Homoj

Publilio Siro

Pri Publilio Siro (en latino, Publilius Syrus)
it.wikipedia.org/wiki/Publilio_Siro
oni scias tre malmulte.
Vivinta en la unua jarcento antaŭ Kristo, samtempulo de Julio Cezaro, Aŭgusto, Cicerono, Vergilio, Horacio, li estis nomita “Syrus” (Siriano) ĉar li estis kondukita al Romo kiel sklavo el la naskiĝurbo Antiokio (en la nuna Turkio); danke al siaj literaturaj kapabloj li estis liberigita, kaj plenumis profesie la agadon de dramisto kaj verkisto en la Romo de la imperia epoko.
Publilio Siro estas fama pro kolekto da ĉirkaŭ sepcent moralaj maksimoj (“Sententiae” – Sentencoj), ĝenerale unuversaj, kiuj naskis proverbojn kaj dirmanierojn daŭre vivantajn en la latinidaj lingvoj, ofte eĉ laŭvorte.
Mi havigas kelkajn ekzemplojn, en latino, en la itala kaj en Esperanto.
Por ilustri unu el la proverboj (tiun pri la avarulo), mi aldonas francan poŝtmarkon de 2019 pro la jaro de la porko en la ĉina kalendaro.


ad paenitendum properat, cito qui iudicat
chi tosto giudica, tosto si pente
kun juĝo neniam rapidu

amicum an nomen habeas, aperit calamitas
nei pericoli si vede, chi d’amico ha vera fede
amikon montras malfeliĉo

amoris vulnus idem sanat, qui facit
le ferite d’amore, le può sanare solo chi le ha fatte
korvundon elkuracas sole la vundint’ (Kalocsay)

avarus nisi cum moritur, nihil recte facit
l’avaro è come il porco, è buono dopo morto
avarulo kaj porko estas bonaj post la morto

beneficium accipere libertatem est vendere
chi dono prende, libertà vende
kiu donacon prenas, tiu sin katenas

bis dat, qui dat celeriter
chi dà presto, dà due volte
kiu donas rapide, donas duoble

bona opinio hominum tutior pecunia est
buona reputazione val più di gran ricchezza
honoro pli valoras ol oro

cuivis dolori remedium est patientia
d’ogni dolore rimedio è la pazienza
kontraŭ ĉiu tedo, pacienco estas rimedo

deliberandum est diu, quod statuendum est semel
cento misure, e un taglio
dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu

etiam capillus unus habet umbram suam
ogni pelo ha la sua ombra
ankaŭ unu haro havas sian ombron

ex vitio alterius sapiens mendat suum
savio è colui, che impara a spese altrui
nin instruas la eraro, kiun faras najbaro

Fortuna nimium quem fovet stultum facit
fortuna istupidisce, colui ch’ella troppo favorisce
tro da feliĉo igas malsaĝa

fortuna plus homini quam consilium valet
meglio un’oncia di fortuna, che una libbra di sapienza
pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *