti
che il lombardo pungean Sardanapalo,
cui solo è dolce il muggito de’ buoi
che dagli antri abduani e dal Ticino
lo fan d’ozi beato e di vivande.

Ja nova leĝo trudas nun la tombojn

for de l’ rigardoj piaj, sen la nomo

de la mortintoj. Kaj sen tombo kuŝas

via pastro, Talia; en mizero,

al vi kantante, laŭron li edukis

kun longa amo, kaj li vin kronadis;

kaj vi per rid’ ornamis liajn kantojn,

kiuj lombardan ĝuemulon skurĝis,

al kiu dolĉas nur muĝad’ de l’ bovoj,

kiuj el l’ Addaj grotoj kaj Ticinaj

lin per distroj kaj manĝoj feliĉigas.

(trad. Luigi Minnaja, “Pri la tomboj”, 1970)

En Esperanto ekzistas la traduko de ĉi tiuj eroj:
– “Il Giorno”, trad. Luigi Minnaja, Itala Antologio, COEDES/ FEI 1987, p. 275-281: Introduzione (Enkonduko), vv 1-15; Sorge il mattino (Maten’ leviĝas), vv 36- 64); Il risveglio (La vekiĝo), vv 101-124; Il gran lavoro (La granda laboro), vv 261-291; La vergine cuccia (La virga hundineto), vv 657-703;
– la odo “La caduta” (La falo), trad. Clelia Conterno Guglielminetti, Itala Antologio, COEDES/ FEI 1987, p. 271-275;
– la versa babilaĵo “I ciarlatani” (La ĉarlatanoj), trad. Fidia Cesarini, “L’Esperanto” 1921-10, p. 149-152.
Krome, ekzistas la traduko (de Giancarlo Guarnieri, en la “Itala Antologio”, p. 299-303) de du leteroj (de la 27-a de oktobro kaj de la 4-a de decembro 1798) el “Le ultime lettere di Jacopo Ortis” (La lastaj leteroj de Jacopo Ortis) de Ugo Foscolo, kiuj temas pri la lasta interparolo kun Parini.
Mi transskribas la odon “La Caduta”, en la itala kaj en la versio al Esperanto, kaj aldonas (lige kun ĝi) Maltan poŝtmarkon de 2009, pro la Internacia Jaro de Astronomio, kun la konstelacio Oriono, perfekte videbla precipe de novembro ĝis majo, en la plej malvarma periodo de la jaro: eo.wikipedia.org/wiki/Oriono_(konstelacio)


LA CADUTA

 

Quando Orion dal cielo
declinando imperversa;
e pioggia e nevi e gelo
sopra la terra ottenebrata versa,

 

me, spinto ne la iniqua
stagione, infermo il piede,
tra il fango e tra l’obliqua
furia de’ carri la città gir vede;

 

e per avverso sasso
mal fra gli altri sorgente,
o per lubrico passo
lungo il cammino stramazzar sovente.

 

Ride il fanciullo; e gli occhi
tosto gonfia commosso,
che il cubito o i ginocchi
me scorge o il mento dal cader percosso.

 

Altri accorre; e: “Oh infelice
e di men crudo fato
degno vate!” mi dice;
e seguendo il parlar, cinge il mio lato

 

con la pietosa mano;
e di terra mi toglie;
e il cappel lordo e il vano
baston dispersi ne la via raccoglie:

 

“Te ricca di comune
censo la patria loda;
te sublime, te immune
cigno da tempo che il tuo nome roda

 

chiama gridando intorno;
e te molesta incìta
di poner fine al Giorno,
per cui cercato a lo stranier ti addita.

 

Ed ecco il debil fianco
per anni e per natura
vai nel suolo pur anco
fra il danno strascinando e la paura:

né il sì lodato verso
vile cocchio ti appresta,
che te salvi a traverso
de’ trivii dal furor de la tempesta.

 

Sdegnosa anima! prendi
prendi novo consiglio,
se il già canuto intendi
capo sottrarre a più fatal periglio.

 

Congiunti tu non hai,
non amiche, non ville,
che te far possan mai
nell’urna del favor preporre a mille.

 

Dunque per l’erte scale
arrampica qual puoi;
e fa gli atrj e le sale
ogni giorno ulular de’ pianti tuoi.

 

O non cessar di porte
fra lo stuol de’ clienti,
abbracciando le porte
de gl’imi, che comandano ai potenti;

 

E lor mercè penètra
ne’ recessi de’ grandi;
e sopra la lor tetra
noja le facezie e le novelle spandi.

 

O, se tu sai, più astuto
i cupi sentier trova
colà dove nel muto
aere il destin de’ popoli si cova;

 

e fingendo nova esca
al pubblico guadagno,
l’onda sommovi, e pesca
insidioso nel turbato stagno.

 

Ma chi giammai potria
guarir tua mente illusa,

o trar per altra via
te ostinato amator de la tua Musa?

 

Lasciala: o, pari a vile
mima, il pudore insulti,
dilettando scurrile
i bassi genj dietro al fasto occulti”.

 

Mia bile, al fin costretta
già troppo, dal profondo
petto rompendo, getta
impetuosa gli argini; e rispondo:

 

“Chi sei tu, che sostenti
a me questo vetusto
pondo, e l’animo tenti
prostrarmi a terra? Umano sei, non giusto.

 

Buon cittadino, al segno
dove natura e i primi
casi ordinàr, lo ingegno
guida così, che lui la patria estimi.

 

Quando poi d’età carco
il bisogno lo stringe, chiede opportuno e parco
con fronte liberal, che l’alma pinge.

 

E se i duri mortali
a lui voltano il tergo,
ei si fa, contro ai mali,
della costanza sua scudo ed usbergo.

 

Nè si abbassa per duolo,
nè s’alza per orgoglio”.
E ciò dicendo, solo
lascio il mio appoggio; e bieco indi mi toglio.

 

Così, grato ai soccorsi,
ho il consiglio a dispetto;
e privo di rimorsi,
col dubitante piè torno al mio tetto.

 

Giuseppe Parini

°°°°°
LA FALO

Kiam de la ĉielo
kliniĝas Oriono
versante per sitelo
pluvon al ter’ en griza monotono,

min en sezon’ kolera,
dum lame mi rapidas,
tra koto kaj danĝera
kuro de veturiloj urbo vidas;

kaj pro stumbliga ŝtono
inter aliaj fora
aŭ pro ŝlima perono
survoje falas ofte mi dolora.

Ridas knabeto; poste
forfalas larmo-guto:
li vidas, ke ĝisoste
menton’ vundiĝis, kruro aŭ kubuto.

Iu rapidas: “Ho vi,
malfeliĉa poeto,
devus pli bonan trovi
sorton!”, kaj min subtenas kun diskreto,

el brak’ farante zonon,
min de tero starigas,
ĉapelon kaj bastonon
senutilan disantajn kunarigas:

“Vin riĉa urbanaro
laŭdas, ĉar via digno
estos al vi remparo
kontraŭ la temp’, ho neperea cigno,

kaj tede vin incitas
ĉar “Tago”-finon frandas,
pro kiu, se vizitas
fremdul’ la urbon, li pri vi demandas.

Jen tamen la piedon
vi pro aĝo malforta
trenadas, kaj rimedon
ne havas vi, mizere malkomforta;

kaj la laŭdata plumo
havigi eĉ ne povas
kaleŝon en mallumo
vespera, dum tempest’ kruele blovas.

Sendependul’! Mi diras:
ne taŭgas ĉi ideo
se vi savi deziras
la blankan kapon de fatalpereo.

Parencojn vi ne havas,
vilaon, amatinon,
kies allogoj gravas
por al vi tiri de l’ favor’ destinon.

Do la krutajn ŝtuparojn
surgrimpu vi laŭpove:
ĵetu lamentajn knarojn
tra l’ antaŭĉambroj kaj salonoj blove.

Vin metu en vicordojn,
trudu viajn postulojn
kisaĉante la pordojn
de lakeoj estrantaj potenculojn;

dank’ al ili penetru
en riĉul-buduarojn
kaj el gaja paletro
ŝminku ties ted-grizon kaj bizarojn.

Aŭ trovi ruzajn povas
vi trairejojn kaŝe,
kie granduloj kovas
popoldestinon kaj ĝin teksas maŝe:

babilante pri nova
gajnofonto publika,
akvojn movigu, ŝovu
manon, kaj ĉerpu el kotaĵ’ implika.

Sed kiu ja kapablus
sanigi vian menson
aŭ alie probablus
treni de Muz-amant’ obstinan penson?

Muzon lasu: simile
al dancistin’ malĉasta,
ŝi pudoron facile
insultu per tiklad’ al riĉo kasta”.

Tro incitita galo
el mia brust’ elrompas,
ŝaŭmas tra digo-falo
torent-impete; kaj respond’ aplombas:

“Kia vi, subtenanta
korpon de mi maljuna,
kaj animon trenanta
teren? Ne justa, vi, nur oportuna.

La bona civitano
al sia cel’ boatu
laŭ sorto-akompano
tiel, ke lin patrujo plene ŝatu.

Se l’ maljunan poeton
jam urĝas la bezono,
diskretan helpo-peton
li faras, kun lojala kor’ kaj tono.

Kaj se kruelaj homoj
lin froste preterpasas,
kontraŭ malbon-fantomoj
per firma konstantec’ li sin kirasas.

Dolor’ lin ne frakasas,
fiero ne altigas”.
Tion dirinte, lasas
mi lin abrupte, nek li min haltigas.

Tiel helpon akceptas
mi danke, ne konsilon;
konscienc’ ne min korektas,
mi lame celas mian hejm-azilon.

Giusepe Parini, trad. Clelia Conterno Guglielminetti
(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 271-275)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *