Eventoj · Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Paska elegio

La 21-an de aprilo 2019 la katolika Eklezio solenas la Paskon de Releviĝo de la Sinjoro.
Pasko ne estas nur mistero de fido; ĝi estas ankaŭ, el la laika vidpunto, metaforo pri la vivo, kiu renaskiĝas, pri nova komenco (kaj en tio ĝi proksimas al la kristana Pasko), kaj transiro, metamorfozo (kaj en tio ĝi proksimas al la juda Pasko, Pesaĥo).
Hodiaŭ mi prezentas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) “paskan” poeziaĵon de itala (venetia) poeto ne kredanta, sed respektema de la sanktaj aferoj, Andrea Zanzotto (1921-2011).
it.wikipedia.org/wiki/Andrea_Zanzotto
(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Ĝi titoliĝas “Elegia pasquale” (Paska elegio), kaj samkiel ĉiuj poeziaĵoj de Zanzotto ne estas facile komprenebla; sed ŝajnas al mi kapti la sopiron ekvidi ion, kio iru preter la simpla liturgia datreveno, kaj havigu sencon al tradiciaj ritoj, kiuj bezonas alfronti la krudan realon de la nuntempa vivo.
Mi aldonas bildon pri paskaj bondeziroj, kun la ovoj simbolo de renaskiĝo.


ELEGIA PASQUALE

Pasqua ventosa che sali ai crocifissi
con tutto il tuo pallore disperato,
dov’è il crudo preludio del sole?
e la rosa la vaga profezia?
Dagli orti di marmo
ecco l’agnello flagellato
a brucare scarsa primavera
e illumina i mali dei morti
pasqua ventosa che i mali fa più acuti.

E se è vero che oppresso mi composero
a questo tempo vuoto
per l’esaltazione del domani,
ho tanto desiderato
questa ghirlanda di vento e di sale
queste pendici che lenirono
il mio corpo ferita di cristallo;
ho consumato purissimo pane.

Discrete febbri screpolano la luce
di tutte le pendici della pasqua,
svenano il vino gelido dell’odio;
è mia questa inquieta
gerusalemme di residue nevi,
il belletto s’accumula nelle
stanze nelle gabbie spalancate
dove grandi uccelli covarono
colori d’uova e di rosei regali,
e il cielo e il mondo è l’indegno sacrario
dei propri lievi silenzi.

Crocifissa ai raggi ultimi è l’ombra
le bocche non sono che sangue
i cuori non sono che neve
le mani sono immagini
inferme della sera
che miti vittime cela nel seno.

Andrea Zanzotto

°°°°°

PASKA ELEGIO

Pasko ventriĉa al krucoj suprenkura
kun tuta via paleco malespera
kie la kruda prelud’ de l’ suno?
kaj la rozo, la svaga profetaĵo?
El kortoj marmoraj
jen la ŝafid’ skurĝita
por manĝeti pokan primaveron
kaj iluminas la mavojn de l’ mortintoj
pasko ventriĉa la mavojn akriganta.

Kaj se veras, ke opresitan oni min kunmetis
al ĉi tempo vaka
por la ekzalto de l’ morgaŭo,
mi tiome deziregis
ĉi girlandon el vento kaj salo,
ĉi montdeklivojn, kiuj pansis
mian korpon, vundon el kristalo;
mi konsumadis ege puran panon.

Diskretaj febroj igas falta lumon
ĉe ĉiuj deklivoj de la pasko,
fluigas la vinon fridan de l’ malamo;
‘stas mia ĉi malkvieta
jerusalemo de restintaj neĝoj,
la ŝminko tavoliĝas en la
ĉambroj en la kaĝoj vastapertaj,
kie grandaj birdoj kovadis
kolorojn de ovoj kaj de rozdonacoj,
kaj ĉielo kaj mondo estas neinda templo
de l’ propraj leĝeraj silentoj.

Krucumita al lastaj radioj ‘stas l’ ombro
la buŝoj estas nur sango
la koro estas nur neĝoj
la manoj estas imagoj
malsanaj de l’ vespero,
kiu mildajn viktimojn kaŝas en sino.

Andrea Zanzotto, trad. Nicolino Rossi
(“Enlumas min senlimo”, p. 236,
LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *