Homoj

Alvaro Amici

La 21-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la roma kantaŭtoro Alvaro Amici (1936-2003), it.wikipedia.org/wiki/Alvaro_Amici fama interpretinto de romaj kanzonoj. Komence, Alvaro Amici kantadis en la restoracioj kaj surstrate, ĝis li gravuris diskon kun “Stornelli maliziosi” (Malicetaj storneloj), kiu lin konigis al la publiko; sekvis aliaj sukcesaj diskoj, kiuj ebligis… Legu plu Alvaro Amici

Homoj

Beato Angelico

La 18-an de februaro la katolika Eklezio memorigas la italan (toskanan) dominikanan monaĥon Guido di Pietro, konatan kiel Giovanni del Mugello, Giovanni da Fiesole, Fra’ Angelico, Beato Angelico (1395-1455), eo.wikipedia.org/wiki/Fra_Angelico aŭtoron de delikataj pentraĵoj gastigitaj en la Muzeoj de la tuta mondo, kaj aparte faman pro la freskoj en la dominikana Monaĥejo de Sankta Marko… Legu plu Beato Angelico

Homoj

Giosuè Carducci

La 16-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la itala (toskana) poeto kaj literaturisto Giosuè Carducci (1835-1907), eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci Nobelpremiito pri Literaturo en 1906 kun jena motivigo: “ne nur konsidere de la profundeco de liaj instruoj kaj kritikaj esploroj, sed precipe kiel tributo al la krea energio, al la freŝeco de… Legu plu Giosuè Carducci

Homoj

Louise Labé

La 15-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1566) de la franca poetino Louise Labé (1524-1566). it.wikipedia.org/wiki/Louise_Lab%C3%A9 (Ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto). La persono vere ekzistis, kaj fariĝis fama pro sia beleco, pro sia malĉasta vivo, kaj pro la nekonformisma kaj feminista karaktero; oni diskutas, ĉu ŝi ankaŭ estas… Legu plu Louise Labé