Homoj

Sholem Aleichem

La 2-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de la ukraina verkisto laŭ juda deveno, migrinta al Usono (kaj mortinta en Novjorko: en lia funebraĵo partoprenis 100.000 personoj), Ŝolem Naumoviĉ Rabinoviĉ (1859-1916), konata per la pseŭdonimo Sholem Aleichem,
eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Colom_Alej%C4%A5em
aŭtoro de humuraj verkoj (noveloj kaj romanoj) en la rusa, en la hebrea kaj en la jida, tradukitaj al multaj lingvoj, inter kiuj Esperanto.
La artista nomo elektita (kiu povas esti skribata ankaŭ Shalom Aleichem, Sholem Aleykhem, kaj en Esperanto Ŝalom Alejĥem aŭ Ŝalom-Aleĥem) signifas en la hebrea “La paco estu kun vi”, kaj estas la saluto kutime interŝanĝata ĉe judoj.
En la kvara volumo de “La Revuo” (Parizo 1909-1910, paĝoj 289-302) estas publikigita lia monologo “Gimnazio” tradukita de L.L. Zamenhof, aperinta ankaŭ en volumo, kaj represita en Tokio en 1988.
Aliaj tradukoj al Esperanto aperis en 1912-1913 en Parizo (“La poto”, en “La Revuo” VII, p. 209-220), kaj en 1923 en Leipzig (“Hebreaj rakontoj”, trad. Isĥak Muĉnik; recenzoj en “Esperanto de UEA” 1923-3, p. 44, “L’Esperanto” 1923-1, p. 31, Literatura Mondo 1924-9, p. 155).
En humura formo, la verkoj de Ŝalom Alejĥem prezentas bildon pri la malfacilaj vivkondiĉoj de la judoj en la rusa socio de la fino de la deknaŭa jarcento.
Fidela al sia sprita temperamento, Sholem Aleichem postlasis nekutiman testamenton, en kiu li petas esti memorigata, en la datreveno de la morto, per gaja kunveno de familianoj kaj geamikoj, dum kiu oni laŭtlegu unu el liaj humuraj rakontoj, “en la lingvo kiun vi plibone komprenas” (pro kio, estus pensebla ankaŭ legado en Esperanto); la kunvenoj daŭras ankoraŭ nun, kaj de kelka tempo ili estas malfermitaj al la publiko.
Mi aldonas ukrainan poŝtmarkon honore al Ŝalom Alejĥem.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *