Homoj

Francesco Nullo

La 5-a de majo estas la datreveno de la morto ne nur de Napoleono Bonaparte, sed ankaŭ de la itala (bergama, lombarda) patrioto kaj militisto Francesco Nullo (1826-1863)
eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Nullo
falinta batalante por la libero de Pollando disde la rusa regado.
En Pollando Francesco Nullo estas konsiderata nacia heroo (estas tre pli multnombraj en Pollando ol en Italio la stratoj, kiuj havas lian nomon); en Italio, li estas konata preskaŭ nur en lia naskiĝurbo Bergamo, kiu estas alnomata “la città dei Mille” (la urbo de la Milo) ĉar el la 1.089 volontuloj, kiuj sekvis Giuseppe Garibaldi en la ekspedicio de la Milo
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/spedizione-dei-mille/
179 (ĉirkaŭ unu sesono) estis el Bergamo, varbitaj ĝuste de Francesco Nullo.
La vivo de Nullo estis tre aventurplena; li partoprenis en:
– la Kvin Tagoj de Milano (1848),

Kvin Tagoj de Milano


– la malsukcesa milita invado de aŭstria Trentolando (1848),
– la ekspedicio de Garibaldi en la aŭstrian Trentolandon,
– la ekspedicio de la Milo de Garibaldi al Sicilio (1860),
– la malsukcesa preparo de la liberigo de aŭstria Venetio (1862),
– la malsukcesa dua ekspedicio de Garibaldi (1862), haltigita en Kalabrio sur Aspromonto dum li klopodis atingi Romon.
Ĝuste ĉi tiu lasta kontraŭaĵo pelis Nullo-n lasi Italion, alkurante en 1863 favore al la polaj ribelintoj ĉekape de ĉirkaŭ 600 volontuloj (italoj, francoj kaj poloj); kaj en Pollando lin trafis la morto, je nuraj 37 jaroj, en la batalo de Krzykawka.
En la revuo “L’Esperanto” 1932-18, p. 1, estas alvoko de la polaj esperantistoj, por la kolekto de informaj donitaĵoj pri Francesco Nullo, cele al memoriga publikaĵo pri la pola ribelo de 1863; mi ne scias, ĉu kaj kiun rezulton havis la iniciato.
Kuriozaĵo, kies fidindecon tamen mi ne povas kontroli: Francesco Nullo posedis firmaon pri ŝtofoj, kaj laŭ iu historiisto estis li tiu, kiu liveris al la soldatoj de Garibaldi la ruĝajn ĉemizojn.
Mi aldonas polan poŝtan stampon de 1976, kun la portreto kaj la nomo de Francesco Nullo, okaze de la Monda Ekspozicio pri Filatelo “Italia 76” (Milano 1976).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *