Homoj

Ebenezer Howard

La 29-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la brita urboplanisto Ebenezer Howard (1850-1928),
eo.wikipedia.org/wiki/Ebenezer_Howard
konata ĉar li lanĉis en 1898, en la eseo “A Peaceful Path to Real Reform” (Paca Vojo al Reala Reformo), la ideon de “Garden City” (Ĝardenurbo): urba domaro ne grandampleksa, je malganda distanco de la centro de grava urbo, kies tereno havu moderan koston, kaj do ebligu la konstruon de ne tro densaj domoj, kun laŭvicaj dometoj aŭ unufamiliaj dometoj ne tro altaj, ĉirkaŭitaj de ĝardenoj aŭ malfermitaj spacoj, kun larĝaj stratoj, kaj publikaj servoj memstaraj kaj efikaj.
Liaj ideoj estis taksitaj, tiuepoke, utopiaj; sed kelkaj praktikaj realigoj okazis: en Britio, Letchworth Garden City (1903) kaj Welwyn Garden City (1920); en Aŭstrio, la “Siedlung” de Vieno (komence de 1900); en Hungario, Gyula kaj parto de Pécs; en Nederlando, Arnhem; en Germanio, parto de Wiesbaden; en Israelo, unu kvartalo de Tel Aviv; en Usono, Forest Hills Gardens (1909), Radburn NJ (1923), Greenbelt (Maryland, 1930), Greenhills (Ohio, 1930), Greenbrook (New Jersey, 1930), Greendale (Wisconsin, 1930); en Italio, Cusano Milanino apud Milano (1912), kaj la kvartalo “Città Giardino” (Ĝardenurbo) de Romo (1924), tamen grandparte transformita en la lastaj jardekoj en zonon kun alta loĝa denseco.
Pro siajn intuicioj, en 1927 Howard estis honorita per la titolo “Sir”; tamen, tio okazis nemulte antaŭ la morto (1928).
Howard estis ankaŭ lerta esperantisto. Okaze de la 3-a Universala Kongreso de Esperanto (Cambridge/ Kembriĝo 1907), li organizis viziton al Letchworth Garden City, en kiu partoprenis 600 kongresanoj kaj mem geedzoj Ludoviko kaj Klara Zamenhof; pri tiu vizito estas ampleksa raporto de Karl Fuchs en “La Revuo” 1907-1908, II, p. 142-144, kun detala prezento de la gvidprincipoj de “Ĝardenurbo”.
“Monato” 1995/-5, p. 5, gastigis artikolon de Will Green titolitan “Ebenezer Howard, pioniro pri ĝardenurboj”.
Fine, kuriozaĵo, kiu estas ankaŭ esprimo de scivolemo; per si mem, Ebenezer estas juda nomo (tirita el la Malnova Testamento), sed mi ne scias, ĉu Ebenezer Howard havis judan devenon, aŭ ĉu tiu nomo estis donita al li sekve de la romano de Charles Dickens de 1843 “A Christmas Carol” (Kristnaska Kanto), kies ĉefrolulo nomiĝas Ebenezer Scrooge.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2012, laŭ skizo de Rita Morena, pro la unuajarcenta datreveno de la unua itala ĝardenurbo, Cusano Milanino; la bildo reproduktas la “Turon de la Akvedukto”, kaj parton el la originala urboplano.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *