Homoj

Jean François Champollion

La 4-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1832, je nuraj 42 jaroj) de la franca arkeologo kaj egiptologo Jean François Champollion (1790-1832), dirita Champollion le Jeune (Champollion la Juna) por lin distingi de lia pliaĝa frato Jacques-Joseph Champollion, same arkeologo.
eo.wikipedia.org/wiki/Jean-Fran%C3%A7ois_Champollion
Jean François Champollion estas fama, ĉar kiel unua li deĉifris, en 1822, la egiptajn hieroglifojn, per la ekzameno de la tiel dirita “Rozeta Steleo” aŭ “Rozeta Ŝtono” (en franca lingvo, “stèle de Rosette”, laŭ la franca nomo de la urbo nomata en la araba Rashid, kie la steleo estis hazarde trovita en 1799 de franca soldato, dum la egipta kampanjo de Napoleono Bonaparte).
Temas pri fragmento, kiu entenas edikton promulgitan en Memphis en la jaro 196 a. K. de Faraono Ptolemeo la 5-a, en du lingvoj (malnova egipta kaj malnova greka) kaj tri skriboj (hieroglifa egipta, demotika egipta, greka). La komparo de la tri tekstoj ebligis komenci deĉifri la antikvajn hieroglifojn: postaj trovoj kaj studoj kondukis al ilia plena kompreno.
De 1802, la Rozeta steleo estas konservita en Londono en la Brita Muzeo, pro la malsukceso de la franca milita ekspedicio al Egiptio (1801); ĝi estas depostulata de tri Landoj: Egiptio, Francio kaj Britio.
En figura senco, oni indikas per la nomo “Rozeta steleo” ĉiun ajn elementon, kiu povas havigi komparajn informojn por deĉifri fenomenon; la termino estas utiligita en diversaj kampoj, ne nur en tiu de kompara lingvistiko.
Ekzemple, iuspeca “Cifereca Rozeta steleo” estas la orplakita disko dirita “Golden Record” (Ora Disko), lanĉita en la spacon en 1977 per la sondilo “Voyager 1”, kiu enhavas bildojn kaj sonojn de la Tero (inkluzive de saluto en Esperanto, legita de ambasadoro Ralph Harry: “Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo”).
Saluton al la kosmo
eo.wikipedia.org/wiki/Voyager_1#Ora_disko
“Voyager 1” estas foriĝanta de la suna sistemo; oni kalkulas, ke post 38.000 jaroj ĝi pasos relative “proksime” de la Konstelacio de Malgranda Ursino.
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1972, laŭ skizo de Claude Durrens, kiu prezentas portreton de Champollion, kaj frazon de la Rozeta steleo kun ĝia traduko al la franca (“Ton édifice est durable comme le ciel” – Via konstruaĵo estas daŭrema kiel la ĉielo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *