Homoj

Fryderyk Chopin

La 22-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1810) de la pola komponisto kaj pianisto Fryderyk Franciszek Chopin (1810-1849), pli konata per la francigita nomo Frédéric François Chopin (en Esperanto, Frederiko Ŝopeno)
eo.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A9d%C3%A9ric_Chopin
Mi jam parolis pri li la 17-an de oktobro 2017, okaze de la datreveno de lia morto.

Fryderyk Chopin


Hodiaŭ mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo aperinta en la revuo “Esperanto de UEA” 1960-4, p. 103, okaze de la Jaro de Chopin pro la 150-a datreveno de lia naskiĝo.
Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la porokazaj polaj poŝtmarkoj de 1960.


(Segue traduzione in italiano)

CIVITANO DE L’ MONDO

“Laŭ naskiĝo – varsoviano, laŭ koro – polo, laŭ talento – civitano de l’ mondo”.
Kamil Cyprian Norwid (fama pola poeto, 1821-1883)

Tiu ĉi frazo verdire entenas la tutan homan, artan kaj historian veron pri la vivo de homo kaj pri la krea verko de Frederik Chopin. Laŭ naskiĝo varsoviano, laŭ koro polo, Frederik Chopin fariĝis en la daŭro de 150 jaroj depost sia naskiĝo unu el la grandaj kaj plej veraj civitanoj de la tuta mondo. Al la propra patrujo li transdonis la grandiozon de sia muzika genio, kaj al la mondo la tutan polecon de sia muziko kaj ĝian nerezisteblan belecon. En la historio de la monda muziko li estas unu el la plej grandaj romantikistoj, en la historio de la pola arto li plenumis la rolon de tiu kreinto, kiu plej bone komplete kaj plej riĉe scipovis transdoni kiel propraĵon al la homaro la torenton de pola muzika imago.         La muziko de Chopin fakte ne bezonas jubileojn, nek propagandon. Ĝi mem propagandas sin kun sufiĉa forto per propraj valoroj. La Chopin-Jaro havas tamen la celon substreki tiun ĉi plej esencan trajton, kiun tiu muziko plenumas – tiun civitanecon de l’ mondo, la kapablon transpasi ĉiujn limojn kaj trastreki ĉiujn diferencojn inter la homoj komprenantaj ĝian belecon.
Walerian W. Włodarczyk (Esperanto de UEA 1960-4, p. 103)

°°°°°
(Traduzione):
CITTADINO DEL MONDO
“Rodem Warszawianin,
sercem Polak,
a talentem świata obywatel”.

“Per nascita – cittadino di Varsavia,
per cuore – polacco,
e per talento – cittadino del mondo”.
Kamil Cyprian Norwid (famoso poeta polacco, 1821-1883)

Questa frase davvero contiene tutta la verità umana, artistica e storica sulla vita dell’uomo e sull’opera creativa di Frederik Chopin. Per nascita varsaviano, per cuore polacco, Frederik Chopin è diventato, nei 150 anni dalla nascita, uno dei più grandi e genuini cittadini di tutto il mondo. Alla sua patria ha trasmesso la grandiosità del suo genio musicale, e al mondo tutto il carattere polacco della sua musica e la sua irresistibile bellezza. Nella storia della musica mondiale è uno dei più grandi romantici, nella storia dell’arte polacca ha avuto il ruolo del creatore che nel modo migliore, completo e ricco ha saputo trasmettere all’umanità il torrente dell’immaginazione musicale polacca.
La musica di Chopin in realtà non ha bisogno di giubilei, né di propaganda. Si propaganda da sé con sufficiente forza mediante i propri valori. L’anno di Chopin ha tuttavia lo scopo di sottolineare il tratto più essenziale di quella musica, il fatto di essere cittadina del mondo, la capacità di oltrepassare ogni confine e cancellare ogni differenza tra coloro che ne intendono la bellezza.
Walerian W. Włodarczyk (Esperanto de UEA 1960-4, p. 103)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *