Homoj

Georges Simenon

La 13-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1903) de la franclingva belga verkisto Georges Simenon (1903-1989).
eo.wikipedia.org/wiki/Georges_Simenon
Aŭtoro (jen per sia nomo, jen per pluraj pseŭdonimoj) de centoj da volumoj diversĝenraj, tradukitaj al pli ol kvindek lingvoj (inkluzive de Esperanto), Simenon estas fama precipe ĉar li kreis, en siaj policaj rakontoj, la figuron de la polica Komisaro Jules Maigret.
La kritikistoj ne samopinias pri li: apud tiuj, kiuj laŭdas lin pro la atentokaptaj intrigoj kaj la akrevidaj psikologiaj analizoj, estas tiuj, kiuj ne aprezas la popoltipajn temojn kaj stilon; ĉiel ajn, fakto estas, ke Simenon estas la triaranga franclingva verkisto el ĉiuj epokoj koncerne nombron de tradukoj, post Jules Verne kaj Alexandre Dumas patro.
Simenon havis tre nestabilan vivon: naskiĝinte en Belgio, mortinte en Svislando, li ŝanĝis 33 fojojn sian restadejon (en Belgio, Francio, Kanado, Usono kaj Svislando), tiom ke en 1994 li estis memorigita per poŝtmarko kune eldonita de Belgio, Francio kaj Svislando, ĉar ĉiu el tiuj Landoj rajtis konsideri lin sia civitano.
Mi listigas la verkojn de Simenon tradukitajn al Esperanto, kaj aldonas:
– la menciitan poŝtmarkon de 1994, laŭ skizo de Jean-Paul Véret-Lemarinier kaj Claude Andreotto el desegnaĵo de Désiré Roegiest; sur la dua ebeno, oni vidas la “quai des Orfèvres” en Parizo, kie Komisaro Maigret havis sian oficejon;
– la kovrilojn de kelkaj el la verkoj de Simenon tradukitaj al Esperanto.


Verkoj de Georges Simenon tradukitaj al Esperanto
Opere di Georges Simenon rradotte in Esperanto

– “Antaŭ ni staras la infano” (Infanoj ne konas limojn), Sam Waagenaar, Utrecht, 1961, p.23-26;
– “Maigret hésite” (Maigret hezitas), trad. Daniel Luez, Jekaterinburg, Sezonoj, 1999;
– “Maigret et la vieille dame” (Maigret kaj la maljuna damo), trad. Daniel Luez, Kaliningrad, Sezonoj, 2002;
– “L’ami d’enfance” (Amiko el la junaĝo de Maigret), trad. Daniel Luez, Kaliningrad, Sezonoj, 2004;
– “Le chien jaune” (La flava hundo), trad. Daniel Luez, Kaliningrad, Sezonoj, 2007;
– “Maigret se trompe” (Maigret eraras), trad. Daniel Luez, Kaliningrad, Sezonoj, 2009.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *