Homoj

Alexander Pope

La 21-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1688) de la angla poeto Alexander Pope (1688-1744);
eo.wikipedia.org/wiki/Alexander_Pope
kvankam li ne atingis la nivelon de la grandaj mondaj poetoj, li profunde stampis la anglan lingvon kaj literaturon, tiom ke li estas la tria anglalingva aŭtoro koncerne citaĵojn, post William Shakespeare kaj Alfred Tennyson.
Pope estas fama, krom pro siaj diversĝenraj verkoj (precipe, “Patorals”, “Eloise to Abelard”, “Imitations of Horace”), ĉar li tradukis en la anglan la Iliadon kaj la Odiseadon.
Kelkaj kuriozaĵoj:
– Pope estis ĝiba pro iu formo de osta tuberkulozo, samkiel la italaj poetoj Giacomo Leopardi (1798-1837)

Giacomo Leopardi


kaj Vincenzo Cardarelli (1887-1959);

Vincenzo Cardarelli


– Pope (kies familia nomo, pro komika koincido, en angla lingvo signifas “Papo”) estis katoliko, en socio profunde malamika al katolikismo; pro tio, li longe vivis en vilaĝo, ĉar tiutempe iu leĝo devigis la katolikojn loĝi je minimume dek mejloj de Londono kaj Westminster;
– Pope riĉiĝis per la traduko de Iliado kaj Odiseado, tiom ke, per la gajnita mono, li povis konstrui al si vilaon en Twickenham (hodiaŭ, antaŭurbo de Londono), precize je dek mejloj de Londono;
– en la stadiono de Twickenham oni ludas la internaciajn matĉojn de la angla rugbea nacia teamo;
– en Esperanto aperis la parta traduko (de William Auld) de la poemego de Pope “An Essay on Criticism” (Eseo pri la kritikado), en “Esperanto de UEA” 1956-11, p. 185, kaj en la “Angla Antologio”, vol. 1, p.160-162.
Mi aldonas portreton de la poeto, de Ernst Hader, fotografitan de Sophus Williams.

Unu penso pri “Alexander Pope

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *