Eventoj · Lokoj

Cosean dal no

La 17-an de aprilo 2017, parolante pri la “Siciliaj Vesproj”

Vespri siciliani – siciliaj vesproj


mi memorigis la sintenon de la sicilia urbeto Sperlinga, en la provinco Enna, kiu estis la sola, en tuta Sicilio, kiu rifuzis la apogon al la popola ribelo de Palermo kaj restis fidela al la francoj, tiel ke super la pordego de ĝia kastelo oni legas en latino: “Quod Siculis placuit, sola Sperlinga negavit” (Tion, kio plaĉis al la Sicilianoj, nur Sperlinga rifuzis)
it.wikipedia.org/wiki/Quod_Siculis_placuit,_sola_Sperlinga_negavit
En la sicilia dialekto restis la dirmaniero: “Spirlinga sula nigau” (Spirlinga sola neis), kiun oni utiligas kiam ununura persono ne dividas la unuaniman opinion de la aliaj.
Sed estas alia ekzemplo de elekto, kiu kontraŭas tiun ĝeneralan, kaj precize je la alia ekstremaĵo de Italio, en Friulo, ĉe la nord-orienta landlimo, kie la urbeto Coseano (elp. Koseano) estas konata per la kromnomo “Cosean dal no” (Coseano de la “ne”). Ni vidu kial.
La 24-n de julio 1866, estis hisita la itala trikolora flago super la kastelo de Udine, post kiam la habsburgaj trupoj retiriĝis, sekve de la okazintaĵoj de la tria milito por sendependeco (kiu, malgraŭ la italaj militaj malvenkegoj de Lissa

Lissa-Von Tegetthoff


kaj de Custoza, kondukis al la anekso al la Itala Regno de la “venetiaj” provincoj, inter kiuj granda parto de Friulo, danke al la diplomatia interveno de la franca Imperiestro Napoleono la 3-a).
En oktobro 1866, la loĝantaro de Friulo (samkiel tiu de la ceteraj “venetiaj” provincoj) estis vokita esprimi sin, pere de plebiscito, pri la anekso al la Regno de Italio Oni diru, pri tio, ke dum en la urbo Udine la elstaruloj de la burĝaro rigardis favore al Italio, en la kamparo estis indiferenteco, aŭ malkonfido, aŭ eĉ malamikeco, ĉar oni timis, ke temas nur pri anstataŭigo de unu mastro per alia mastro; kaj aparte malamika estis la pastraro, pro la streĉitaj rilatoj inter la itala reĝa dinastio Savojo kaj la Papo (kiuj kondukis post kvar jaroj al la milita konkero de Romo pere de la Breĉo de Pordo Pia).
La plebiscito okazis la 21-an de okobro 1866; el 144.000 voĉdonintoj, la “NE” en Friulo estis nur 36; oni ne miru, sed pli ĝuste oni dubu pri la korekteco de la voĉdonado, se pensi ke, laŭ la kronikoj, ekzemple en la urbeto Castions “la civitanoj iris voĉdoni procesie, kun flirtantaj flagoj, kun la “Jes” jam presita ŝovita sur la ĉapelo, poste demetante ĝin en la balotujon”.
Tamen, io ne funkcis en la urbeto Coseano, kie evidente la trompoj ne estis bone aranĝitaj, konsidere ke 25 el la 36 “Ne” estis esprimitaj en Coseano; jen kial, de tiam, la urbeto estas nomata “Cosean dal no” (Coseano de la “ne”).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1966, laŭ skizo de Luigi Gasbarra, pro la unuajarcenta datreveno de la unuiĝo al Italio de “venetiaj” provincoj (inkluzive de la provinco de Mantovo, nun en Lombardio, kaj de tiu de Udine, nun en Friulo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *