Objektoj

Muroj de miljaroj

Antaŭ la unua mondmilito, estis senĝenaj la kontaktoj inter la diversaj komponantoj de la tiama Aŭstra-Hungara Imperio.
Post la unua mondmilito, la situacio fariĝis pli komplika, ĉar la teritorio de la iama Imperio diseriĝis al diversaj Ŝtatoj (Aŭstrio, Hungario, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Italio, Jugoslavio, Rumanio, ktp).
Post la dua mondmilito, la situacio fariĝis eĉ pli komplika, pro la fakta divido de tiuj teritorioj en diversajn blokojn (Aŭstrio, principe neŭtrala; Italio, okcidentema; Hungario, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Rumanio, socialismaj; Jugoslavio, principe nealiancita).
Nuntempe, ekzistas plia diseriĝo en Ŝtatojn, pro la naskiĝo de Ĉeĥa Respubliko, Slovakio, Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino.
Teorie, malgraŭ tiu diseriĝo, devus ludi pozitivan rolon la preskaŭ totala aparteno al Eŭropa Unio; sed praktike oni vidas ĉiam pli leviĝi muroj, materiaj kaj spiritaj.
Mi aldonas:
– pri la facileco de la inter-imperiaj rilatoj antaŭ la unua mondmilito, poŝkarton de 1872 de Vieno al Peŝto (ne jam Budapeŝto, kiu naskiĝis la postan jaron);
– pri la malglateco de la rilatoj inter la Imperio kaj Italio, poŝtkarton de Vigolo Vattaro (Trentolando) al Romo de la 5-a de decembro 1914, en kiu la sendinto plendas pri alta limimposto:
“Con mio rincrescimento ho dovuto rifiutare il saggio della vostra Emulsione iodata che vi compiaceste spedirmi per prova, perché caricata di corone 5.60 di dazio doganale. Anche i fascicoli di ricette che mi avete spedito ho dovuto pagarli con 30 centesimi di multa postale”
(traduko: “Kun mia bedaŭro mi devis rifuzi la specimenon de via jodan , kiun vi bonvolis sendi al mi por provo, ĉar ŝarĝitan per 5.60 kronoj pro limimposto. Ankaŭ la receptarojn, kiujn vi sendis al mi, mi devis pagi per 30 centimoj da poŝta monpuno”.
Pri la intermilita situacio, mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikoleto el “Espero katolika” 1929-69, p. 107-108, kiu rakontas la sperton en 1929 de la tiama Prezidanto de la katolikaj esperantistoj, Joan Font i Giralt, kiu de Katalunio (Hispanioi) iris al la 14-a Internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj en Prago (Ĉeĥoslovakio).


(Segue traduzione in italiano):

VOJAĜO TRA LA MULTEGAJ ŜTATOJ DE EŬROPO
Mi iris de Hispanujo al Praha kaj revenis. Tio estis por mi longega vojaĝo, kiu permesis al mi interkonatiĝi kun multegaj eŭropaj landoj.
Mi devis trapasi Francujon, Italujon, Jugoslavujon, Aŭstrujon, Ĉeĥoslovakujon, Germanujon, Svisujon, kaj denove Francujon.
Mi devis lerni la kurzon de la franca franko, de la liro, de la dinaro, de la aŭstra ŝilingo, de la ĉeĥa krono, de la marko, de la svisa franko kaj viziti naŭ fojojn la doganojn kaj montri deksep fojojn la pasporton!!!
Kaj mi povis konstati ke la granda baro por la alproksimiĝo de la popoloj estas la lingva baro.
Joan Font i Giralt
(Traduzione):
VIAGGIO TRA I NUMEROSISSIMI STATI D’EUROPA
Sono andato dalla Spagna a Praga e ritorno. È stato per me un viaggio lunghissimo, che mi ha consentito di conoscere moltissimi Paesi europei.
Ho dovuto attraversare Francia, Italia, Jugoslavia, Austria, Cecoslovacchia, Germania, Svizzera, e di nuovo la Francia.
Ho dovuto imparare il corso del franco francese, della lira, del dinaro, dello scellino austriaco, della corona cecoslovacca, del marco tedesco, del franco svizzero, e passare nove volte la dogana e mostrare diciassette volte il passaporto!!!
Ed ho potuto constatare che un grande ostacolo all’avvicinamento tra i popoli è la barriera linguistica.
Joan Font i Giralt, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *