Homoj

Louise Labé

La 15-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1566) de la franca poetino Louise Labé (1524-1566).
it.wikipedia.org/wiki/Louise_Lab%C3%A9
(Ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
La persono vere ekzistis, kaj fariĝis fama pro sia beleco, pro sia malĉasta vivo, kaj pro la nekonformisma kaj feminista karaktero; oni diskutas, ĉu ŝi ankaŭ estas la aŭtorino de la verkoj cirkulantaj kun ŝia nomo, aŭ temas pri literatura fikcio, estigita de la vera (nekonata) aùtoro.
Al Louise Labé estas atribuitaj jenaj verkoj:
– la “Débat de Folie et d’Amour” (Debato de Malsaĝo kaj de Amo);
– 3 elegioj;
– 24 Sonetoj (Les vingt-quatre sonnets).
La 24 Sonetoj estis tradukitaj al Esperanto (kun la titolo “La dudek kvar sonetoj”) de Wilhelm Theodor Oeste; la traduko estis publikigita de Eldonejo Plejado (Lina Gabrielli), Ascoli Piceno, 1975. Malfavora recenzo, de Kris Long, aperis en “Beletra Almanako” n. 7; reklamo, en “L’Esperanto” 1975-11, p. 16.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 2016, laŭ skizo de Eloïse Oddos kaj Line Filhon, pro la 450-a datreveno de la morto de Louise Labé (en la dua ebeno, la Katedralo de Sankta Johano en Liono, naskiĝurbo de la poetino).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *