Homoj

Joseph Brodsky

La 28-a de januaro estas la datreveno de la morto (en Novjorko, en 1996) de la rusa poeto, eseisto kaj dramisto laŭ juda deveno (civitanigita usonano) Iosif Aleksandrovič Brodskij, konata ankaŭ kiel Joseph Brodsky (1940-1996),
eo.wikipedia.org/wiki/Iosif_Brodskij
Nobel-Premiito pri Literaturo en 1987, kun ĉi tiu motivigo: «For an all-embracing authorship, imbued with clarity of thought and poetic intensity» («Pro ĉion-ampleksa verkado, trempita en klareco de penso kaj poezia intenseco».
Li verkis en la rusa, escepte de la eseoj, kiujn li verkis en la angla post kiam li trudite migris al Usono (en Sovetunio li estis kondamnita al punlaboro, ĉar konsiderata “parazito” de la socio, al kiu li havigis nenian kontribuon per sia poezio, kaj ĉar li laŭdegis la valorojn de libero).
Li vivis ankaŭ en Italio, aparte en Venecio, kiu per siaj kanaloj memorigis al li la naskiĝurbon (“Leningrado” je la momento de la naskiĝo, “Sankt-Peterburgo” denove nun); kaj en Venecio li kuŝas, en la Tombejo de insulo San Michele (Sankta Miĥaelo).
Pluraj poeziajoj de Brodskij estis tradukitaj al Esperanto (listo, en la paĝo de Vikipedio); aparte, en 2001 estis publikigita en Moskvo, eldonejo Impeto, volumo el 159 paĝoj kun elektitaj verkoj – 37 poeziaĵoj kaj unu prozaĵo (“De nenie kun amo, elektitaj verkoj”, trad. Grigorij Arosev, Mikaelo Bronŝtejn, Kris Long).
Ampleksa recenzo, de Boris Kolker, signifoplene titolita “Estas danĝere esti poeto”, estis publikigita en “Monato” 2003-11, p. 21-22, kaj estis parte transskribita en Vikipedio.
Mi transskribas tradukon (“El nenie kun amo”) rete alireblan, kaj aldonas bildon pri la Tombejo de insulo San Michele (Sankta Miĥaelo) en Venecio,
it.wikipedia.org/wiki/Cimitero_di_San_Michele_(Venezia)
kie kuŝas multaj elstaraj personoj; krom oltre Brodskij, interalie: Igor Stravinskij (1882-1971) kaj Ezra Pound (1885-1972).


EL NENIE KUN AMO

El nenie kun amo, la ioman de martombro,
estimata, sinjor’, karulin’, sed eĉ tio
jam ne gravas, ĉar vian vizaĝon en sombro
de l’ memor’ ne distingi, kaj mi, jam ne via,
jam nenies fidela amik’ vin salutas el-en
unu el kvin kontinentoj, kiun simbolas vakero;
mi vin amis pli, ol anĝelojn kaj eĉ Lin mem,
do pli foras de vi, ol de tiuj mi nun sur sur la Tero.
Tardan nokton en valo dormanta, en drona sol’,
en urbet’, kie ĝis porda ans’ ŝutis neĝon vento,
sin tordante serpente sur lita tol’,
kiel tuj mi almenaŭ ne elokventu,
mi battordas kusenon per «Vi!» – muĝa spir’,
post la maroj dormantaj sen-lim-kaj-rande,
Viajn trajtojn tutkorpe en nokta delir’
kiel freneziĝinta spegul’ ripetante.

Josif Brodskij, trad. S. Verŝinin
www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Poezio/El_nenie.html

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *