La 27-a de januaro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1967) de la itala (liguria) kantaŭtoro Luigi Tenco (1938-1967),
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Tenco
mortinta pro pistolpafo, pri kiu oni longe enketis, kaj fine oni konkludis, ke temis pri sinmortigo, kaŭzita de la seniluziiĝo pro la malsukceso, en la kantokonkurso “Festivalo de Sanremo”, de la kanzono “Ciao, amore, ciao” (Ĝis, amo, ĝis).
Luigi Tenco estas konsiderata (kune kun Fabrizio De André, Bruno Lauzi, Gino Paoli kaj Umberto Bindi) unu el la elstaruloj de la tiel dirita “Muzika skolo de Ĝenovo”, kiu profude novigis la italan leĝeran muzikon; de li oni memoras, aparte, la kanzonojn “Mi sono innamorato di te” (Mi enamiĝis al vi), “Angela”, “Un giorno dopo l’altro” (Tagon post tago) kaj “Lontano lontano” (Malproksime, tre for).
Tenco devis batali (ne ĉiam kun sukceso) por akceptigi siajn kanzonojn, ofte avangardajn kompare kun la tempoj, kun fortaj tonoj de socia kritiko; kaj plurfoje li estis devigita modifi siajn tekstojn. Klara ekzemplo estas liverita ĝuste de la kanzono, kiu kondukis lin al sinmortigo, kiu origine ne estis ama kanzono sur la fono de la migrado al malproksimaj landoj, sed havis alian titolon (“Li vidi tornare” – Mi ilin vidis reveni), kaj estis kanzono kontraŭ milito, ĉar ĝi inspiriĝis al la poeziaĵo “La spigolatrice di Sapri” – La postrikoltantino de Sapri (“Eran trecento, eran giovani e forti, e sono morti” – ili estis tricent, ili estis junaj kaj fortaj, kaj ili estas mortaj) de Luigi Mercantini (1821-1872),
kaj pritraktis la malsukcesintan ekspedicion de patrioto Carlo Pisacane (1857), al kiu referencis la versoj de la kanzono:
dicevano domani
domani torneremo.
Chiedevo alla gente
quando torneranno.
La gente piangeva
senza dirmi niente.
(laŭvorta traduko: ili diris morgaŭ, morgaŭ ni revenos. Mi demandis de la homoj, kiam ili revenos. La homoj ploris, nenion dirante).
Mi transskribas la tekston de la kanzono “Lontano lontano”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (Malproksime, tre for) de Pier Luigi Cinquantini, kaj aldonas la italan poŝtmarkon de 2017, laŭ skizo de Gaetano Ieluzzo, pro la 50-jara datreveno de la morto de Luigi Tenco.
LONTANO, LONTANO
Luigi Tenco
Lontano lontano nel tempo
qualche cosa
negli occhi di un altro
ti farà ripensare ai miei occhi
i miei occhi che t’amavano tanto.
E lontano lontano nel mondo
in un sorriso
sulle labbra di un altro
troverai quella mia timidezza
per cui tu mi prendevi un po’ in giro.
E lontano lontano nel tempo
l’espressione
di un volto per caso
ti farà ricordare il mio volto
l’aria triste che tu amavi tanto.
E lontano lontano nel mondo
una sera sarai con un altro
e ad un tratto
chissà come e perché
ti troverai a parlargli di me
di un amore ormai troppo lontano.
°°°°
MALPROKSIME, TRE FOR
Luigi Tenco, trad. Pier Luigi Cinquantini
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tenco.html#MALPROKSIME,%20TRE%20FOR
Malproksime, tre for en la tempo
io en la okuloj de viro
vin pensigos pri miaj okuloj
pri l’ okuloj vin tiom amantaj
Malproksime, tre for en la mondo
en rideto sur la lipoj de alia
tiun saman timemon vi trovos
kiel mia pri kiu vi mokis.
Malproksime, tre for en la tempo
la esprim’ de vizaĝo hazarde
pri la mia vin rememorigos
la mien’ trista de vi amata.
Malproksime, tre for en la mondo
kun alia vi estos vesperon
kaj subite sen ia motivo
vi trovos vin parolanta pri mi
kaj pri amo jam tre malproksima.