Homoj

Primo Levi

La 11-a de aprilo estas la datreveno de la tragika morto (en 1987) de la itala verkisto kaj poeto (laŭ juda deveno) Primo Levi (1919-1987),
eo.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi
unu el la malmultaj postvivintoj la deportadon al Auschwitz.
Mi jam parolis pri li la 11-an de aprilo 2017.

Primo Levi


Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko la Esperanto, lian poeziaĵon“Se questo è un uomo” (Ĉu ĉi tiu estas viro), ne konfuzendan kun la samtitola romano.
Mi aldonas la urugvajan poŝtmarkon de 2015 pro la 70-a datreveno (1945-2015) de la fermo de la ekstermejo Auschwitz.


SE QUESTO È UN UOMO

Voi che vivete sicuri
nelle vostre tiepide case,
voi che trovate tornando a sera
il cibo caldo e visi amici:
considerate se questo è un uomo
che lavora nel fango
che non conosce pace
che lotta per mezzo pane
che muore per un sì o per un no.
Considerate se questa è una donna,
senza capelli e senza nome
senza più forza di ricordare
vuoti gli occhi e freddo il grembo
come una rana d’inverno.
Meditate che questo è stato:
vi comando queste parole.
Scolpitele nel vostro cuore
stando in casa andando per via,
coricandovi alzandovi;
ripetetele ai vostri figli.
O vi si sfaccia la casa,
la malattia vi impedisca,
i vostri nati torcano il viso da voi.

Primo Levi

°°°°°

ĈU ĈI TIU ESTAS VIRO

Vi kiuj sekure vivas
en viaj tepidaj hejmoj,
vi kiuj, je l’ vespera reveno, trovas
la varman nutraĵon kaj amikajn vizaĝojn:
konsideru ĉu ĉi tiu estas viro
kiu laboras en la koto
kiu ne konas pacon
kiu batalas por duona panbulo
kiu mortas pro “jes” aŭ “ne”.
Konsideru ĉu ĉi tiu estas virino
sen hararo kaj sen propra nomo
eĉ sen plua memorkapablo.
Malplenaj la okuloj kaj malvarma la ventro
samkiel rano dumvintre.
Meditu pri la fakto, ke ĉi tio vere okazis:
ĉi tiujn vortojn al vi mi ordonas,
ilin gravuru en via koro
kiam vi restas hejme aŭ promenas survoje,
kiam vi kuŝiĝas aŭ ellitiĝas;
ilin ripetu al viaj gefiloj.
Aŭ via domo neniiĝu,
malsano vin malhelpu en la movoj
viaj naskitoj tordu for de vi sian vizaĝon.

Primo Levi, trad. Luigi Tadolini
(“L’Esperanto” 2005-3)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *