Objektoj · Homoj

O mia bela Madunina

La 15-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1974) de la itala (milana) muzikisto Giovanni D’Anzi (1906-1974)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_D%27Anzi
kies nomon malmultaj memoras, kvankam li estas la aŭtoro, interalie, de kanzono tre populara en Italio (tiel ke, malprave, ĝi estas opiniata kun tradicia deveno, dum ĝi havas naskiĝjaron, 1935): “O mia bela Madunina” (Ho mia bela Madoneto),
it.wikipedia.org/wiki/O_mia_bela_Madunina
dediĉita al Milano (la “Madoneto” de la kanzono estas la orumita statuo de la Madono pinte de la Katedralo de Milano).
Pri Giovanni D’Anzi mi parolis, la 27-an de junio 2017, en rilato kun alia kanzono, “Bambina innamorata” (Knabin’ enamiĝinta)

Alberto Rabagliati


“O mia bela Madunina”, preter la ironia tono, alfrontas seriozan demandon: la internan migradon al Norda Italio, precipe Milano, de la loĝantaroj de Suda Italio, precipe Napolo kaj Sicilio.
Verkita en milana dialekto (escepote de la parodia ekkrio “Melano mia” = “Milano mia” en sicilia dialekto), ĝi moke paŭsas faman napolan kanzonon de E.A. Mario (Giovanni Ermete Gaeta) de 1919, “Santa Lucia luntana” (Sankta Lucia malproksima), pri kiu mi parolos en alia okazo, en kiu napolaj migrantoj ŝipveturontaj al “landoj tre malproksimaj”, asertas, ke “oni rondiras la tutan mondon, oni serĉadas feliĉon, sed for de Napolo oni ne povas vivi”; kaj tamen – komentas D’Anzi – “ili venas ĉi tien al Milano”; sed li aldonas: “Venu sentime, ni etendos al vi la manon, la tuta mondo estas vilaĝo, konsentite, sed Milano estas granda Milano!”.
Mi transskribas la tekston de “O mia bela Madunina”, en la milana dialekto kaj en la traduko al Esperanto de Giuseppe Castelli, kaj aldonas la bildon (el malnova karto) de la “Madoneto” de Milano.


O MIA BELA MADUNINA
Giovanni D’Anzi

(canta Gino Bramieri)

A disen la cansun la nass a Napuli
e certament g’han minga tücc i tort.
Surriento, Margellina, tücc i popoli
i avran cantà almen un miliun de volt.
Mi speri che se offendera nissun
se parlom un cicin anca de nüm.

O mia bela Madunina
che te brilet de luntan,
tuta d’ora e piscinina
ti te dominet Milan.
Sota ti se viv la vita,
se sta mai cuj man in man.
Canten tücc “Lontan de Napoli se moeur”
ma po’ i vegnen chi a Milan.

Ades ghè la cansun de Roma magica,
de Nina, er Cupolone e Rugantin,
se sbaten in del Tever, roba tragica,
esageren, me par, un cicinin.
Sperem che vegna minga la mania
de metes a cantà “Melano mia”

O mia bela Madunina
che te brilet de luntan,
tuta d’ora e piscinina
ti te dominet Milan.
Si, vegnii senza paura,
num ve slungaremm la man.
Tut el mund a l’è paes, a semm d’accord,
ma Milan l’è un gran Milan!

°°°°°

MIA MADONETO BELA
Giovanni D’Anzi – trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#MIA%20MADONETO%20BELA

Kantaĵoj onidire venas el Napol’,
kaj certe parte pravas tio ĉi:
Sorenton, Merĝelinon – ĉiu ajn popol’
prikantis jam sendube fojojn mil…
Sed rajtu ni, sen pompo kaj trudem’,
paroli ankaŭ iom pri ni mem.

Mia Madoneto bela,
vi imponas nin de for,
tiel ĉarma, tiel brila
per la bril’ de via or’;
sub vi oni vivas vivon
kaj aktivas ĉiu man’…
ĉiuj kantas «estus mort’ for de Napol’»,
sed venadas al Milan’!

Nuntempe modas Romo, modas la magi’
de Nina, la kupol’ kaj Rugantin’;
sin ĵeti en la Tibron, kia tragedi’!
Laŭ mi troigas tiu ĉi inklin’…
Nur mankus lasta ero vere fia:
kantaĵo kun la fraz’ “Malano mia”!

Mia Madoneto bela,
vi imponas nin de for,
tiel ĉarma, tiel brila
per la bril’ de via or’;
sub vi oni vivas vivon
kaj aktivas ĉiu man’…
ĉiuj kantas «estus mort’ for de Napol’»,
sed venadas al Milan’!
Oni venu do sen timo
kaj nin premu per la man’:
jes, la tuta mondo iĝis jam vilaĝ’,
sed plej grandas nur Milan’!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *