Homoj

Jan Palach

La 19-a de januaro 2019 estas la 50-a datreveno de la tragedia morto de la juna ĉeĥo Jan Palach (1948-1969),
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Palach
kiu vivbruligis sin en placo Sankta Venceslao (Václavské náměstí), en Prago, proteste kontraŭ la invado de Ĉeĥoslovakio fare de la trupoj de la “Varsovia Pakto” (escepte de Rumanio).
Neniu, tiutempe, imagus ke iun tagon (entute, ne malproksiman) finiĝos en Ĉeĥoslovakio la reĝimo starigita en 1948,

Edvard Beneš

Klement Gottwald

Vaclav Havel


www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_07.htm#9
kaj eĉ finiĝos Ĉeĥoslovakio, kun la kreo de du apartaj estaĵoj (Ĉeĥa Respubliko kaj Slovakio).
Mi aldonas la ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1991, memore al Jan Palach, eldonitan ne longe post la neperforta revolucio (nomata en la ĉeĥa “sametová revoluce”, en la slovaka “nežná revolúcia”, en la itala “rivoluzione di velluto”, en Esperanto “velura revolucio”) de novembro-decembro 1989, kaj ne longe antaŭ la dissolviĝo de Ĉeĥoslovakio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *