Homoj

Jaufré Rudel

Jaufré Rudel (en Esperanto, Ĵaŭfredo Rudelo), princo de Blaye (en Esperanto, Blajo), estis franca poeto kaj trobadoro laŭ okcitana (provenca) lingvo, vivinta en la 13-a jarcento inter 1125 kaj 1148, do mortinta je maksimume 23 jaroj, dum la dua krucmilito al Sankta Lando.
it.wikipedia.org/wiki/Jaufr%C3%A9_Rudel
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Restas de li ses amaj kanzonoj, el kiuj du parolas pri “amor de lohn” (amo de malproksime), kio naskis la legendon de lia idea pasio por la grafino Melizenda de Tripolo Siria, neniam vidita antaŭe, sed renkontita nur en mortomomento, kaj brakumita por la unua kaj lasta fojo.
Pli ol pro siaj verkoj, aparte “Lanquan li jorn son lonc en may” (Kiam la tagoj estas longaj en majo),

Jaufré Rudel estas memorigita ĝuste pro tiu legendo de amo kaj morto, kiu inspiris multajn modernajn aŭtorojn, inter kiuj:
– Ludwig Uhland en romanco;
– Heinrich Heine en “Geoffroh Rudel und Melisande von Tripoli” – Jaufré Rudel kaj Melizenda de Tripolo;
– Algernon Charles Swinburne en “The death of Rudel” – La morto de Rudel;
– Giosuè Carducci en “Jaufré Rudel” – Ĵaŭfredo Rudel’;
– Robert Browning en “Rudel to the Lady of Tripoli” – Rudel al la Sinjorino de Tripolo;
– Edmond Rostand en la teatraĵo “La Princesse Lointaine” – La Malproksima Princino;
– Pier Paolo Pasolini, en la dediĉo “Con amor de lohn” – Kun amo de malproksime de la libro “La meglio gioventù” – La plejbona junularo;
– Amin Maalouf en la franclingva opero “L’Amour de loin” – La amo de malproksime, muzikigita de la finnlandanino Kaija Saariaho;
– kaj eĥo troveblas en “Die Zauberflöte” – La sorĉfluto de Wolfgang Amadeus Mozart, laŭ libreto de Emanuel Schikaneder kaj Karl Ludwig Giesecke, en kiu la nobelo Tamino enamiĝas al Pamina vidinte ŝian portreton.
Mi transskribas la poeziaĵon de Giosuè Carducci “Jaufré Rudel”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Clelia Conterno Guglielminetti.
Mi aldonas la aŭstrian filatelan folieton de 2006 pri “Die Zauberflöte” – La sorĉfluto de Mozart.


JAUFRÉ RUDEL
Dal Libano trema e rosseggia
su ‘l mare la fresca mattina:
da Cipri avanzando veleggia
la nave crociata latina.

A poppa di febbre anelante
sta il prence di Blaia, Rudello,
e cerca co ‘l guardo natante
di Tripoli in alto il castello.

In vista a la spiaggia asiana
risuona la nota canzone:
“Amore di terra lontana,
per voi tutto il core mi duol”.

Il volo d’un grigio alcione
prosegue la dolce querela,
e sovra la candida vela
s’affligge di nuvoli il sol.

La nave ammàina, posando
nel placido porto. Discende
soletto e pensoso Bertrando,
la via per al colle egli prende

velato di funebre benda
lo scudo di Blaia ha con sé:
affretta al castel: – Melisenda
Contessa di Tripoli ov’è?

Io vengo messaggio d’amore,
io vengo messaggio di morte:
messaggio vengo io del signore
di Blaia, Giaufredo Rudel.

Notizie di voi gli fûr porte.
V’amò vi cantò non veduta:
ei viene e si muor. Vi saluta,
Signora, il poeta fedel. –

La dama guardò lo scudiero
a lungo, pensosa in sembianti:
poi surse, adombrò d’un vel nero
la faccia con gli occhi stellanti:

– Scudier, – disse rapida – andiamo.
Ov’e che Giaufredo si muore?
Il primo al fedele rechiamo
e l’ultimo motto d’amore. –

Giacea sotto un bel padiglione
Giaufredo al conspetto del mare:
in nota gentil di canzone
levava il supremo desir.

– Signor che volesti creare
per me questo amore lontano,
deh fa’ che a la dolce sua mano
commetta l’estremo respir! –

Intanto co ‘l fido Bertrando
veniva la donna invocata;
e l’ultima nota ascoltando
pietosa risté su l’entrata:

ma presto, con mano tremante
il velo gittando, scoprì
la faccia; ed al misero amante
– Giaufredo, – ella disse – son qui. –

Voltossi, levossi co ‘l petto
su i folti tappeti il signore,
e fiso al bellissimo aspetto
con lungo sospiro guardò.

– Son questi i begli occhi che amore
pensando promisemi un giorno?
È questa la fronte ove intorno
il vago mio sogno volò? –

Sì come a la notte di maggio
la luna da i nuvoli fuora
diffonde il suo candido raggio
su ‘l mondo che vegeta e odora,

tal quella serena bellezza
apparve al rapito amatore
un’alta divina dolcezza
stillando al morente nel cuore.

– Contessa, che è mai la vita?
È l’ombra d’un sogno fuggente.
La favola breve è finita,
il vero immortale è l’amor.

Aprite le braccia al dolente.
Vi aspetto al novissimo bando.
Ed or, Melisanda, accomando
a un bacio lo spirto che muor. –

La donna su ‘l pallido amante
chinossi recandolo al seno,
tre volte la bocca tremante
co ‘l bacio d’amore baciò,

e il sole dal cielo sereno
calando ridente ne l’onda
l’effusa di lei chioma bionda
su ‘l morto poeta irraggiò.

Giosuè Carducci

°°°°°

ĴAŬFREDO RUDEL’

De l’ Lìbano tremas kaj ruĝas
surmare la freŝa mateno;
el Cipro velante alfuĝas
krucita la ŝip’ al haveno.

Angoras en ĝi, malsanulo,
la princo de Blajo, Rudelo,
kaj serĉas per vaga okulo
de Tripoli ĝis la kastelo.

Ĉe l’ strando azia la rima
kantado resonas malĝoje:
“Ho amo de ter’ malproksima,
doloras por vi tuta kor’!”.

Mev’ griza postflugas plurfoje
la mildan ploradon sur maro,
kaj super la blanka velaro
sin kovras per nuboj la sun’.

La ŝipo jen haltas en plena
trankvilo havena. Eliras
soleca Bertrando; pensema,
la vojon kastelan li iras.

Funebre la ŝildon de Blajo
vualis li, prenis sur sin,
kaj pri Melezindo sur kajo
demandis li, pri la grafin’.

“Anonco pri amo kaj ploro
mi venas, anonco pri morto:
je l’ nomo de mia sinjoro
el Blajo, Ĵaŭfredo Rudel’.

Pri vi lin atingis raporto.
Li kantis vin, amis senvide.
Li venis, mortadas… vin fide
salutas poeta fidel’”.

La bela virin’ rigardadis
Bertrandon, vizaĝe pensema;
ŝi staris: okuloj ardadis
sub nigra vualo moltrema.

Ŝi diris rapide: “Ni iru:
ho kie mortadas Ĵaŭfredo?
L’ unuan amkison li spiru,
ĝi estu de l’ morto bukedo”.

Sub bela Ĵaŭfred’ paviljono
kuŝadis, ĉe l’ bordo de l’ maro;
en dolĉa notar’ de kanzono
sonoris la lasta dezir’:

“Sinjor’, se per via bonfaro
min ĉarmis la am’ malproksima,
al ŝia dolĉeco senlima
de mi flugu lasta sopir’”.

Kaj dume al ŝia vokanto
rapidis la milda virino;
ĉe l’ pordo ŝi haltis de l’ kanto,
penseme, senvorte la fino.

Sed poste, per man’ kiu ardis
vualon ŝi ĵetis de si:
l’ amanton mizeran rigardis:
“Ĵaŭfredo, si diris, jen mi”.

Sin turnis, kaj levis sin pene
li sur la tapiŝa ornamo,
kaj longe rigardis amplene:
lin sorĉis la bela virin’.

“Jen do la rigard’, kiun amo
enpense promesis dumvoje;
la frunto jen do, kiu foje
altiris la penson kaj min…”.

Samkiel, dum nokt-poezio,
la lun’ el nubaro jam foras,
kaj venas timema radio
al mond’ vegetanta, odora,

tiele beleco serena
mirantan amanton alridis:
dolĉecon animo jam svena
rikoltis en si dum li vidis…

“Grafin’, kio estas la vivo?
Nur ombro de sonĝo fuĝanta.
Jen fablo-fin’, jen morto-drivo:
senmorta nur estas la am’.

Malfermu la brakojn: mortanta
mi estas: ĝis vivo ĉiela!
Kaj nun, Melezindo vi bela,
dum kiso foriru anim’”.

La in’ al palanta junulo
sin klinis, lin brusten alprenis;
kaj lipo al lipo kunulo
trifoje fariĝis ekstaz’.

Kaj sun’, dum ĉielo serenis,
malsupren falanta en ondon,
de ŝi la disantan harblondon
lumigis ĉe l’ morta poet’.

Giosuè Carducci,
trad. Clelia Conterno Guglielminetti

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *