Homoj

Salvatore Di Giacomo

La 12-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1860) de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934),
it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo
konata ĉefe kiel aŭtoro de la vortoj de kelkaj el la plej famaj kanzonoj de la napola repertuaro, kvankam la koncernato pliŝatis esti memorigata prefere pro la poeziaĵoj kaj la teatraĵo “Assunta Spina”.
Jam plurfoje mi parolis pri li.

Piano dum nokto

Salvatore Di Giacomo (Catarì)

Estis en majo


Hodiaŭ mi prezentas (en napola dialekto, kaj en unu el la du tradukoj al Esperanto) lian plej faman kanzonon, “Marechiare” (Marekjaro), kiu prikantas belegan lokon ĉe la maro de Napolo (la nomo signifas “Klara Maro”). La kanzono havas kuriozan historion, ligitan kun prikantita “fenestreto”, ornamita per parfuma florpoto el diantoj (aldone, la tradicia bildo).
Mi tradukas el la volumo “Storia della canzone napoletana” (Historio de la napola kanzono) de Vittorio Paliotti, Ricordi, Milano, 1958, p. 27-28:
“Napolo solenis, en 1954, la dudekan datrevenon de la morto de Salvatore Di Giacomo, ĝia plej granda poeto, en maniero minimume neatendita: ni povus diri, inverse, kaj laŭ la napola stilo: redonante la originan nomon (“Marechiaro”) al la malsuprenira vojo, kiu post la morto de la poeto estis alpreninta lian nomon.
En realo, Di Giacomo ofte malbenis la momenton, kiam li estis verkinta “Marechiare” ĉar ĝi, fariĝinte tre populara, preskaŭ internacia, igis, ke oni nomis lin “tiu de Marechiare”, starigante eminentan sencon, kiu ĝenis lin. Iam li diris: “Marechiare estos mia funebra marŝo”. Ĝi volis esti troigo, sed ĉe lia funebraĵo la muzikistaro ludis ĝuste “Marechiare”.
Cetere, Di Giacomo verkis tiujn versojn – ornamitajn poste de Francesco Paolo Tosti per melodio klara kaj travidebla, kun malofta kaj perfekta efiko tipa de artisto kaj kun surpriza simpleco de rimedoj – por la eldonisto Ricordi, neniam estinte en Marekjaro. Eble li verkis ilin en angulo de Kafejo Gambrinus, fumante cigaron kaj trinketante glaseton de likvoro; kaj li imagis ke tie, sur la mirinda rifo, el fenestro plibeligita per dianta florporto, ekaperas knabino nomata Carolina (Karolino):
Ĉe Marekjaro fenestro ridetas,
al ĝi turniĝas mia korsopiro;
la parfuma dianto tie vegetas,
sube maro murmuras je zefiro.
Ĉe Marekjaro fenestro ridetas.
Sed tiam, en 1886, ni tion ripetas, Di Giacomo ne jam estis en Marekjaro. Tien li iris post longa tempo, kiel li mem rakontis, nur por akompani studentinon de Kembriĝo: “En aprila tago, malgranda velŝipeto portis min unuafoje tien, al tiuj marbordoj, kiujn mi senkone estis prikantinta kaj laŭdeginta”. Tiel Di Giacomo ekvidis, ke en Marekjaro estas gastejo, estas ĉarmeta fenestro plibeligita per diantoj, kaj la kelnerino – imagu! nomiĝas Carolina, jes tiel. La gastejestro, aŭtoro de ĉi tiu komerca kaj kuirarta «teatraĵo», servoprete alproksimiĝis al la klientoj, kaj, ne rekonante Di Giacomo, diris: «Iun tagon la poeto venis ĉi tien tagmanĝi, vidis la fenestron, vidis la diantojn, vidis Karolinon, kaj metis ĉion en la kanzonon». Di Giacomo ridegis.


MARECHIARE
versi di Salvatore Di Giacomo – musica di Francesco Paolo Tosti
www.youtube.com/watch?v=-7vuUL3l4ew (Roberto Murolo)
www.youtube.com/watch?v=gjE7yUBDw_w (Tito Schipa)
I
Quanno sponta la luna a Marechiare
pure li pisce nce fanno l’ammore,
se revotano ll’onne de lu mare
pe la priezza cagneno culore,
quanno sponta la luna a Marechiare.

A Marechiare nce sta ‘na fenesta,
‘a passione mia nce tuzzulea
‘nu carofano addora int’a ‘na testa,
passa l’acqua pe’ sotto, e murmulea:
a Marechiare nce sta ‘na fenesta.

II
Chi dice ca li stelle so’ lucente
nun sape st’uocchie ca tu tiene nfronte,
sti ddoie stelle li saccio io sulamente,
dint’a lu core ne tengo li pponte…
Ci dice ca li stelle so’ lucente?

Scetate, Carulì, ca l’aria è doce;
quanno maie tanto tiempo aggio aspettato?
P’accumpagnà li suone cu la voce
stasera ‘na chitarra aggio purtato…
Scetate, Carulì, ca l’aria è doce!

°°°°°

MAREKJARO
Vortoj de Salvatore Di Giacomo – muziko de Francesco Paolo Tosti
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#MAREKJARO

Kiam brilas la lun’ ĉe Marekjaro
eĉ por la fiŝoj estas ama horo;
renversiĝas la ondoj de la maro
kaj pro la ĝoj’ ŝanĝiĝas je koloro,
kiam brilas la lun’ ĉe Marekjaro.

Ĉe Marekjaro fenestro ridetas,
al ĝi turniĝas mia korsopiro;
la parfuma dianto tie vegetas,
sube maro murmuras je zefiro.
Ĉe Marekjaro fenestro ridetas.

Kiu laŭdas stellumon de l’ ĉielo,
neniam vidis vian okulbrilon;
nur min trafis la flam’ de viaj steloj
kaj en la kor’ mi sentas la pikilojn!
Kiu laŭdas stellumon de l’ ĉielo?

Veku vin, Karolin’, l’ aero dolĉas;
baldaŭ ĉesigu mian longan staron.
Nuna vespero tiel ĉarme sorĉas,
ke mi, por kanti, portis la gitaron.
Veku vin, Karolin’, l’ aero dolĉas!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *