Homoj

Jacopone el Todi

La 25-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1306) de Jacopone (elp. Jakopone) el Todi, franciskano, beatulo, unu el la plej gravaj italaj poetoj de la dekkvara jarcento.
eo.wikipedia.org/wiki/Jakopono_el_Todi
Jacopone el Todi (centritala urbeto ne malproksima de Asizo), vivinta en plena Mezepoko – li naskiĝis inter 1230 kaj 1236, mortis en 1306, do li estis proksimume samtempulo de Dante Alighieri (1265-1321) kaj Giotto di Bondone (1266-1337) kaj tuj posteulo de Francisko el Asizo (1182-1226) – estis, komence, edziĝinta notario.
Lia vivo abrupte ŝanĝiĝis kiam, dum dancofesto, la planko de la ĉambro disfalis, kaj lia edzino mortis. Tiam li fariĝis laika franciskano laŭ plej rigora regulo, kaj tiom multe batalis kontraŭ la misvojiĝoj de la pli mildaj branĉoj de la franciskana ordeno, ke li estis enkarcerigita fare de la tiama Papo Bonifaco la 8-a (fariĝinta Papo post la “granda rezigno” de Celestino la 5-a,

Celestino V


kaj kontraŭbatalita de Dante Alighieri)
Pro humileco, li ankaŭ ŝanĝis sian nomon, de Jacopo (Jakobo) al Jacopone (en ĉi tiu kazo, en pejorativa senco, do Jakobaĉo).
En posta tempo li estis deklarita beatulo, kaj lia festotago falas la 25-an de marto, en la tago de lia morto, ĉar laŭ la katolika Eklezio la vera naskiĝtago (tiu al la ĉielo) estas la tago de la korpa morto.
Mi transskribas (en la itala kaj en la traduko al Esperanto) la plej famkonatan el la poeziaj verkoj de Jacopone, la “Lauda della Crocifissione” (Laŭdokanto pri la Krucumado). Temas pri dramigita laŭdokanto, kvazaŭ teatraĵo (ĝi estis ludata sur la placoj), pri la Krucumo de Jesuo (kiu ne havas titolon en la originalo, sed estas kutime citata kiel “La ploro de la Madono”).
Menciindas, ke al Jacopone estas atribuitaj ankaŭ multaj aliaj verkoj, inter kiuj la fama latinlingva “Stabat mater” (Staris la patrino plore, ADORU n. 295-297), muzikigita interalie de Domenico Scarlatti, Antonio Vivaldi, Giovanni Battista Pergolesi, Gioachino Rossini, Antonín Dvořák.
La verko havas kiel rolulojn la anonciston, la Madonon, sanktan Johanon la Evangeliiston kaj la popolon. Estas pritraktataj la kernaj momentoj de la Pasiono, kaj ĉefa atento estas rezervita al kruda priskribo de la krucumo.
Hodiaŭ povas ĝeni tian krudecon, ĉar la mondo akceptas pli volonte la ideon pri iu Dio malproksima, aŭ kiu, fariĝinte homo, ne suferis en plena maniero: tio ankaŭ ebligas ke oni sentu sin malpli respondecaj pri la havigitaj turmentegoj.
La lingvo de la laŭdokanto estas arkaika, plena je regionaj terminoj kaj kripligoj, tiel ke nuntempa italo multe penas por kompreni ĝin, kaj nepre bezonas klarigajn piednotojn aŭ senpere tradukon en hodiaŭa lingvaĵo: des pli rimarkinda, do, estas la frukto de la traduko al Esperanto, unu el la plej brilaj inter la multaj faritaj de la roma esperantisto Enrico Dondi (1935-2011), eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
kiu, jam ekde la frua junaĝo, elpaŝis per majstraj tradukoj el la itala poezio de ĉiuj jarcentoj: precipe memorindaj estas lia versio en rimitaj tercinoj de la tuta “Dia Komedio” (eld. Fonto), tiu en poezio kaj prozo de la “Vivo nova” de Dante (eld. Fonto), tiu en rimitaj oktavoj de la tuta “Jerusalemo liberigita” de Torquato Tasso (eld. Fonto); kaj en la “Itala antologio” (eld. Cooperativa editoriale Esperanto kaj Federazione Esperantista Italiana, Milano 1987) enestas liaj tradukoj ampleksantaj sep jarcentojn, el Cielo d’Alcamo, Jacopone da Todi (“Ploro de la Madono”, paĝoj 24-32), Dante Alighieri, Lorenzo il Magnifico, Angelo Poliziano, Ludovico Ariosto, Torquato Tasso, Gabriello Chiabrera, Francesco Redi, Pietro Metastasio, Ugo Foscolo, Alessandro Manzoni, Giovanni Prati, Giacomo Zanella, Giosuè Carducci.
Karakterizo de la traduk-arto de Enrico Dondi estas la absoluta fideleco al la originala teskto, kiu akompanas sin al tuj komprenebla lingvaĵo, kun evito de artifikaj ĵonglaĵoj; samtempe, rimarkindas la kapablo redoni la spiriton de la originalo, kun plena respekto de la lingvaj malsimilaĵoj, kaj de la malsama media etoso tra la jarcentoj.
Mi aldonas portreton de Jacopone el Todi, konservitan en la Urba Muzeo de Prato.


LAUDA DELLA CROCIFISSIONE
(IL PIANTO DELLA MADONNA)

Nunzio:
Donna de paradiso,
lo tuo figliolo è priso,
Iesu Cristo beato.

Accurre, donna, e vide
che la gente l’allide!
Credo che lo s’occide,
tanto l’on flagellato.

Madonna:
Como esser porria,
che non fe’ mai follia,
Cristo, la spene mia,
om l’avesse pigliato?

Nunzio:
Madonna, ell’è traduto,
Iuda sì l’ha venduto;
trenta denar n’ha ‘vuto,
fatto n’ha gran mercato.

Madonna:
Succurri Magdalena!
Ionta m’è adosso pena!
Cristo figlio se mena,
com’è annunziato.

Nunzio:
Succurre, donna, aiuta,
ca ‘l tuo figlio se sputa
e la gente lo muta;
honlo dato a Pilato.

Madonna:
O Pilato, non fare
el figlio mio tormentare,
ch’io te pozzo mustrare
como a torto è accusato.

Folla:
Crufige, crucifige!
Omo che se fa rege,
secondo nostra lege
contradice al senato.

Madonna:
Prego che me ‘ntennate,
nel mio dolor pensate;
forsa mo’ ve mutate
de che avete pensato.

Nunzio:
Traàm for li ladruni,
che sian suoi compagnuni:
de spine se coroni,
ché rege s’è chiamato!

Madonna:
O figlio, figlio, figlio,
figlio, amoroso giglio!
figlio, chi dà consiglio
al cor mio angustiato?

Figlio, occhi iocundi,
figlio, co’ non respundi?
figlio, perché t’ascundi
al petto o’ si’ lattato?

Nunzio:
Madonna, ecco la cruce,
che la gente l’aduce,
ove la vera luce
dèi essere levato.

Madonna:
O croce, che farai?
El figlio mio torrai?
Como tu ponirai
chi non ha en sé peccato?

Nunzio:
Succurri, piena de doglia,
ca ‘l tuo figliol se spoglia:
la gente par che voglia
che sia martirizzato!

Madonna:
Se i tollete el vestire,
lassatelme vedere,
come el crudel ferire
tutto l’ha ensanguenato!

Nunzio:
Donna, la man li è presa,
e nella croce è stesa;
con un bollon l’hon fesa,
tanto lo ci hon ficcato.

L’altra mano se prende,
e nella croce se stende,
e lo dolor s’accende,
ch’è più moltiplicato.

Donna, li pè se prenno
e chiavellanse al lenno;
onne iontur’aprenno,
tutto l’hon sdenodato.

Madonna:
E i’ comenzo el corrotto:
figlio, lo mio deporto,
figlio, chi me t’ha morto,
figlio mio dilicato?

Meglio averiano fatto
che’l cor m’avesser tratto,
che ne la croce è tratto,
stace desciliato!

Gesù:
Mamma, ove si’ venuta?
Mortal me dai feruta,
ca ‘l tuo pianger me stuta,
che ‘l veio sì afferrato.

Madonna:
Figlio, che m’aio anvito,
figlio, pate e marito!
Figlio, chi t’ha ferito?
Figlio, chi t’ha spogliato?

Gesù:
Mamma, perché te lagni?
Voglio che tu remagni,
che serve ei miei compagni,
ch’al mondo aio acquistato.

Madonna:
Figlio, questo non dire:
voglio teco morire;
non me voglio partire
fin che mo’ m’esce ‘l fiato.

Ch’una aiam sepoltura,
figlio de mamma scura:
trovarse en afrantura
mate e figlio affocato!

Gesù:
Mamma col core afflitto,
entro le man te metto
de Ionne, mio eletto:
sia tuo figlio appellato.

Ioanni, esto mia mate:
tollela en caritate,
aggine pietate,
ca ‘l cor sì ha forato.

Madonna:
Figlio, l’alma t’è ‘scita,
figlio de la smarrita,
figlio de la sparita,
figlio attossecato!

Figlio bianco e vermiglio,
figlio senza simiglio,
figlio, a chi m’apiglio?
Figlio, pur m’hai lassato!

Figlio bianco e biondo,
figlio volto iocondo,
figlio, perché t’ha ‘l mondo,
figlio, così sprezzato?

Figlio dolze e piacente,
figlio de la dolente,
figlio, hatte la gente
malamente trattato!

Ioanni, figlio novello,
mort’è lo tuo fratello:
ora sento ‘l coltello
che fo profitizzato.

Che moga figlio e mate
d’una morte afferrate:
trovarse abbraccecate
mate e figlio impiccato.

Jacopone da Todi

°°°°°

LA PLORO DE LA MADONO

Anoncisto:
Aŭdu, virino dia,
kaptita filo via,
estas, Jezu’ beata.

Venu, virino, ekkoni:
forte lin batas oni,
volas mortigon doni,
li estas skurĝegata.

Madono:
Kiel ajn tio estas,
se kulp’ en li ne nestas,
kaj oni lin arestas,
Kristo, esper’ amata?

Anoncisto:
Madon’, perfido venis:
Judas’ la vendon tenis,
tridek denarojn prenis
premio de l’ merkato.

Madono:
Min helpu, Magdalena:
venis novaĵ’ ĉagrena:
estas, laŭ diro jena,
Kristo, la fil’, batata.

Anoncisto:
Virino, help’ necesas:
insulti lin ne ĉesas
oni, sed lin adresas
al juĝo de Pilato.

Madono:
Pilato, ne konsentu,
ke oni lin turmentu,
ĉar pruvojn mi prezentus:
li estas misjuĝata.

Popolo:
Al li la kruco-streĉo:
kiu sin diras reĝo,
agas, laŭ nia leĝo,
kontraŭe de l’ Senato.

Madono:
Li aŭdu, mi esperas:
kaj vi ne plu koleras,
se vi nur konsideras
pri mia kor’ premata.

Anoncisto:
Ŝtelistojn oni tiras,
kiuj kunule iras.

Popolo:
Kiu sin reĝo diras,
estu per dorn’ kronata!

Madono:
Ho filo, filo, filo,
filo, lilia brilo,
ĉu eblas nun konsilo
al mia kor’ ŝirata?

Ho filo, ĝojo sola,
vi restas senparola:
de l’ nutra brust’ konsola
vi tenas vin kaŝata.

Anoncisto:
La kruco jen, Madono:
ĝin portas garnizono,
kie la vera bono
nun estas alfiksata.

Madono:
Ĉu kruc’, vi persekutos
kaj l’ filon ekzekutos?
Kaj kion vi imputos
kontraŭ senpeka stato?

Anoncisto:
Venu, jen kio estas:
la homoj lin malvestas
kaj ili pete gestas,
ke estu li najlata.

Madono:
Ho jes, lin metu nuda,
ke mi lin vidu tuta:
kiel pro l’ bato kruda
li estas sangŝutata!

Anoncisto:
La manon oni kaptas,
ĝin al la kruc’ adaptas,
per najlo fende traktas:

ĝi estas traborata.

Kaj jen la man’ alia
fiksa al kruco fia:
doloro iĝas plia,
ĉar nun duobligata.

Jen fiksa krur’ post kruro
sur ligno de torturo:
ĉiu artikstrukturo
estas en li streĉata.

Madono:
Jen mia plor’ amara:
ho filo, filo kara,
ho filo senkompara,
de kiu mortigata?

Pli bone oni agus,
se oni min trasagus,
ol vin kruele plagus
sur kruco ĉagrenata.

Kristo:
Patrino, ĉu vi ĉea?
Ĝi estas vundo pleja,
ĉar premas min la trea
dolor’ de vi montrata.

Madono:
Mi ploras ja sen ĉeso:
vi, filo, patro, edzo:
filo, kun ĉi krudeco
de kiu, fil’, traktata?

Kristo:
Patrin’, for la lamento;
vi restos por atento
kaj zorgo de la gento
en mond’ de mi savata.

Madono:
Kion, ho fil’, vi diras?
Kunmorti mi deziras:
mi restas, ĝis mi spiras,
nur apud vi kroĉata.

En unu tombo sola,
fil’ de patrino plora,
restos en kun’ dolora
patrin’ kaj fil’ kompata.

Kristo:
Patrin’, dolora amo,
restos en via mano
la plejamat’, Johano:
li estu fil’ nomata.

Johan’, mian patrinon
prenu ĉe vian sinon:
donu konsol-esprimon
al ŝia kor’ ŝirata.

Madono:
Filo, vi estas morta,
filo de la missorta,
filo de la senforta,
ho filo venenata;

blanka kaj ruĝa filo,
ho filo sen similo,
ho fil’, kia helpilo
filo, al mi lasata?

Ho filo blonda, blanka,
filo, vizaĝ’ senmanka,
filo, al vi maldanka
estis la mond’ malŝata.

Ho filo dolĉa, bela,
filo de la sufera,
en manier’ kruela
ho filo mistraktata.

Johano, fil’ alia,
jen mortis frato via!
De l’ profetita fia
tranĉil’ estas borata

kun filo la patrino
en sama mort-destino:
restas en unu fino
patrin’ kun fil’ ligata.

Jacopone da Todi, trad. Enrico Dondi
(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano, 1987, p. 25-32)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *