Homoj

Friedrich August I von Sachsen

La unua de februaro estas la datreveno de la morto (en 1733) de Friedrich August I von Sachsen, “der Starke”; en la pola, August II “Mocny”; en Esperanto, Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio/ Frederiko Aŭgusto la 2-a de Pollando, “la Forta”; en la itala, Federico Augusto di Sassonia, “il Forte”.
eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADgusto_la_2-a_(Pollando-Litovio)
Post la elekto kiel Reĝo de Pollando kaj Litovio en 1697, li devis alfronti la (alternan) malamikecon de la potencaj najbaroj (Rusa Imperio kaj Svedio), kaj en Saksio – tradicie protestanta – li altiris al si malpopularecon, ĉar, por fariĝi Reĝo de Pollando-Litovio, li konvertiĝis al katolikismo, kvankam li lasis siajn subulojn liberaj aliĝi al la kredo, kiun ili preferas (lia edzino mem, restinte luterana, rifuzis sekvi lin en Pollandon, kaj retiriĝis en monaĥinejon).
Aŭgusto estas memorigata precipe ĉar li igis Dresdenon, ĉefurbon de Saksio, grava kultura centro, riĉa je barokaj konstruaĵoj kaj artverkoj; aparte, li starigis la “Gemäldegalerie Alte Meister “(Pinacotekon de Antikvaj Majstroj), kiu gastigas hodiaŭ famajn pentraĵojn, kiaj la “Madonna Sistina” (Siksta Madono) de Raffaello Sanzio/ Rafaelo, kies nekutiman historion mi rakontos en alia okazo.
Mi aldonas:
– la bildon de la statuo de Frederiko Aŭgusto la Forta en Dresdeno;
– artikolon pri Aŭgusto la Forta kaj Dresdeno, publikigitan en “Germana Esperantisto” 1933-4, p. 74-75 (alia artikolo, kun du fotoj, estas publikigita en “L’Esperanto” 1933-14/ 15: en 1933, la 25-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Germanio, en Köln/ Kolonjo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *