Homoj

Cyrano de Bergerac

La 6-a de marto estas la kvarcentjara datreveno de la naskiĝo de la franca verkisto Savinien Cyrano de Bergerac (1619-1655), konata kiel Cyrano de Bergerac, en Esperanto kaj en la itala kiel Cirano.
eo.wikipedia.org/wiki/Cyrano_de_Bergerac
Pli ol pro siaj romanoj, konsiderataj pioniroj de la sciencfikcia literaturo (“L’autre monde, ou Les États et Empires de la Lune” – La alia mondo, aŭ La Ŝtatoj kaj Imperioj de la Luno, kaj “L’histoire comique des États du Soleil”- La komika historio de la Ŝtatoj de la Suno), Cirano estas fama ĉar li inspiris, en 1897, la teatraĵon “Cyrano de Bergerac” de Edmond Rostand.
eo.wikipedia.org/wiki/Edmond_Rostand
En la popola imagaro, la figuro de Cirano estas memorigata (krom pro la nekonformismaj kaj senmitigaj sintenoj, kiuj igis kelkajn konsideri lin martiro de libera penso, aliajn libermora sentaŭgulo) pro trio aferoj:
– lia longa nazo;
– lia lerteco kiel skermisto;
– unu eldiraĵo de la komedio de Rostand: “Qu’est-ce qu’un baiser? Une apostrophe rose entre les mots je t’aime”- Kio estas kiso? Rozkolora apostrofo inter la vortoj mi vin amas).

Kiso


Malmultaj, kontraŭe, scias, ke je la komedio de Cirano “Le Pédant joué” (La pedanto mokita) abundege ĉerpis Moliero (Molière) por “Les Fourberies de Scapin” (La friponaĵoj de Skapeno), “Dom Juan” (Donjuano) kaj “L’avare” (La avarulo).
Ĵuse (1996), inspirigis al la figuro de Cirano la itala kantaŭtoro Francesco Guccini,
eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Guccini
en la kanzono titolita ĝuste “Cirano” (kiun mi transskribas en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto), kritiko de la senforma ŝafaro de la konformismuloj kaj profitemuloj.
Du kuriozaĵoj:
– Cyrano ne estis la antaŭnomo, sed la familia nomo, al kiu aldoniĝis “de Bergerac”, el la nomo de la loko (en la zono de Yvelines, Île-de-France), kie la familio de la verkisto posedis bienon;
– la urbo Bergerac en Dordogne (Gascogne/ Gaskonio), tamen, ekspluatas la samnomecon por turismaj celoj, kaj eĉ starigis “monumenton al Cirano”.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1997, laŭ skizo de Guy Coda kaj Serge Hochain, kun la bildo de Cirano.


CIRANO
(Francesco Guccini – Giancarlo Bigazzi – Beppe Dati)

Venite pure avanti, voi con il naso corto,
signori imbellettati, io più non vi sopporto,
infilerò la penna ben dentro al vostro orgoglio
perché con questa spada vi uccido quando voglio.

Venite pure avanti poeti sgangherati,
inutili cantanti di giorni sciagurati,
buffoni che campate di versi senza forza
avrete soldi e gloria, ma non avete scorza;
godetevi il successo, godete finché dura,
che il pubblico è ammaestrato e non vi fa paura
e andate chissà dove per non pagar le tasse
col ghigno e l’ignoranza dei primi della classe.
Io sono solo un povero cadetto di Guascogna,
però non la sopporto la gente che non sogna.
Gli orpelli? L’arrivismo? All’amo non abbocco
e al fin della licenza io non perdono e tocco,
io non perdono, non perdono e tocco!

Facciamola finita, venite tutti avanti
nuovi protagonisti, politici rampanti,
venite portaborse, ruffiani e mezze calze,
feroci conduttori di trasmissioni false
che avete spesso fatto del qualunquismo un’arte,
coraggio liberisti, buttate giù le carte
tanto ci sarà sempre chi pagherà le spese
in questo benedetto, assurdo bel paese.
Non me ne frega niente se anch’io sono sbagliato,
spiacere è il mio piacere, io amo essere odiato;
coi furbi e i prepotenti da sempre mi balocco
e al fin della licenza io non perdono e tocco,
io non perdono, non perdono e tocco!

Ma quando sono solo con questo naso al piede
che almeno di mezz’ora da sempre mi precede
si spegne la mia rabbia e ricordo con dolore
che a me è quasi proibito il sogno di un amore;
non so quante ne ho amate, non so quante ne ho avute,
per colpa o per destino le donne le ho perdute
e quando sento il peso d’essere sempre solo
mi chiudo in casa e scrivo e scrivendo mi consolo,
ma dentro di me sento che il grande amore esiste,
amo senza peccato, amo, ma sono triste
perché Rossana è bella, siamo così diversi,
a parlarle non riesco: le parlerò coi versi, le parlerò coi versi…

Venite gente vuota, facciamola finita,
voi preti che vendete a tutti un’altra vita;
se c’è, come voi dite, un Dio nell’infinito,
guardatevi nel cuore, l’avete già tradito
e voi materialisti, col vostro chiodo fisso,
che Dio è morto e l’uomo è solo in questo abisso,
le verità cercate per terra, da maiali,
tenetevi le ghiande, lasciatemi le ali;
tornate a casa nani, levatevi davanti
per la mia rabbia enorme mi servono giganti.
Ai dogmi e ai pregiudizi da sempre non abbocco
e al fin della licenza io non perdono e tocco,
io non perdono, non perdono e tocco!

Io tocco i miei nemici col naso e con la spada,
ma in questa vita oggi non trovo più la strada.
Non voglio rassegnarmi ad essere cattivo,
tu sola puoi salvarmi, tu sola e te lo scrivo:
dev’esserci, lo sento, in terra o in cielo un posto
dove non soffriremo e tutto sarà giusto.
Non ridere, ti prego, di queste mie parole,
io sono solo un’ombra e tu, Rossana, il sole,
ma tu, lo so, non ridi, dolcissima signora
ed io non mi nascondo sotto la tua dimora
perché oramai lo sento, non ho sofferto invano,
se mi ami come sono, per sempre tuo, per sempre tuo, per sempre tuo…Cirano.

°°°°°

CIRANO
(Francesco Guccini – Giancarlo Bigazzi – Beppe Dotti, trad. Giuseppe Castelli)

Bonvolu proksimiĝi, al mi bonvolu veni,
sinjoroj mallongnazaj: ne eblas vin elteni!
Mi povas vin mortigi kaj vian malhumilon;
en ĝin mi trafe ŝovos ĉu glavon ĉu skribilon.
Bonvolu proksimiĝi: vi indas nur je moko,
poetoj senutilaj de nia merdepoko,
aĉuloj sinvivtenaj per versoj sen efiko:
ne mankas mon’ kaj gloro, sed mankas la fortiko.
Do ĝuu la sukceson dum via tag’ prospera,
ĉe spektantar’ dresita kaj tute ne danĝera;
kaj flugu eksterlanden por fuĝi de l’ impostoj
kun via rid’ lertula, filistroj ĝis la ostoj…
Kaj mi, mi estas nura kadet’ el Gaskonio,
sed malŝategas homojn sen am’ kaj fantazio;
tre for de la batalo por mon’ kaj pov’ mi kuŝas,
kaj cele de l’ licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Kaj vi, politikistoj, bonvolu proksimiĝi,
vi, novaj ĉefrolantoj kapablaj tre prestiĝi,
alvenu sakportistoj, flatistoj, duonuloj
kaj teleĵurnalistoj, falsistoj sen skrupuloj,
vi, kiuj el ajnismo sukcesis fari arton:
kuraĝu, liberistoj, malkovru vian karton,
ne timu elĉerpiĝon de la voĉdon-viando
en tiu ĉi benita absurda Bela Lando!
Kaj mi prifekas ĉion, eĉ mian propran dramon:
mi ŝatas malŝatiĝi kaj amas la malamon;
malam’ al la ruzuloj en mi de longe puŝas,
kaj cele de l’ licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Kelkfoje, dum mi solas kun monstra nazo mia
alvenas mi je l’ kvara kaj ĝi jam je la tria,
foriras la kolero kaj restas la memoro:
“Am-revi mi ne rajtas”, mi pensas kun doloro.
Mi ne kalkulis kiom da inoj ĉe mi pasis:
ĉu kulpas la destino, ĉu mi, ni nin forlasis;
kaj se tro forte pezas sur mi ĉiama solo,
mi min enŝlosas hejme kaj verkas por konsolo.
Sed sentas mi interne, ke estas granda amo;
mi amas tute pure, sed min bruligas flamo;
Roksana tro malsamas, tro plenas je gracio:
mi provos ekparoli al ŝi per poezio.

Alvenu malplenuloj, sufiĉas jam pri tio,
vi, pastroj, vi, vendistoj de vivo-iluzio:
se vere via Dio ekzistas en senfin’,
rigardu vian koron: vi jam perfidis lin.
Kaj vi, fanatikuloj de la materiismo,
tutcertaj ke ni solas en tiu ĉi abismo,
gustumu viajn glanojn kaj serĉu sur la tero
la veron, kiel porkoj: mi flugas tra l’ aero.
Reiru hejmen, nanoj vivantaj senpasie:
gigantojn mi bezonus, foriru de ĉi tie;
per viaj antaŭjuĝoj kaj dogmoj mi ne fuŝas,
kaj cele de l’ licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Mi tuŝas malamikojn per nazo kaj per glavo,
sed nun mi ne plu trovas la vojon al la savo;
mi ne kapitulacos al la malbon’: mi certas
ke vi min povas savi, kaj tion mi asertas,
ke devas esti loko, ĉiele aŭ surtere,
por vivi en la justo, por vivi sensufere!
Ne ridu pri ĉi tio, tro akrus tia puno:
mi estas kiel ombro, vi estas kiel suno.
Sed certe vi ne ridas, dolĉega sinjorin’,
kaj nun sub via domo mi ne plu kaŝas min.
Ne estis senutila por mi sufero tia;
subskribas mi, Cirano, kaj estos ĉiam via…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *