Homoj

Amos Oz

La 4-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1939) de la israela verkisto, ĵurnalisto kaj universitata profesoro Amos Klausner (1939-2018),
eo.wikipedia.org/wiki/Amos_Oz
konata kiel Amos Oz (li ŝanĝis sian familian nomon al “Oz”, kiu en la hebrea signifas “Forto”, kiam pro ideologiaj malakordoj li malpacis kun sia patro, kaj eniris kibucon).
Amos naskiĝis en Jerusalemo, kien liaj gepatroj estis migrintaj; lia patro (kiu konis 11 lingvojn, inter kiuj Esperanto) venis de Litovio, kaj lia patrino (kiu sin mortigis kiam la filo estis 12-jara) de Pollando.
Amoz Oz verkis (en la hebrea) 38 romanojn, tradukitajn al 46 lingvoj, inkluzive de Esperanto; sed li estis ankaŭ intelektulo tre respektata, malgraŭ preciza politika lokiĝo, kaj kvankam li esprimis ideojn ne ĉiam kundividitajn (ekzemple, li estis subtenanto de la solvo de la palestina demando per la kreo de du Ŝtatoj).
Novelo de Amos Oz titolita “Esperanto” (la lasta el ok noveloj de la kolekto “Inter amikoj”) rakontas, ĉirkaŭ la figuro de la ĉefrolulo Martino Vandenberg, la forsvenon de la idealisma etoso, kiu regis en la kibucoj en la pioniraj tempoj de la fino de la kvindekaj jaroj; ĝia versio al Esperanto, de Gian Piero Savio kaj Amri Wandel, estis publikigita en 2015.
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1897
Amri Wandel raportis, ke dum renkonto de la 29-a de majo 2015 (pri kiu mi aldonas foton), Amos Oz montriĝis tre kontenta pri la publikigo de tiu traduko, kaj esprimis simpation al Esperanto kaj ĝiaj idealoj; li ankaŭ skribis (en la hebrea, ĉar li ne parolis Esperanton, kvankam li estis bone informita pri ĝi) ĉi tiun dediĉon sur unu ekzemplero: “Al Amri Wandel, la homo, kiu ludis miajn hebreajn vortojn per Esperanto-piano, tre emocie, danke kaj estime, Amos Oz”.
Articolo pri Amos Oz (kun foto) aperis en “Literatura Foiro” 2015-277, p. 228-236.
Mi aldonas foton pri la renkonto inter Amos Oz kaj Amri Wandel.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *