Homoj

Sankta Eŭlalia

La 12-a de februaro estas la pinto de unu semajno da popolaj festoj, en la kataluna urbo Barcelono (Hispanio), honore al Sankta Eŭlalia, nomata ankaù Olalla, Eulàlia, Eulalia, Eulalie (290-303).
it.wikipedia.org/wiki/Eulalia_di_Barcellona
ca.wikipedia.org/wiki/Eul%C3%A0lia_de_Barcelona
es.wikipedia.org/wiki/Eulalia_de_Barcelona
(Ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
Laŭ tradicio, pri kies historieco oni diskutas, la junega Eŭlalia (nur dektrijara) estis martirigita en 303, ĉar ŝi rifuzis oferi al la paganaj dioj; ŝi trapasis kruelegajn turmentojn: oni dehakis ŝiajn manojn kaj mamojn, oni ĵetis ŝin en la flamojn (kiuj tamen ne difektis ŝian korpon), oni enfermis ŝin en barelon plenan je najloj, kiun poste oni rulis laŭ malsuprenira vojo (kiu hodiaŭ nomiĝas “Baixada de Santa Eulàlia” – Malsuprenira vojo de Sankta Eŭlalia), oni krucumis ŝin sur ikso-forma kruco, kaj fine oni ŝin senkapigis.
Oni rakontas, ke ĉe la fino de la martirigo, el ŝia brusto ekflugis kolombo, simbolo de ŝia animo.
Pri ĉi ĉio estas literatura spuro:
– en manuskripto proksimume de la jaro 880, probable la plej malnova dokumento pri la franca lingvo: la “Séquence ou Cantilène de Sainte Eulalie (Sekvenco aŭ Kantileno de Sankta Eŭlalia),
it.wikipedia.org/wiki/Sequenza_di_Sant%27Eulalia
fr.wikipedia.org/wiki/S%C3%A9quence_de_sainte_Eulalie
ritma komponaĵo por gregoria ĉanto, pri kiu mi parolos en alia okazo;
– en poeziaĵo (“Martirio de Santa Olalla” – Martirigo de Sankta Eŭlalia) de Federico García Lorca, kiun mi transskribas en la hispana, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.
La du tesktoj ŝajne rilatas al alia Sankta Eŭlalia, tiu de Merido; sed probable la Sanktulino de Barcelono kaj tiu de Merido estas la sama persono (multegaj detaloj koincidas).
Mi aldonas bildon pri la Katedralo de Barcelono, kie kuŝas la restaĵoj de Sankta Eŭlalia, retrovitaj en 878, post kiam ili estis kaŝitaj en 713 pro la islama invado.


MARTIRIO DE SANTA OLALLA

I
PANORAMA DE MÉRIDA

Por la calle brinca y corre
caballo de larga cola,
mientras juegan o dormitan
viejos soldados de Roma.
Medio monte de Minervas
abre sus brazos sin hojas.
Agua en vilo redoraba
las aristas de las rocas.
Noche de torsos yacentes
y estrellas de nariz rota
aguarda grietas del alba
para derrumbarse toda.
De cuando en cuando sonaban
blasfemias de cresta roja.
Al gemir, la santa niña
quiebra el cristal de las copas.
La rueda afila cuchillos
y garfios de aguda comba:
Brama el toro de los yunques,
y Mérida se corona
de nardos casi despiertos
y tallos de zarzamora.

II
EL MARTIRIO

Flora desnuda se sube
por escalerillas de agua.
El Cónsul pide bandeja
para los senos de Olalla.
Un chorro de venas verdes
le brota de la garganta.
Su sexo tiembla enredado
como un pájaro en las zarzas.
Por el suelo, ya sin norma,
brincan sus manos cortadas
que aún pueden cruzarse en tenue
oración decapitada.
Por los rojos agujeros
donde sus pechos estaban
se ven cielos diminutos
y arroyos de leche blanca.
Mil arbolillos de sangre
le cubren toda la espalda
y oponen húmedos troncos
al bisturí de las llamas.
Centuriones amarillos
de carne gris, desvelada,
llegan al cielo sonando
sus armaduras de plata.
Y mientras vibra confusa
pasión de crines y espadas,
el Cónsul porta en bandeja
senos ahumados de Olalla.

III
INFIERNO Y GLORIA

Nieve ondulada reposa.
Olalla pende del árbol.
Su desnudo de carbón
tizna los aires helados.
Noche tirante reluce.
Olalla muerta en el árbol.
Tinteros de las ciudades
vuelcan la tinta despacio.
Negros maniquíes de sastre
cubren la nieve del campo
en largas filas que gimen
su silencio mutilado.
Nieve partida comienza.
Olalla blanca en el árbol.
Escuadras de níquel juntan
los picos en su costado.

Una custodia reluce
sobre los cielos quemados
entre gargantas de arroyo
y ruiseñores en ramos.
¡Saltan vidrios de colores!
Olalla blanca en lo blanco.
Ángeles y serafines
dicen: Santo, Santo, Santo.

Federico García Lorca

°°°°°

MARTIRIO DI SANTA EULALIA

1
PANORAMA DI MERIDA

Sulla strada salta e corre
cavallo di lunga coda,
mentre giuocano o sonnecchiano
vecchi soldati di Roma.
Una selva di Minerve
apre mille braccia senza foglie.
Acqua sospesa indorava
le creste delle rocce.
Notte di torsi giacenti
e stelle dal naso rotto,
attende crepe dell’alba
per diruparsi tutta.
Di tanto in tanto sonavano
bestemmie dalla cresta rossa.
Nel gemere, la santa bambina
spezza il cristallo delle coppe.
La ruota affila coltelli
e uncini di curva acuta.
Mugghia il toro delle incudini
e Mérida s’incorona
di tuberose quasi sveglie
e di gambi di more.

2
IL MARTIRIO

Flora nuda sale
piccole scale d’acqua.
Il console chiede un vassoio
per i seni d’Eulalia.
Un fiotto di vene verdi
sboccia dalla sua gola.
Il suo sesso trema impigliato
come un uccello nei rovi.
Per terra, ormai senza guida,
saltano le sue mani tagliate,
che ancora possono incrociarsi
in tenue preghiera decapitata.
Dai rossi buchi
dov’erano i suoi seni
si vedono cieli minuscoli
e ruscelli di latte bianco.
Mille alberetti di sangue
le coprono tutta la schiena
e oppongono umidi tronchi
al bisturi delle fiamme.
Centurioni gialli
di carne grigia, insonne,
giungono al cielo sbattendo
le loro armature d’argento.
E mentre vibra confusa
passione di crini e spade,
il console porta sul vassoio
i seni bruciati d’Eulalia.

3
INFERNO E GLORIA

Neve ondulata riposa.
Eulalia pende dall’albero.
Il suo nudo di carbone
annera i venti gelati.
Notte tesa risplende.
Eulalia morta sull’albero.
Calamai delle città
versano lenti l’inchiostro.
Neri manichini da sarto
coprono la neve del campo
in lunghe file gementi
il mutilato silenzio.
Neve rada incomincia.
Eulalia bianca sull’albero.
Squadre di nichel congiungono
le punte nel suo costato.
*
Un Ostensorio risplende
sopra i cieli bruciati
fra gole di ruscelli
e usignoli sui rami.
Saltano vetri colorati!
Eulalia bianca nel bianco.
Angeli e serafini
dicono: Santo, Santo, Santo.

Federico García Lorca
calliope.freeforumzone.com/discussione.aspx?idd=7927941

°°°°°

MARTIRIGO DE SANTA OLALLA

PANORAMO DE MÉRIDA

Sur la strato salte kuras
virĉeval’ kun longa vosto,
dum monludas aŭ dormetas
olda soldatar’ de Romo.
Duonmonto da Minervaj
streĉas siajn nudajn frondojn.
Akvo nestabila oras
eĝajn randojn de la rokoj.
Nokto kun stel-nazoj noĉaj
kaj kuŝantaj ŝtonotorsoj
por renversi sin komplete
volas tendojn de l’ aŭroro.
De sakrado ruĝakresta
iam tiam venas sonoj.
Ĝemoj de l’ knabino sankta
faras al la glasoj rompojn.
Rado jam akrigas pinton
de tranĉiloj kaj de hokoj.
La ambosa taŭro blekas.
Mérida surmetas kronon
el nardetoj vekiĝantaj
kaj el rubus-branĉaj ŝosoj.

LA MARTIRIGO

Nuda, Flora supreniras
sur la ŝtupetaroj akvaj.
La konsulo petas pleton
por la mamoj de Olalla.
Ŝpruca flu’ el verdaj vejnoj
tra la gorĝo ŝia plaŭdas.
Ŝia sekso tremas krispe
kiel birdo enkrataga.
Ŝiaj manoj dehakitaj
sur la planko dise saltas,
tamen ili povas fari
ian preĝan geston svagan.
En la loko de la mamoj
tra du truoj ruĝaj, larĝaj
ekaperas ĉieletoj
apud rojoj lakte blankaj.
Ŝian tutan dorson kovras
miloj da arbetoj sangaj,
kies humidec’ oponas
al la bisturioj flamaj.
Flavaj centurio-estroj
grizahaŭtaj, dormomankaj,
venas al ĉielo, sonas
inter si kirasoj ŝtalaj.
Kaj dum glavoj kaj kolharoj
vibras en kontuzo granda,
la konsulo portas plete
karbajn mamojn de Olalla.

INFERO KAJ PARADIZO

Ondoforma neĝo dormas.
Pendas de la arb’ Olalla.
La aeron frostan fulgas
ŝia nuda korpo karba.
Brilas nokto disstreĉita.
Mortas en la arb’ Olalla.
El inkujoj de la urboj
sin elverŝas inko lanta.
Nudaj tajlor-manekenoj
nigras sur la neĝo kampa
kaj en longaj vicoj ĝemas
sian kriplan muton staran.
Disa neĝo komenciĝas.
Blankas en la arb’ Olalla.
En torako ŝia pike
ŝtal-ortiloj kunkontaktas.

Sur ĉielo kalcinita
unu hostiujo sparkas
inter riveretaj gorĝoj,
inter branĉoj najtingalaj.
Krevas vitroj de koloroj!
En la blank’ Olalla blankas.
La serafoj kaj anĝeloj
diras: Sankta, Sankta, Sankta.

Federico García Lorca
trad. Fernando de Diego
(“Cigana Romancaro”,
J. Régulo Perez, La Laguna, 1971, p. 87-90)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *