Homoj

Gabriella Ferri

La 3-a de aprilo estas la datreveno de la tragika morto (en 2004) del la roma kantistino Gabriella Ferri (1942-2004)
it.wikipedia.org/wiki/Gabriella_Ferri
(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
Kvankam neniam estis klarigitaj la cirkonstancoj de ŝia morto (ŝi estis trovita senviva), siatempe oni parolis pri sinmortigo pro deprimiteco; se tio estus vera, estus vere impresa ŝia interpreto de la fina parto de la romdialekta popola kanzono “Te possino dà tante cortellate” (Oni havigu al vi multegajn tranĉilpikojn),

en kiu ŝi kantas, kun laca voĉo:

Me sa mill’anni che se facci notte
p’anna da solo via da questa parte
m’è venuta la smania de la morte.

(mi sopire atendas la nokton
por iri for tutsola de ĉi tie
venis al mi dezirego je la morto)

Mi transskribas, en la roma dialekto kaj en la traduko al Esperanto, popolan kanzonon majstre interpretitan de Gabriella Ferri: “La società dei magnaccioni” (La societo de l’ manĝeguloj), veran himnon al la plezuroj de la manĝotablo kaj de la vino (precipe tiu de la Romaj Kasteloj, aparte tiu de Frascati).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2012, laŭ skizo de Maria Carmela Perrini, pri la vino “cannellino” de Frascati.


LA SOCIETÀ DEI MAGNACCIONI

Fatece largo che passamo noi,
li giovanotti de sta Roma bella,
semo ragazzi fatti cor pennello,
e le ragazze famo innamorà –
e le ragazze famo innamorà.

Ma che ce frega, ma che ce importa,
se l’oste ar vino c’ha messo l’acqua,
e noi je dimo, e noi je famo,
c’hai messo l’acqua, e nun te pagamo, ma però,
noi semo quelli, che jarisponnemo n’coro,
è mejo er vino de li Castelli
che de sta zozza società.

Ma si per caso la socera more
se famo du spaghetti amatriciana,
se famo un par de litri a mille gradi,
s’ambriacamo e n’ce pensamo più
s’ambriacamo e n’ce pensamo più.

Ce piacciono li polli, l’abbacchi e le galline,
perchè so senza spine,
nun so come er baccalà.
La società de li magnaccioni,
la società de la gioventù,
a noi ce piace de magna’ e beve,
e nun ce piace de lavora’.

Osteee!!

Portace n’artro litro, che noi se lo bevemo,
e poi ja risponnemo embe’, embe’, che c’è?

E quando er vino, embe’,
ciariva ar gozzo, embe’,
ar gargarozzo, embe’,
ce fa n’ficozzo, embe’.

Pe falla corta, per falla breve,
mio caro oste portace da beve,
da beve, da beve, zan zan.

Che ciarifrega, che ciarimporta,
se l’oste ar vino c’ha messo l’acqua,
e noi je dimo, e noi je famo,
c’hai messo l’acqua, e nun te pagamo, ma però,
noi semo quelli, che jarisponnemo n’coro,
è mejo er vino de li Castelli
che de sta zozza società.
È mejo er vino de li Castelli
che de sta zozza società parapappappa’.

°°°°°

LA SOCIET’ DE L’ MANĜEGULOJ
La società dei magnaccioni
– Trad. Giuseppe Castelli –
(kun kelkaj adaptoj de Renato Corsetti)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#LA%20SOCIET%27%20DE%20L%27MANGXEGULOJ

Nin lasu pasi, ĉar alvenas ni,
la junularo de ĉi bela Romo:
ni estas knaboj per penik’ faritaj
kaj la knabinoj tuj ekamas nin
(kaj la knabinoj tuj ekamas nin);

kaj ni malzorgas kaj ni prifajfas,
ĉu trinkejestro akvumis vinon:
lin alparole al li ni diras:
“Vi metis akvon kaj ni ne pagas”, tamen ni,
ni estas tiuj, kiuj eĉ respondas ĥore:
“Pli bonas vino el la Kasteloj ol tiu ĉi soci’ el rub’”

Kaj se hazarde mortas bopatrino
ni umas du spagetojn amatriĉajn,
ni trinkas kelkajn litrojn je mil gradoj,
ni ebriiĝas kaj ne zorgas plu
(ni ebriiĝas kaj ne zorgas plu);

kaj remalzorgas kaj reprifajfas…

Ni ŝatas nur kokinojn, vir-kokojn kaj ŝafidojn:
ne havas ili ostojn kaj ne pikas kiel fiŝ’.
La societ’ de l’ manĝeguloj, la societ’ de la junular’:
ni ŝatas manĝi, ni ŝatas trinki kaj eĉ ne pensi pri la labor’ (estro!)

Portu alian litron, ke ni ĝin volas trinki;
kaj poste ni respondas “Kaj do? kaj do? kaj do?”.
Kaj dum la vino do
la gorĝon frotas, do
ĝi nin dorlotas do
ĝis ni bankrotas; do
por ke ni baldaŭ atingu finon,
ho kara estro, portu tuj la vinon, la vinon, la vinon, ho le!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *