Homoj

Vasco Rossi

La 7-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1952) de la itala (emilia) kantaŭtoro Vasco Rossi,
it.wikipedia.org/wiki/Vasco_Rossi
unu el la plej popularaj, kiu vendis milionojn da diskoj, kaj kiu, kiam li ludas, plenigas la stadionojn.
Li mem difinas sin “provokaŭtoro”; kaj efektive li estas konata pro multaj nekutimaj kanzonoj, kaj ankaŭ pro siaj spertoj pri drogo (li estis kondamnita, kun kondiĉa suspendo de la puno, pro posedo de narkotaĵoj, kaj pluraj aludoj troveblas en liaj kanzonoj, ekzemple en tiu de 1982 titolita “Vado al massimo”/ Mi funkcias je plej granda potenco, kaj en tiu de 1983 titolita “Bollicine”/ Bobeletoj).
Lia plej fama kanzono titoliĝas “Voglio una vita spericolata” (Mi volas vivon danĝeroplenan): verkita komence de la 80-aj jaroj de pasinta jarcento, prezentita kun malgranda sukceso ĉe la Festivalo de Sanremo de 1983 (ĝi lokiĝis antaŭlasta), ĝi markis epokon, ĉar ĝuste tiuj gejunuloj, kiuj – post la paso de la studenta kontestado kaj la socia streĉiteco de 1968 – estis atingintaj trankvilan vivon kaj tiam havis stabilan laborpostenon, kontraŭe revis vivon senzorgan, senordan, sen ligoj.
Tiu kanzono inspiras ankoraŭ nun multajn adoleskantojn (kiuj, tamen, pasigas komforte sian vivon antaŭ saĝtelefono aŭ komputilo); aliflanke, fariĝis bedaŭrinde realaĵo iu vivo alisence “spericolata”, tio estas, sen certecoj.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas la tekston de la kanzono, kune kun ĝia traduko al Esperanto de Giuseppe Castelli.
Mi aldonas la kovrilon de KD de Vasco Rossi.


VOGLIO UNA VITA SPERICOLATA
Parole di Vasco Rossi, musica di Tullio Ferro

Voglio una vita maleducata
di quelle vite fatte, fatte così
voglio una vita che se ne frega
che se ne frega di tutto sì
voglio una vita che non è mai tardi
di quelle che non dormono mai
voglio una vita di quelle che non si sa mai.

E poi ci troveremo come le stars
a bere del whisky al Roxy bar
o forse non c’incontreremo mai
ognuno a rincorrere i suoi guai
ognuno col suo viaggio
ognuno diverso
e ognuno in fondo perso
dentro i fatti suoi!

Voglio una vita spericolata
voglio una vita come quelle dei film
voglio una vita esagerata
voglio una vita come Steve Mc Queen
voglio una vita che non è mai tardi
di quelle che non dormi mai
voglio una vita, la voglio piena di guai!!!

E poi ci troveremo come le stars….

Voglio una vita maleducata
di quelle vite fatte così
voglio una vita che se ne frega
che se ne frega di tutto sì!!!
Voglio una vita che non è mai tardi
di quelle che non dormi mai
voglio una vita
vedrai che vita vedrai!!!

E poi ci troveremo come le stars…

Voglio una vita spericolata
voglio una vita come quelle dei film
voglio una vita esagerata
voglio una vita come Steve Mc Queen
Voglio una vita maleducata
di quelle vite fatte così
voglio una vita che se ne frega
che se ne frega di tutto sì!!!

°°°°°

VIVO DANĜEROPLENA
Vortoj de Vasco Rossi, muziko de Tullio Ferro
trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/rossi.html#VIVO%20DANGXEROPLENA

Mi volas vivon malbonkondutan
el tiuj vivoj fiaj kaj sen adres’;
mi volas vivon kiu prifekas,
kiu prifekas pri ĉio, jes.
Mi volas vivon sen havi horloĝon,
sen iri dormi iam ajn;
mi volas vivon
en kiu ĉio estas ŝajn’.

Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular’
kun glas’ da viski’ ĉe l’ Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf’ de ĉiu trajn’:
al ĉiu lia vojo, ĉiu malsama
kaj ĉiu tre problema,
do sufiĉas jam…

Mi volas vivon danĝeroplenan,
mi volas vivon kiel tiuj en film’;
mi volas vivon vere venenan,
mi volas vivon kiel Steve McQueen;
mi volas vivon sen havi horloĝon,
sen iri dormi iam ajn;
mi volas vivon
sen da prospero eĉ grajn’.

Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular’
kun glas’ da viski’ ĉe l’ Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf’ de ĉiu trajn’:
al ĉiu lia vojo, ĉiu malsama
kaj ĉiu tre problema,
do sufiĉas jam…

Mi volas vivon malbonkondutan
el tiuj vivoj jam sen adres’;
mi volas vivon kiu prifekas,
kiu prifekas pri ĉio, jes.
Mi volas vivon sen havi horloĝon,
sen iri dormi iam ajn;
mi volas vivon:
vi baldaŭ vidos ĝin, kaj…

Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular’
kun glas’ da viski’ ĉe l’ Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf’ de ĉiu trajn’.
Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular’
kun glas’ da viski’ ĉe l’ Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf’ de ĉiu trajn’.

Mi volas vivon danĝeroplenan,
mi volas vivon kiel tiuj en film’;
mi volas vivon vere venenan,
mi volas vivon kiel Steve McQueen.
Mi volas vivon malbonkondutan
el tiuj vivoj fiaj kaj sen adres’;
mi volas vivon kiu prifekas,
kiu prifekas pri ĉio, jes.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *