Homoj

Silvio Ceccato

La 25-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1914) de la itala (venetia) filozofo, lingvisto kaj universitata profesoro Silvio Ceccato (1914-1997),
it.wikipedia.org/wiki/Silvio_Ceccato
pioniro en Italio de la studoj pri lingva ciberketiko kaj pri utiligo de komputilscienco por la optika rekono de karaktroj (tiu OCR, kiu jam fariĝis ordinara fakto, sed kiu ŝajnis utopia kiam ĝi estis skizita de Ceccato en la unuaj okdekaj jaroj de pasinta jarcento).
Aŭtoro de 21 volumoj kaj centoj da eseoj, en kiuj li analizas la agadojn de la homa menso por parkerigi kaj esprimiĝi, Ceccato havis ioman konatecon ĉe la ordinara publiko, sed ne ĝuis grandan prikonsideron en la akademiaj medioj (filozofiaj kaj sciencaj), kvankam li estis docento pri Filozofio de Scienco, kaj Direktoro de la Centro pri Cibernetiko kaj Lingvaj Agadoj de la Universitato de Milano (poste transirinta al Universitata Instituto pri Modernaj Lingvoj/ IULM).
Ceccato esprimis ne favorajn opiniojn pri Esperanto, pro ĝia “artefariteco” kurioza juĝo, se oni konsideras, ke ĝuste liaj studoj celis la aŭtomatigon de tradukado per la evoluigo de regaj sistemoj, interalie laŭ simpligaj principoj ĉeestantaj en Esperanto.
La Komunumo Vicenza (Viĉenco), per decido de la 17-a de junio 2009,
www.comune.vicenza.it/uffici/staff/uffinfocom/urp/notizie.php/56561
dediĉis straton al Silvio Ceccato, kun ĉi tiu motivigo:
“Il filosofo e scienziato vicentino Silvio Ceccato è una figura importante nel panorama culturale e scientifico italiano, per aver introdotto in Italia la disciplina della cibernetica”.
(Traduko: “La viĉenca filozofo kaj sciencisto Silvio Ceccato estas grava figuro en la itala scienca kaj kultura panoramo, ĉar li enkondukis en Italion la fakon cibernetikon”).
La kurioza afero estas, ke strato Ceccato komenciĝas… de strato Zamenhof!
La elsendo en Esperanto de Radio Roma okupiĝis du fojojn pri Ceccato, la 18-an de novembro 1973 kaj la 23-an de majo 1976; mi transskribas ties tekstojn, tamen sen ilia traduko al la itala, ĉar ili estas temoj, kiuj koncernas ekskluzive Esperanton.
Mi aldonas portreton de Ceccato.


RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.11.1973
(redaktis Antonio De Salvo)

PRI INTERNACIA LINGVO EN KONATA REVUO
La revuo “Famiglia Cristiana”, kiu aperas ĉiusemajne kaj estas la plej legata en Italujo, aperigis mencion de Esperanto du fojojn sinsekve, en la numeroj 41 kaj 42, respektive de la 21-a kaj de la 28-a de oktobro 1973.
En la numero 41, en la rubriko “Kion mi faros morgaŭ” (kiu donas informojn iaj sugestojn koncerne stud-eblecojn kaj profesiojn) estis publikigita letero de leganto el la urbo Aversa apud Napolo. Sub la titolo “Por studi Esperanton”, la letero diras: “Mi estas studento pri politikaj sciencoj. Mi aŭdis paroli pri lingvo nomata Esperanto. Al kiu mi povas turniĝi, volante eklerni ĝin?”.
La respondo diras: “Esperanto estas universala lingvo, inventita en 1887 de la pala kuracisto Zamenhof: ĝia leksikono konsistas el limigita kvanto da radikoj, devenantaj el la diversaj lingvo-familioj, plejparte el tiuj latinidaj. Jen kelkaj adresoj, kie oni faras kursojn de Esperanto: Via Villoresi 38, Milano; Milana Esperanto-Klubo, Placo Sempione 1 Milano. Ankaŭ ĉe la ŝtata Universitato de Milano ekzistas tiaj kursoj, laŭ ricevitaj informoj”.
Ni ĝojas, ke en tiom disvastiginta revuo kiel “Famiglia Cristiana” oni serioze pritraktis la demandon pri Esperanto, kaj oni donis adresojn por interesiĝantoj (kvankam nur de Milano, nome de la urbo, kie troviĝas la ĉefredakcio).
En la numero 42 de la sama revuo, la mencio de Esperanto estis tre pli ampleksa, kvankam ne tute trafa.
Sub la titolo “Estonto nomata homo. Kia estos la estonto de la tero?”, la ĵurnalistino Franca Zambonini amplekse raportis, ankaŭ kun multaj fotoj, pri la kongreso de la “futurologoj”, nome de tiuj sciencistoj, kiuj klopodas difini la estontajn vivkondiĉojn, iomete kunmetante sciencon kaj fantazion, sed baziĝante esence sur science pruvitaj faktoj kaj sur probablokalkuloj. La kongreso okazis apud Romo, en la urbeto Frascati, sidejo de mondkonataj laboratorioj pri fiziko kaj atomesploroj.
Interalie, unu kolorfoto kaj du kolumnoj estas dediĉitaj al la universitata profesoro Silvio Ceccato. Sub lia foto estas liaj vortoj: “Mi opinias, ke en malpli ol 50 jaroj ni atingos universalan lingvon. Hodiaù, rusoj, usonanoj kaj ĉinoj volus altrudi la sian, kiel unuan paŝon al koloniigo”. La artikolo diras:
“Ni parolu kun Silvio Ceccato, la viviganto de la Centro pri Cibernetiko kaj Lingva Agado de la Universitato de Milano. “Profesoro, kio estas cibernetiko?”. La respondo estas tuja: “Temas pri la studo de vivanta estaĵo, aparte de homo, por ripeti ĝian agadon pere de aparatoj. Do, kunmeto de homstuado kaj inĝenierarto”.
“ Profesoro Ceccato – daŭrigas la intervjuo, kun dika subtitolo «Universala lingvo» – ludas gravan rolon en la «planado» de la estonto, ĉar depost jaroj li prilaboras universalan lingvon, la antikvan revon de iuj homoj ek de la Babela Turo. “Mi opinias – li diras – ke hodiaŭ oni povas realigi la aspiron de Leibniz je universala lingvo; mi opinias, ke en malpli ol 50 jaroj ni atingos tion”.
“Ĉu iu speco de Esperanto?” demandas la intervjuantino; “Ne, ĉar Esperanto, kaj la aliaj 300 proponataj lingvoj, estas artefaritaj lingvoj, dependantaj de la aliaj. Kaj do? – daŭrigas profesoro Ceccato – ni jam posedas tri universalajn sistemojn, kiujn ĉiuj komprenas: tiu de nombroj; tiu de kemiaj simboloj, kaj muziknotoj. Ili venkis en la tuta mondo, ĉar, antaŭ ol proponi vortojn, oni ordigis la objektojn, al kiuj oni devis doni nomon. Mia lingvo-projekto baziĝas sur ĉi tiuj principoj. Nia tuta lingvoriĉaĵo estas diserigebla en malgrandajn elementojn, kiel ĉe kemio. Ekzemple – daŭrigas profesoro Ceccato – se mi prikonsideras seĝon kaj fotelon, kaj analizas ilin, mi vidas, ke ili konsistas el malsimilaj elementoj, sed ili havas komuna iun fundamentan aferon, nome la funkcion ebligi sidadon. Ĉiuj du mil mensaj kategorioj, kiujn ni utiligas, estas rekondukeblaj je diversaj kunmetoj de unu sola elemento”.
Kiu estas ci tiu elemento? “Ĝi estas la atento-stato. Leibniz revis ĉi tion; li ne povis ĝin realigi tiam; nuntempe ni havas la eblecon tion fari. Hodiaŭ rusoj, ĉinoj, usonanoj volus altrudi sian respektivan lingvon; ni ne volas ĝin akcepti, ĉar tio signifus konsenti, ke la karakterizoj de ĉi tiuj civilizoj koloniigu nin; la granda malfacilaĵo estas sukcesi ekfunkciigi projekton de universala lingvo kontraŭ la volo de rusoj, ĉinoj kaj usonanoj; ĉar tiuj preferus, ke sia lingvo subpremu ĉiujn aliajn, kiel oni povas konstati en ĉi tiu kongreso, kie la angla superregis”.
La problemo de lingvo taŭga por ĉiuj – konklude diras la artikolo – estas eble unu el la malplej interesaj, de nia estonto: kiom da novo, kiom da tempo, kiom da peno oni povus ŝpari!”.
Kelkaj komentariaj vortoj niaflanke. Estas ĉian salutinde, ke oni parolu
pri nia afero, ankaŭ se en maniero ne tute konvena. Laŭ fama eldiro de la franca filozofo Voltaire, “Oni parolu malbone pri mi, sed oni parolu!”. Daŭra, kadenca menciado de afero estas necesa, por ke ĝi eniru en la menson kaj en la subkonscion de la publiko.
La iom supraĵa aserto pri netaŭgeco de Esperanto, ĉar ĝi estas artefarita kaj dependanta de aliaj lingvoj,iom mirigas, se oni konsideras, ke ĝi venas de profesoro, kiu – laŭ eksplicita aserto – pristudas la homan agadon, kun la celo ĝin ripeti per aŭtomatoj. Vere li devus esti la lasta persono rajtigata paroli kontraŭ “artefaritaĵoj”!
Krome, ankaŭ la aserto, ke Esperanto estas nur projekto (kiel difini, do, lian intencon realigi novan lingvon?) tute simple ignoras la realon. Sed la plej surpriziga aserto estas, ke la ideala interlingvo devas profiti analizon de la diversaj elementoj de la unuopaj aferoj, kaj trovi la komunajn trajtojn. Ŝajnas, fakte, ke profesoro Ceccato tute ne scias, ke – por resti je lia ekzemplo – Esperanto ebligas nomi “sidilo” jen seĝon jen fotelon, ĝuste sekve de analizo de la elementoj kaj eltiro de la komunaj trajtoj de la du objektoj!
Tute nekomprenebla – almenaŭ por ni – estas, krome, la pledo de profesoro Ceccato por taŭga utiligo de unu sola pra-elemento, la “atento-stato”, por realigo de universala lingvo.
Aliflanke, estas salutinda lia emfazo de la kulturimperiismaj cirkonstancoj, kiuj praktike opozicias al internacia lingvo, kaj lia mencio de neceso defendi sian individuecon kontraŭ klopodoj de kultura koloniigo.

°°°°°
RADIO ROMA – ESPERANTO, 23.5.1976
(redaktis Antonio De Salvo)

ESPERANTO FARIĜU LINGVO DE SCIENCO
De la 16-a ĝis la 30-a de venonta julio, la “Eŭropa Klubo” en Paderborn, FRG, organizas “Somerajn Universitatajn Semajnojn”, kiuj okazos en la konata E-feriejo Primošten, Jugoslavio, ĉe la adriatika marbordo. Laŭ Prof. Helmar Frank, kiu estas unu el la ĉefaj iniciatintoj de la afero, ĉi tiu aranĝo povus esti mejloŝtono rilate la estontau uzadon de Esperanto kiel scienca lingvo.
En paralelaj seminarioj, prelegoj, kursoj ktp, oni pritraktos el 5 diversaj vidpunktoj la kadran temon “Ekonomiaj rilatoj kaj scienca kunlaboro en plurlingva Eŭropo”.
Inter la prelegontoj, elstaras la mondfana lingvisto Prof. Abraham Moles el Parizo, Prof. István Szerdahelyi el Budapeŝto, Prof. Helmar Frank mem el Paderborn, kaj pluraj aliaj universitaj profesoroj, docentoj aŭ spertuloj (inter kiuj la italaj Ceccato kaj La Torre).
Dum la “Someraj Universitataj Semajnoj” oni laboros plurlingve; el naciaj lingvoj oni tradukos Esperanten, kaj resumoj en la germana, kroata, angla kaj itala sekvos laŭbezone la E-prelegojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *