Homoj

Imre Madách

La 20-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1823) de la hungara poeto kaj dramverkisto Imre Madách (1823-1864)
eo.wikipedia.org/wiki/Imre_Mad%C3%A1ch
fama precipe pro la drama poemo “Az ember tragédiája” (La tragedio de l’ homo), unuamomente nur presita sed ne ludita, pro la malfacilo plenumi teatraĵon, kiu antaŭvidas 15 ŝanĝojn de sceno; hodiaŭ, kontraŭe, danke al la novaj teknikaj rimedoj je dispono, ĝi estas la teatraĵo plej ofte surscenigata en Hungario.
La dramo, konsistanta el preskaŭ 4.000 versoj, en Hungario estas klasikaĵo: ĝi estas devige lernata en la superaj lernejoj, kaj ofte estas citata en la komunuza parolo, tiom ke kelkaj el ĝiaj esprimoj fariĝis dirmanieroj.
La verko havas pesimisman tonon, ĉar ĝi malakceptas la fidon en la progreso, kaj esence ĝi asertas, ke la vivo estas sensenca, kaj ke la homaro pli kaj pli malboniĝos, ĝis fine ĝi estingiĝos.
La dramo estis tradukita al multaj lingvoj; la versio en Esperanto (La Tragedio de l’ Homo), de Kálmán Kalocsay, havis du eldonojn:
– Budapest, Hungara Esperanto-Instituto, 1924 (237 paĝoj)
– Budapest, Corvina, 1965 (259 paĝoj).
Mi aldonas la hungaran poŝtmarkon de 1964 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Madách.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *