Homoj

Gabriela Mistral

La 7-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la ĉilia poetino, instruistino kaj feministino Lucila de María del Perpetuo Socorro Godoy Alcayaga (1889-1957), konata per la pseŭdonimo Gabriela Mistral
eo.wikipedia.org/wiki/Gabriela_Mistral
(kiun ŝi alprenis omaĝe al Gabriele D’Annunzio kaj Frédéric Mistral), Nobelpremiitino por Literaturo en 1945 kun ĉi tiu motivigo:
“Pro ŝia poezio, inspirita de fortaj emocioj, kiu igis ŝian nomon simbolo de la idealismaj aspiroj de la tuta latinamerika mondo”
Okaze de la atribuo de tiu Premio, estis dirite:
“Gabriela Mistral, ĉi tiu ĉilianino, kiun ni salutas kun admirplena kortuŝo en la malgranda nombro de la virinoj, kiuj gajnis nian premion, frate apudiĝas en nia memoro al italino en la komenco same nekonata, Grazia Deledda. Multaj aferoj kunigas ilin. La senfama laboro en malkomfortaj kondiĉoj, la malfaciloj renversitaj de ilia kreiva persistemo kaj de ilia homa varmo; kaj tiu rigardo fiksita al la etuloj, al la mizeruloj, al la ekzistoj kiuj disfloras en la sorĉa ombro de provincoj, en kiuj disvolviĝas la drama batalo inter fido kaj superstiĉo, inter prahistorio kaj moderneco”.
Pri Gabriela Mistral mi jam parolis la 7-an de aprilo 2017.

Gabriela Mistral


Mi transskribas (en la hispana, en la itala kaj en Esperanto) ŝian poeziaĵon “Oración de la maestra” (Preghiera della maestra – Preĝo de la instruistino).
Mi aldonas ĉilian poŝtmarkon de 2009 pro la 120-a datreveno de la naskiĝo de la poetino.


ORACIÓN DE LA MAESTRA

¡Señor! Tú que enseñaste, perdona que yo enseñe;
que lleve el nombre de maestra,
que Tú llevaste por la Tierra.

Dame el amor único de mi escuela;
que ni la quemadura de la belleza
sea capaz de robarle mi ternura de todos los instantes.

Maestro, hazme perdurable el fervor y pasajero el desencanto.
Arranca de mí este impuro deseo de justicia que aún me turba,
la mezquina insinuación de protesta
que sube de mí cuando me hieren.
No me duela la incomprensión
ni me entristezca el olvido de las que enseñé.

Dame el ser más madre que las madres,
para poder amar y defender como ellas
lo que no es carne de mis carnes.
Dame que alcance a hacer de una de mis niñas
mi verso perfecto
y a dejarte en ella clavada mi más penetrante melodía,
para cuando mis labios no canten más.

Muéstrame posible tu Evangelio en mi tiempo,
para que no renuncie a la batalla
de cada día y de cada hora por él.

Pon en mi escuela democrática
el resplandor que se cernía
sobre tu corro de niños descalzos.

Hazme fuerte, aun en mi desvalimiento de mujer,
y de mujer pobre;
hazme despreciadora de todo poder que no sea puro,
de toda presión que no sea
la de tu voluntad ardiente sobre mi vida.

¡Amigo, acompáñame! ¡Sostenme!
Muchas veces no tendré sino a Ti a mi lado.
Cuando mi doctrina sea más casta
y más quemante mi verdad,
me quedaré sin los mundanos;
pero Tú me oprimirás entonces contra tu corazón,
el que supo harto de soledad y desamparo.
Yo no buscaré sino en tu mirada
la dulzura de las aprobaciones.

Dame sencillez y dame profundidad;
líbrame de ser complicada o banal
en mi lección cotidiana.

Dame el levantar los ojos de mi pecho con heridas,
al entrar cada mañana a mi escuela.
Que no lleve a mi mesa de trabajo
mis pequeños afanes materiales,
mis mezquinos dolores de cada hora.

Aligérame la mano en el castigo
y suavízamela más en la caricia.
¡Reprenda con dolor,
para saber que he corregido amando!

Haz que haga de espíritu mi escuela de ladrillos.
Le envuelva la llamarada de mi entusiasmo
su atrio pobre, su sala desnuda.
Mi corazón le sea más columna
y mi buena voluntad más oro que las columnas
y el oro de las escuelas ricas.

Y, por fin, recuérdame desde la palidez
del lienzo de Velázquez,
que enseñar y amar intensamente sobre la Tierra
es llegar al último día con el lanzazo de Longinos
en el costado ardiente de amor.

°°°°°

PREGHIERA DELLA MAESTRA

Signore! Tu che insegnasti, perdona che io insegni,
che io porti il nome di maestra,
che Tu hai portato in Terra.

Dammi l’amore unico della mia scuola;
che neppure l’ardore della bellezza
sia in grado di rubarle la mia tenerezza in ogni istante.

Maestro, rendimi duraturo il fervore e passeggero il disincanto.
Strappa da me questo desiderio impuro di giustizia che ancora mi turba,
la meschina insinuazione di protesta
che sale da me quando mi feriscono.
Non mi faccia male l’incomprensione
né mi rattristi l’oblio di quelle a cui ho insegnato.

Fammi essere più madre delle madri
per poter amare e difendere come loro
ciò che non è carne della mia carne.
Fa’ che arrivi a fare di una delle mie bambine
il mio verso perfetto
e a lasciarti in lei inchiodata
la mia melodia più penetrante,
per quando le mie labbra non canteranno più.

Mostrami possibile il tuo Vangelo nel mio tempo,
perché io non rinunci alla battaglia
di ogni giorno e di ogni ora per esso.

Metti nella mia scuola democratica
lo splendore che incombe
sul tuo girotondo di bambini scalzi.

Rendimi forte, anche nella mia debolezza di donna,
e di donna povera;
fammi disprezzare tutto il potere che non sia puro,
ogni pressione che non sia
quella della tua ardente volontà sulla mia vita.

Amico, accompagnami! Sostienimi!
Molte volte non avrò altro che Te al mio fianco.
Quando la mia dottrina sarà più pura
e più ardente la mia verità,
rimarrò senza le cose del mondo;
ma tu mi stringerai allora contro il tuo cuore,
quello che seppe pieno di solitudine e abbandono.
E non cercherò che nel tuo sguardo
la dolcezza delle approvazioni.

Dammi semplicità e dammi profondità;
liberami dall’essere complicata o banale
nella mia lezione quotidiana.

Fammi alzare gli occhi dal mio petto con le ferite
quando entro ogni mattina nella mia scuola.
Che io non porti al mio tavolo di lavoro
i miei piccoli affanni materiali,
i miei meschini dolori di ogni ora.

Alleggeriscimi la mano nel castigo
e rendimela più dolce nella carezza.
Che io rimproveri con dolore,
per sapere che ho corretto amando!

Fa’ che io renda di spirito la mia scuola di mattoni.
Le avvolga la vampata del mio entusiasmo
il suo povero atrio, la sua stanza nuda.

Il mio cuore le sia più colonna
e la mia buona volontà più oro delle colonne
e dell’oro delle scuole ricche.

E, infine, ricordami, dal pallore
della tela di Velázquez,
che insegnare e amare intensamente sulla Terra
è arrivare all’ultimo giorno con la lancia di Longino
nel costato ardente d’amore.

Gabriela Mistral, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

PREĜO DE LA INSTRUISTINO

Sinjoro! Vi, kiu instruis, pardonu, ke mi estas instruistino,
ke mi havas la nomon “majstrino”,
samkiel tiu, kiun Vi havis sur la Tero.

Havigu al mi la unikan amon al mia lernejo;
eĉ ne la ardo de la beleco
kapablu forŝteli de ĝi mian tenerecon en ĉiu momento.

Majstro, igu daŭrema la fervoron kaj forpasema la elreviĝon.
Forŝiru el mi ĉi tiun malpuran sopiron pri justeco, kiu ankoraŭ perturbas min,
la etaniman enŝteliĝon de protesto,
kiu supreniras de mi kiam oni vundas min.
Ne dolorigu min la nekompreno
nek malĝojigu min la forgeso de tiuj, al kiuj mi instruis.

Estigu min pli patrino ol la patrinoj,
por ke mi povu ami kaj defendi kiel ili
tion, kio ne estas karno el mia karno.

Faru, ke mi sukcesu igi unu el miaj infaninoj
mia perfekta verso,
kaj lasi el Vi, najlita en ŝi,
mian plej penetrantan melodion,
por kiam miaj lipoj ne kantos plu.

Montru al mi ebla vian Evangelion en mia tempo,
por ke mi ne rezignu pri la batalo
de ĉiu tago kaj de ĉiu horo por ĝi.

Metu en mian demokratan lernejon
la brilegon, kiu superstaras
vian dancan rondon de senŝuaj infanoj.

Igu mi forta, eĉ en mia malforteco de virino,
kaj de malriĉa virino;
igu min malŝatanto de la tuta povo, kiu ne estas pura,
de ĉiu premo, krom tiu
de via arda volo sur mia vivo.

Amiko, akompanu min! Subtenu min!
Multfoje mi havos nur Vin je mia flanko.
Kiam mia doktrino estos pli pura
kaj pli arda mia vero,
mi restos sen la mondaj aĵoj;
sed tiam Vi alpremos min al via koro,
tiu, kiu sciis plena de soleco kaj forlaso.
Kaj mi serĉos nur en via rigardo
la dolĉecon de la aproboj.

Donu al mi simplecon kaj donu al ni mi profundecon;
liberigu min, ke mi ne estu komplika aŭ trosimpla
en mia ĉiutaga leciono.

Igu min levi la okulojn de mia brusto kun la vundoj
kiam mi mi eniras ĉiumatene en mian lernejon.
Mi ne portu al mia labortablo
miajn etajn materiajn zorgojn,
miajn mizerajn dolorojn de ĉiu horo.

Malpezigu mian manon en la puno
kaj igu ĝin al mi pli dolĉa en la kareso.
Mi riproĉu kun doloro,
por scii, ke mi korektis amante!

Faru, ke mi igu spirita mian lernejon el brikoj.
ĉirkaŭvolvu al ĝi la flamo de mia entuziasmo
ĝian malriĉan halon, ĝian nudan ĉambron.

Mia koro estu al ĝi pli kolono
kaj mia bonvolo pli oro ol la kolonoj
kaj pli ol la oro de la riĉaj lernejoj.

Kaj, fine, memorigu al mi, el la paleco
de la tolo de Velázquez,
ke instrui kaj intense ami sur la Tero
estas kiel alveni al la lasta tago kun la lanco de Longino
en la flanko arda je amo.

Gabriela Mistral, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *