Objektoj · Homoj

Nigra tamburado

La 26-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1878) de Edoardo Nicolardi (1878-1954)
it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Nicolardi
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
kies nomo estas probable nekonata de la publiko, sed kiu estas la aŭtoro de la vortoj de du famegaj napolaj kanzonoj: “Voce ‘e notte – Elnokta voĉo” kaj “Tammurriata nera – Nigra tamburado”
Pri “Voce ‘e notte” mi jam parolis la 2-an de februaro 2018;

Edoardo Nicolardi


hodiaŭ mi parolos pri “Tammurriata nera”, kanzono de la tempo (1943-1945) kiam la aliancanaj trupoj (aparte, afrik-usonaj), trairante Napolon, postlasis ioman kvanton da infanoj kun haŭto nedubeble nigra.
En la kanzono, kiu havas viglegan ritmon kaj prezentas rimarkindajn tradukajn malfacilaĵon (cetere, brile superitajn), iuspeca koruso de klaĉulinoj substrekas ke, eĉ se la patrino serĉas pretekstojn kaj donas tipe napolajn nomojn al la filo, la infano estas sendiskute nigra

Oni devas precizigi, tamen, ke esence la kanzono estas nek mokaĵo nek kondamno; kontraŭe, ĝi montras la humanecon de la napola popolo, ĉar ĝi konkludas ke infano devas esti ĉiam akceptata, sen subtilaĉi (“vi ensemas grenon, greno elas, ĝi belas aŭ malbelas sed nur grenon ter’ elpelas”).
Kuriozaĵo, kiun oni ne atendus: la muziko estas de E.A. Mario (pseŭdonimo de Giovanni Ermete Gaeta), aŭtoro de aliaj famegaj, “seriozaj” komponaĵoj, inter kiuj la “Canzone del Piave” – iuspeca dua nacia himno,

Caporetto-Kobarid


kaj “Santa Lucia luntana”, pri kiu mi parolos en alia okazo.
Klarigo: Nicolardi kaj Gaeta estis kun-bogepatroj (filino de Nicolardi edziniĝis al filo de Gaeta).
Mi transskribas la tekston de “Tammurriata nera”, en napola dialekto kaj en unu el la du tradukoj al Esperanto, tiu de Nicolino Rossi.
Mi aldonas la partitituron.


TAMMURRIATA NERA
Nicolardi – E. A. Mario

I
Io nun capisco, ê vvote, che succede…
e chello ca se vede,
nun se crede! nun se crede!

E’ nato nu criaturo niro, niro…
e ‘a mamma ‘o chiamma Giro,
sissignore, ‘o chiamma Giro…

Séh! gira e vota, séh…
Séh! vota e gira, séh…

Ca tu ‘o chiamme Ciccio o ‘Ntuono,
ca tu ‘o chiamme Peppe o Giro,
chillo, o fatto, è niro, niro,
niro, niro comm’a che!…

II
‘O contano ‘e ccummare chist’affare:
“Sti fatte nun só’ rare,
se ne contano a migliara!

A ‘e vvote basta sulo na guardata,
e ‘a femmena è restata,
sott”a botta, ‘mpressiunata…”

Séh! na guardata, séh…
Séh! na ‘mpressione, séh…

Va’ truvanno mo chi è stato
ch’ha cugliuto buono ‘o tiro:
chillo, ‘o fatto, è niro, niro,
niro, niro comm’a che!…

III
Ha ditto ‘o parulano: “Embè parlammo,
pecché, si raggiunammo,
chistu fatto nce ‘o spiegammo!

Addó’ pastíne ‘o ggrano, ‘o ggrano cresce…
riesce o nun riesce,
sempe è grano chello ch’esce!”

Mé’, dillo a mamma, mé’…
Mé’, dillo pure a me…

Ca tu ‘o chiamme Ciccio o ‘Ntuono,
ca tu ‘o chiamme Peppe o Giro,
chillo…’o ninno, è niro, niro,
niro, niro comm’a che!…

°°°°°

TAMBURADO NIGRA
(Tammurriata nera)
Nicolardi – E. A. Mario
trad. Nicolino Rossi

Mi ne komprenas foje pri gravedo
kaj ĉe l’ unua vido
mankas kredo, mankas kredo.
Naskiĝis infaneto, nigra viro
lin panjo nomas Giro,
jes sinjor’, lin nomas Giro.
Ve! Giru, turnu, ve!
Ve! Turnu, ĝiru, ve!
ke vi nomas lin Antono,
ke vi nomas Peĉjo, Giro,
li naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!

Klarigas la mastrinoj kun sincero
ne raras ĉi afero,
mil da kazoj sen mistero!
Sufiĉis al virino flamrigardo
kaj ŝi restis sorĉita
sub la frapo de amardo.
Ve! Flamrigardo, ve!
Ve! Nur alsorĉo, ve!
Trovu vi la sagpafanton
kiu trafis per deziro,
ja naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!

Kaj diris la kampul’ ni do parolu,
rezone ni ne solu,
klarigado ĉiam rolu.
Jen, kie gren’ semiĝas, greno sprosas,
sukcesas ĝi aŭ fuŝas,
daŭre gren’ sur tero flosas.
Ve! Prisemado, ve!
Ve, al mi diru, ve!
Trovu vi la sagpafanton
kiu trafis per deziro,
ja naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *