Eventoj

Kvin Tagoj de Milano

La 18-an de marto 1848 komenciĝis la insurekcio de Milano kontraŭ la aŭstra regado en la Lombarda-Venetia Regno, konata kiel “la kvin Tagoj de Milano” ĉar ĝi daŭris kvin tagojn (de la 18-a ĝis la 22-a de marto).
it.wikipedia.org/wiki/Cinque_giornate_di_Milano
(Ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto).
La insurekcio de Milano enŝoviĝis en vicon da popolaj ribeloj, kiuj karakterizis la jaron 1848 en tuta Eŭropo (ne nur en Italio, sed ankaŭ ekzemple en Vieno – kun la eksiĝo de Kanceliero Klemens von Metternich la 17-an de marto, la tagon antaŭ la insurerekcio de Milano – kaj Berlino), tiom ke en la itala lingvo restis la dirmaniero “fare un quarantotto” (fari kvardekokan) por signifi “fari grandan tumulton”.
Dum akraj bataloj la popolo starigis en la stratoj ĉirkaŭ 1.700 barikadojn, utiligante ĉiun ajn materialon je dispono; krome, ĝi prisemis la stratojn per feraĵoj kaj vitreroj por malhelpi la agadon de kavalerianoj; sed komence la pafarmiloj je dispono estis tiom malmultaj, ke estis uzataj ankaŭ tiuj ekspoziciitaj en muzeoj, kaj ili estis konfiditaj nur al la pli spertaj pafistoj (nur ĉe la fino de la kvin tagoj la ribelintoj povis ekpreni la armilojn forlasitajn de la retretantaj aŭstroj); estis fabrikitaj aerbalonoj por sendi mesaĝojn ekster la sieĝatan urbon; estis starigitaj vidstarantoj sur turoj kaj sonorilejoj; la “Martinitt” (infanoj de la orfejo de Sankta Marteno) estis utiligitaj kiel kurieraj stafetoj.
La milanaj mortintoj estis 141, precipe ĉar la aŭstraj soldatoj pafadis sur la homamason el la tegmento de la Katedralo (ĉi tiu afero estas memorigita, kaj peze kritikita, en la libro de la aŭstra baronino laŭ bohema deveno Bertha von Suttner, Nobel-Premiitino por Paco en 1905, “Die Waffen nieder!”, tradukita al la itala kun la titolo “Giù le armi!”, kaj al Esperanto (de Armand Caumont) kun la titolo “For la batalilojn”). web.archive.org/web/20060131090056/http://82.182.30.179/inko/108-9.pdf
Fine, la aŭstra garnizono, konsistanta el minimume 18.000 soldatoj sub la komando de la okdekdujara Josef Radetzky, forlasis la urbon, retretante en la fortikaĵojn de la tiel tirita “Kvarlatero” (Peschiera del Garda, Mantovo, Legnago kaj Verono), dum la 23-an de marto (la tagon post la venka fino de la popola insurekcio) la armeo de la Savoja Regno de Sardinio transpasis la landliman riveron Tiĉino helpe al la provizora Registaro starigita en Milano.
Ĝi estis la unua milito por la itala sendependeco, kiu post epizodoj de braveco (aparte, en Goito, Pastrengo, Curtatone kaj Montanara)

Adiaŭ belulino


finiĝis per la peza Savoja malvenko de Custoza, kaj la denova eniro de la aŭstroj en Milanon la 5-an de aŭgusto 1848.
La malsukceso en la milito ŝuldiĝis, krom al strikte militaj kialoj, al la hezitemo de la Savoja Reĝo Carlo Alberto, kaj al la internaj malkonkordoj, ĉar multaj lombardoj tute ne ŝatis transiri de la aŭstra regado al tiu Savoja, subigante Milanon al Torino; krome, estis kontraŭ la interveno de la Reĝo de Sardinio jen la reformismaj demokratoj (estrataj de Carlo Cattaneo) jen la respublikanoj sekvantoj de Giuseppe Mazzini, kaj estis favoraj nur la nobeloj, kiuj eble esperis pli bone konservi siajn privilegiojn en monarkia reĝimo.
Mi aldonas unu el la italaj filatelaj folietoj de 2011, laŭ skizo de Gaetano Ieluzzo, en la serio “La Protagonistoj de la Unueco de Italio”; ĝi prezentas portreton de Carlo Cattaneo, tiritan el litografaĵo de N. Amiotti datiĝanta de la fino de la 19-a jarcento (Romo, Centra Muzeo pri la Releviĝo), kune kun detalo de la litografaĵo de M. Dovera “Memoraĵo pri la 5 tagoj 1848 ĉe Pordo Vittoria” (Romo, Centra Muzeo pri la Releviĝo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *