Homoj

Benjamin Franklin

La 17-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1706) de la usonano Benjamin Franklin (1706-1790)
eo.wikipedia.org/wiki/Benjamin_Franklin
Multfaceta geniulo, li estis presisto, ĵurnalisto, diplomato, sciencisto kaj politikisto. Memlernanto, lui flue parolis la anglan, la francan kaj la germanan, kaj kapablis legi la hispanan, la italan kaj la latinan; li elpensis fonetikan alfabeton por reformi la sbribon de la angla; estis aŭtoro (efektiva aŭ opiniata) de multaj inventaĵoj, inter kiuj fulmoŝirmilo kaj dufokusaj lensoj; li proponis la enkondukon de la somera horo; li plenumis intensan politikan kaj socian agadon, tiom ke li estas taksata unu el la fondintaj Patroj de Usono (tial, lia portreto aperas sur la usonaj 100-dolaraj bankbiletoj, kvankam li ne estis Prezidanto).
Mi citas el la “Enciklopedio de Esperanto”, 1933, p.19-20:
Amerika Filozofia Societo. Fondita en 1743 de Franklin kaj aliaj amerikanaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn. En 1887 AFS elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri Esperanto, kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la L. I. devas esti bazita, tute similajn al la principoj de Esperanto. La Societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri int. kongreso por starigi L. I. laŭ tiuj principoj. Zamenhof informite pri la proponita kongreso, en sia “Aldono al la dua libro” anoncis intencon lasi la decidon pri la eventuala formo de la L I. kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la AFS la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekretario de la Societo fariĝis varma amiko de Esperanto kaj tradukis la unuan libron de Zamenhof.
Kvazaŭ pro koketemo, Franklin difinis sin simple “presisto”, tiel ke sur sian tombon li metigis ĉi tiun skribaĵon, kiu esprimas samtempe memironion kaj fidon:
“The Body of B. Franklin Printer; Like the Cover of an old Book, Its Contents torn out, And stript of its Lettering and Gilding, Lies here, Food for Worms. But the Work shall not be wholly lost: For it will, as he believ’d, appear once more, In a new & more perfect Edition, Corrected and Amended By the Author.
(“La korpo de B. Franklin, presisto; samkiel la kovrilo de malnova libro, senigita je la enhavo kaj nudigita je titolo kaj oraj ornamoj, kuŝas ĉi tie, nutraĵo por vermoj. Sed lia verko ne pereos: kiel li kredis, iam li reaperos en nova kaj pli perfekta eldono, reviziita kaj korektita de la Aŭtoro”).
Mi aldonas bildon de la usona 100-dolara bankbileto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *