Homoj

Vincenzo Cardarelli

La 1-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la itala poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (el Tarquinia, provinco de Viterbo, Suda Etrurio, Latia Maremo) Nazareno Caldarelli, konata kiel Vincenzo Cardarelli (1887-1959).
it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Cardarelli
(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Li havis suferplenan vivon: ekstergeedza filo, forlasita de la patrino, invalido ĉe la maldekstra brako, malsocietema, soleca, trafita de la malsano de Pott (tuberkuloza spondilito, samkiel probable Giacomo Leopardi), li estis esence memlernanto, kaj por vivteni sin li praktikis plej malsamajn metiojn, ĝis li alvenis al la socialista gazeto “L’Avanti!”, unue kiel preskorektisto, poste kiel redaktisto (pli poste, tamen, li esprimis fortegan simpation al faŝismo).
En 1919 li fondis, kune kun aliaj literaturistoj, la revuon “La Ronda” (La Patrolo), kiu naskis literaturan movadon nomitan “rondismo”, kiu celis la restarigon de klasikeco; kaj de 1949 ĝis 1955 li estis kundirektoro de la revuo “Fiera letteraria” (Literatura Foiro).
(En la esperantista tendaro, supozeble inspiriĝas al tiuj precedentoj la nomoj de la literatura rondo “La Patrolo” kaj de la revuo “Literatura Foiro”)
Li kunlaboris al pluraj gazetoj, per prozaĵoj, rakontoj pri vojaĝoj, poeziaĵoj kaj literaturaj kritikoj (aparte gravaj, tiu favora pri Giacomo Leopardi kaj malfavora pri Giovanni Pascoli).
Cardarelli estas fama precipe kiel poeto: malsame ol la prozaĵoj, verkitaj per formala kaj zorgema lingvaĵo, liaj poeziaĵoj utiligas kolokvan lingvaĵon, alcentritan al la memoroj, en senĝena tono.
Mi listigas, ĉe la fino, la poeziaĵojn de Cardarelli tradukitajn al Esperanto, kaj transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) la poeziaĵon “Alla morte” (Al la morto), voĉlegitan de Vittorio Gassman.
Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1974 por ekspresa poŝto, kiu bildigas la etruskajn flugilhavajn ĉevalojn, devenantajn el la templo konata kiel “Ara della Regina” (Altaro de la Reĝino), hodiaŭ konservitajn en la Nacia Etruska Muzeo de Tarquinia.


ALLA MORTE

Morire sì,
non essere aggrediti dalla morte.
Morire persuasi
che un siffatto viaggio sia il migliore.
E in quell’ultimo istante essere allegri
come quando si contano i minuti

dell’orologio della stazione
e
ognuno vale un secolo.
Poi che la morte è la sposa fedele
che subentra all’amante traditrice,
non vogliamo riceverla da intrusa,
né fuggire con lei.
Troppe volte partimmo
senza commiato!
Sul punto di varcare
in un attimo il tempo,
quando pur la memoria
di noi s’involerà,
lasciaci, o Morte, dire al mondo addio,
concedici ancora un indugio.
L’immane passo non sia
precipitoso.
Al pensier della morte repentina
il sangue mi si gela.
Morte non mi ghermire,
ma da lontano annunciati
e da amica mi prendi
come l’estrema delle mie abitudini.

Vincenzo Cardarelli

°°°°°
AL LA MORTO

Perei, ja,
ne esti agresitaj de la morto.
Forpasi konvinkitaj
ke tiu estas la vojaĝ’ plej bona.
Kaj lastmomente plenfeliĉaj esti
kiel se ni numerus la minutojn
de la horloĝo de la stacidomo
valorajn jarcentope.
Ĉar estas la morto la edzin’ fidela
venanta post amorantin’ perfida,
ne volas ni ricevi ŝin truditan,
nek kune kun ŝi fuĝi.
Tro ofte ni foriris
ne salutinte!
Estante trapasontaj
ni tempon er-sekunde,
kiam eĉ rememoro
pri ni elflugas for,
nin lasu, Morto, finsaluti l’ mondon,
permesu ke ankoraŭ ni prokrastu.
La senmezura paŝo estu
ne trorapida.
Ĉe la pripenso de subita morto
la sang’ en mi frostiĝas.
Ho Morto, min ne rabu,
anoncu vin de fore
kaj prenu min amike
kiel por lasta mia vivkutimo.

Vincenzo Cardarelli, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, LF-Koop,
La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 109)

°°°°°

Tradukoj al Esperanto/ Traduzioni in Esperanto

– “Autunno” (Aŭtuno), trad. Gaudenzio Pisoni, “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 105;
– “Ottobre” (Oktobro), trad. Gaudenzio Pisoni, “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 106;
– “Passato” (Pasinteco), trad. Gaudenzio Pisoni, “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 107;
– “Gabbiani” (Mevoj), trad. Gaudenzio Pisoni, “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 108;
– “Sera di Liguria” (Vesper’ en Ligurio), trad. Carlo Minnaja, “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 109;
– “Alla morte” (Al la morto), trad. Gaudenzio Pisoni, “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 109;
– “Alla deriva” (Fordrive), trad. Umberto Broccatelli;
– “Alla deriva” (Fordrive), vv 1-3, trad. Nicola Ruggiero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *